10

Урок 10

Лексика

angulo 'угол', bedaŭri 'сожалеть', bonvolu (bon-volu) 'будьте добры', 'пожалуйста', cigaredo 'сигарета', ĉefa 'главный', 'основной' (ĉefe 'главным образом', ĉefo 'глава', 'шеф', 'начальник', 'руководитель'), daŭri 'длиться', 'продолжаться', diskuti 'обсуждать', efektiva 'действительный' (efektivigi 'сделать действительным', 'осуществить'), ekzemplo 'пример', erari 'ошибиться', esperi 'надеяться', evento 'событие', evidenta 'очевидный' (evidentiĝis, ke 'оказалось, что'), evolui 'развиваться', flanko 'сторона', 'бок', fumi 'курить', 'дымить(-ся)', hotelo 'гостиница', insigno 'значок', ĵurnalo 'газета', katedralo 'собор', 'храм', klopodi 'стараться', 'хлопотать', 'заботиться', 'ходатайствовать', kolekto 'собрание', 'коллекция', koloro 'цвет', konduki 'вести', korespondi 'переписываться', mastro 'хозяин', 'владелец', mezo 'середина', monto 'гора', neĝo 'снег', okupi 'занимать', paco 'мир', 'покой', pardoni 'извинить', 'простить', partopreni (parto-preni) 'принимать участие', persono 'личность', 'лицо', 'человек', popolo 'народ', prava '(он) прав', prelego 'доклад', 'лекция', promesi 'обещать', prunte 'взаймы', rekta 'прямой', revuo 'журнал', 'обозрение', ridi 'смеяться', samideano (sam-ide-ano) 'единомышленник', 'коллега', 'товарищ' (традиционное обращение у эсперантистов), 'последователь идеи международного языка эсперанто', scienco 'наука', sendi 'послать', serĉi 'искать', signifi 'значить', sperta 'опытный', stelo 'звезда', ŝtato 'государство', trankvila 'спокойный', turo 'башня', unio 'союз', utila 'полезный', vojo 'путь', 'дорога'.

Без перевода: cirko, galerio, kosmo, Kremlo, metro(politen)o, stadiono.

Грамматика

10-1. Союз kvankam 'хотя': Somere mi libertempis en Krimeo apud Sudak, kvankam mi preferas libertempi en Esperanto-tendaro.

10-2. Допускается, особенно в поэзии, употребление апострофа вместо окончания -o, что не ведёт к изменению места ударения. Сочетания -oj, -on, -ojn не заменяются апострофом. Скопление согласных при замене гласного на апостроф нежелательно. Также допустима сокращённая форма артикля, прежде всего если перед ним стоит предлог, оканчивающийся на гласный: Unu, du, tri, kvar – kaj finita la far'; For de l' okuloj – for de l' koro; Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.

10-3. В именной части составного сказуемого значение творительного падежа русского языка в эсперанто передаётся именительным падежом без предлога: 'Он был студентом' Li estis studento; 'Море было голубым' La maro estis lazura; 'Мальчик стал мужчиной' La knabo iĝis viro; 'Я встал отдохнувшим' Mi ellitiĝis ripozinta; 'Она осталась одинокой' Ŝi restis sola; 'Он только кажется простаком' Li nur ŝajnas simplulo; 'Счастливому все кажутся счастливыми' Al la feliĉulo ĉiuj ŝajnas feliĉaj; 'Она ушла весёлой' Ŝi foriris gaja; 'Я помню его ребенком' Mi memoras lin infano; 'Я нахожу её решение правильным' Mi trovas ŝian decidon ĝusta; 'Она описала его умным и красивым' Ŝi priskribis lin saĝa kaj bela; 'Я назвал его товарищем' Mi nomis lin kamarado; 'Жизнь сделала меня опытным' La vivo faris min sperta; 'Весёлое сердце делает лицо весёлым' La gaja koro igas la vizaĝon gaja.

Словообразование

10-4. Суффикс -uj- означает:

a) «вместилище»: monujo 'кошелёк', lavujo 'умывальник', ujo 'вместилище', 'сосуд';

б) «страна, в которой преимущественно проживает одна нация»: Bulgarujo 'Болгария', patrujo 'отечество', 'родина'; в этом значении чаще употребляется суффикс -i-: Bulgario или слово lando: Pollando 'Польша', Svislando 'Швейцария';

в) «плодовое дерево или кустарник»: fruktujo = fruktarbo, rozujo 'розовый куст'.

10-5. Суффикс -em- означает «склонный к чему-либо, любящий что-либо»: laborema 'трудолюбивый'; forgesema 'забывчивый'; silentema 'молчаливый'; helpema 'отзывчивый'; emo 'склонность', 'влечение'; mi emas 'мне хочется'; Mallaboremaj homoj ĉiam deziras ion fari (L. Vauvenargues/Vovenarg).

10-6. Суффикс -ind- означает «достойный, заслуживающий»: mirinda 'удивительный'; memorinda 'достойный памяти', 'памятный'; dankinde 'достойно благодарности'; indo 'достоинство'; Ne indas eĉ paroli pri tio! 'Не стоит даже говорить об этом!'; La vivo estas belega kaj mirinda (V. V. Majakovskij); Kio ne estas leginda pli ol unu fojon, tute ne estas leginda (K. Weber/Veber) 'Что не заслуживает прочтения более одного раза, совершенно не заслуживает прочтения'.

10-7. Приставка mis- означает «ошибочность, неправильность, неуместность»: misaŭdi 'ослышаться'; miskompreno 'недоразумение'; misfaro 'проступок'; Ekde la junaj jaroj lernu pardoni misfarojn de la proksimulo kaj neniam pardonu viajn misfarojn (A. V. Suvorov).

Словоупотребление

10-8. Слово bonvolu требует после себя глагола с окончанием -i: Bonvolu fari tion rapide.

Ĉu vi parolas Esperante?

— Pardonu, sinjoro, mi vidas sur via vesto insignon kun verdkolora steleto. Ĉu tio signifas, ke vi parolas Esperante?

— Jes, efektive. Sed bonvolu paroli nerapide, ĉar mi estas esperantisto-komencanto.

— Mi estas el Italujo. Mi estas partoprenanto de la internacia scienca kongreso.

— Mi legis pri ĝi en la ĵurnalo «Izvestija» kaj en la revuo «Ogonjok».

— La kongreso daŭras jam kvin tagojn. Venis diverslandaj personoj el ĉiuj partoj de l' mondo... Kiu estas via nomo, sinjoro?

— Bonvolu nomi min ne sinjoro, sed kamarado aŭ samideano. Mia nomo estas Andreo.

— Mi tre ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun rusia esperantisto. Mi nomiĝas Georgo.

— Ĉu vi estas en nia ĉefurbo unuafoje?

— Jes, ĝuste. Tamen mi esperas ree veni en Rusion kiel turisto meze de la venonta jaro. Tiam mi estos mastro de mia tempo, mi povos trankvile pririgardi diversajn angulojn de via grandega lando, konatiĝi ankoraŭ pli proksime kun via pacema kaj amikiĝema popolo.

— Ĉu vi parolas ruse?

— Bedaŭrinde, ne. Kvankam mi iomete studis la rusan lingvon, tamen mi ne komprenas ĝin sufiĉe. Eĉ la itala-rusa frazlibro, kiun mi prunteprenis antaŭ la forveturo, ne multe helpas min.

— Kiel do vi trovas vojon en Moskvo?

— Kun malfacilo. Ekzemple, antaŭhieraŭ mi longe serĉadis mian hotelon. Poste evidentiĝis, ke mi devojiĝis: en iu malrekta strateto mi erare iris ien en alian flankon. Nu, miaj samgrupanoj ridegis pri mi! Jen al kiaj misaĵoj alkondukas nekonado de la lingvo!

— Ĉu vi multon vidis en Moskvo?

— Sufiĉe multe, ĉar mi estas fru-leviĝema. Ekzemple, mi vidis Kremlon, katedralon de Vasilij Blaĵennij, Rusian Ŝtatan Bibliotekon, Grandan teatron, metroon, hotelon «Kosmo», televidan turon en Ostankino, Tretjakovan bildgalerion, parkon de kulturo kaj ripozo «Gorjkij», stadionon en Luĵniki, cirkon, centran domon de literaturistoj, novajn loĝdistriktojn Jasenevo, Ĉertanovo, Birjulovo kaj, certe, Moskvan Esperanto-klubon.

— Tamen vi sukcesis vidi multon!

— Ne tre. La ĉefa celo de mia vojaĝo estas la kongreso. Do mi klopodas utiligi la tempon ĉefe por aŭskulti prelegojn, diskuti dum kaj ekster kunsidoj kun spertaj specialistoj-kongresanoj pri la evoluo de nia scienco. La kongreso estas grava evento, kaj necesas plene utiligi ĝin, ĉu ne?

— Vi pravas. Sekve, vi estas okupita ĉi tie?

— Certe, tre okupita... Ĉu vi deziras cigaredon?

— Dankon, mi ne fumas.

— Se ne, do ne... Ĉu vi kolektas ion?

— Jes, bildkartojn pri montoj. Mi ekkolektis ilin post mia neforgesebla turista marŝo en Kaŭkaza montaro.

— Bonvolu doni al mi vian adreson. Mi iam sendos al vi bildkartojn pri neĝoplenaj Alpoj. Povas esti, ni ekkorespondos, ĉar ankaŭ mi ŝatas montojn. Nia tuta familio okupiĝas pri la monta turismo, eĉ la sesjara fileto.

— Tio estus bonega! Mi estas danka al vi. Mi promesas nepre skribi.

— Ne dankinde. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi.

— Mi deziras al vi fruktodonan laboron en la kongreso! Feliĉan vojon!

— Multajn sukcesojn al vi!

Задания

10.1. Что означают следующие слова?

Pacmovado; travivi; organizanto; ekridi; priridi; monteto; sciencisto; mastrino; eldonejo; florejo; florujo; skribilujo; Rusujo; ĉiuflanka; aliflanke; kontraŭstari; multpromesa; plibeligi; travojaĝi; transloĝiĝi; malsaĝaĵo; montarano; diskutata; manskribita; malsanema; ekonomiema; enamiĝema; kuŝemulo; misskribo; misa; duonmalfermi; renovigi; samtempulo; alkonduki; apudmara; ĉiama; ekstere; enpensiĝinte; interhelpo; deflankiĝi; nedezirinde; daŭrigota; antaŭkalkulo; senpere; pravigi sin; subkompreni; diverskolora; neĝblanka; desurmonte; neforsendita letero; ĉefkuiristo; rektlinia; kolormuziko; scienca kunlaboranto; lumturo.

10.2. Переведите сочетания:

sur la monto; dum prelego; post diskuto; antaŭ la komenciĝo; vivi en paco; pleniĝi per akvo; ekde hieraŭ; dank' al via rimarko; peti pardonon de la kamarado (= peti la kamaradon pri pardono); sub feliĉa stelo; kun bedaŭro; okaze de la evento; trans la montoj; ĉirkaŭ la tagmezo; sperta pri la radiotekniko; okupiĝi pri la scienco; esperi pri plibono; memore pri nia interkonatiĝo; temperaturo super nulo; serĉi tra la arbaro; jaroj da feliĉo; ĝis kiam?; ami el tuta sia koro; sidi sen moviĝi; flanko ĉe flanko; forveturi por ĉiam; doni monon kontraŭ aĉetaĵo; inda je atento; ema al vojaĝoj; veni en vagonaro; urbeto apud Taŝkento; loĝi ĉi tie ekde la 1965-a jaro.

10.3. Переведите фразы:

Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros. Via belo min senigis de trankvil'. Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia (L. Zamenhof). Mi vin nomas mia stelo. Li memoris ŝin tia, kia li volis ŝin memori. En bona manĝujo eĉ la manĝaĵo ŝajnas pli bona. Homo sen patrujo ne havas amikojn. Rumanujo estas tre bela turisma lando. En la 1983-a jaro en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario, okazis internacia kongreso de esperantistoj kun preskaŭ 5000 partoprenintoj. La vorto «morgaŭ» estas elpensita por homoj nedecidemaj kaj por infanoj (I. S. Turgenev). Laboro donas panon, mallaboremo – malsanon. Emo al ĝojo kaj al espero estas vera feliĉo (D. Hume/Hjum). Ĉio ĉi estus ridinda, se ne estus tiel malgaja (M. J. Lermontov). Kio estas dirinda, estas aŭskultinda. La homo indas tiom da homoj, kiom da lingvoj li konas (Karlo la Kvina). Pli bone estas demandi dekfoje, ol misiri unufoje. Ne serĉu la tagmezon je la kvara horo! Kiu serĉas, tiu trovas. Ni lernu ne per niaj eraroj, sed per ies eraroj! Julio kaj aŭgusto ne daŭras ĉiam. Pli bone bedaŭri pri tio, kio estas farita, ol pri tio, kio ne estas farita. Utiligu la tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan! Estas multe pli facile erari plene, ol duone (J. W. Goethe/Gjote). Kiu ĉiam ridegas, estas malsaĝa, kiu neniam ridegas, estas malfeliĉa. Kiam tio, kion ni longe atendadas, fine alvenas, ĝi ŝajnas al ni neatenditaĵo (M. Twain/Tvejn). Espero estas bona matenmanĝo, sed malbona vespermanĝo (F. Bacon/Bekon). Kiu kuras tro rapide, ne kuras longe. Plej bone ridas, kiu laste ridas. Kiam la viroj estas kune, ili aŭskultas unu la alian; kiam la virinoj estas kune, ili rigardas unu la alian. Per Esperanto por la mondpaco!

10.4. Переведите, обращая внимание на творительный падеж:

Кто не имел в жизни трудностей, никогда не будет настоящим человеком. Надо жить так, чтобы каждый прожитый день казался новым (С. Т. Коненков). Называться человеком легко, быть человеком труднее. Нет ничего печальнее жизни женщин, которые умели быть только красивыми (Б. Фонтенель).

10.5. Переведите на эсперанто:

Московская гостиница «Россия» – одна из самых больших в мире. Она находится в центре города, вблизи Кремля. И хотя в ней несколько тысяч комнат, здесь всегда тихо. Вы можете сделать многое, не выходя из гостиницы: позвонить по телефону в любой город мира, познакомиться с телевизионными новостями, купить газеты и журналы, значки и сувениры, посмотреть кинофильм и послушать концерт. Через огромные окна 21-го этажа вы увидите всю Москву. В гостинице «Россия» можно услышать речь на всех языках, и тогда вы замечаете, что в мире, к сожалению, слишком много языков.

10.6. Изобразите беседу с зарубежным эсперантистом или составьте диалог по одной из ситуаций: а) вы случайно встретили зарубежных эсперантистов, вы знакомитесь друг с другом, рассказываете им о ваших занятиях эсперанто, о работе вашего клуба эсперантистов, интересуетесь их страной; б) вы побывали за рубежом, встречались там с эсперантистами и рассказываете об этом в ролях.

Обратили ли вы внимание, что вы уже прошли половину уроков? К настоящему моменту вы изучили 636 часто употребляющихся корневых слов. Может быть, вы не все помните? Проверьте себя по вашему словарю. Пусть вас не смущает, если некоторые из них ещё не удержались в памяти. Гораздо важнее знать все служебные слова – предлоги, союзы, непроизводные наречия, частицы, местоимения, числительные, соотносительные слова, а также суффиксы и приставки. Впрочем, они повторяются в каждом уроке и почти в каждом его разделе, так что не запомнить их будет невозможно. На новом лексическом и словообразовательном материале практикуйте уже описанную игру: от заданного корня образовать максимум производных и сложных слов, имеющих значение. Попытайтесь найти их русские эквиваленты.

Приложения

Языковая игра «Цепочка сложных слов»

Составить цепочку слов, образованных с помощью корнесложения, так чтобы слово начиналось с корня, которым кончается предыдущее слово. Например, skribopaperopapermonomonbiletobiletkontrolokontrollaborolaborplano...

Д. Г. Лукьянец
Лингвистический анализ выразительных средств поэтической речи
(на материале эсперанто и французского языка)

Эсперанто в результате длительного использования его как в устном, так и в письменном общении людей разных национальностей приблизился по своим исполняемым функциям к естественным языкам;

Первым автором литературных произведений на эсперанто был Л. Заменгоф. Вслед за ним появились и другие авторы, произведения которых вошли в «Фундаментальную хрестоматию эсперанто». Среди них В. Девятнин, А. Домбровский, М. Гольдберг, А. Грабовский, А. Кофман, Ф. Заменгоф и др. На эсперанто переведены многие произведения мировой классики: «Божественная комедия», «Дон Кихот», «Фараон». В 1931 г. вышел перевод «Евгения Онегина», выполненный Н. Некрасовым. Многое сделали для развития эсперантской литературы Ю. Баги и К. Калочай. Ценный вклад для изучения эсперантской поэзии содержится в книге У. Олда «Эсперантская антология». Известные поэты: Н. Хохлов, Х. Дрезен, Г. Дешкин, Н. Кюрзенс, Р. Россетти, Дж. Френсис, С. Рублев, К. Гусев и др.

[Д. Г. Лукьянец. Автореф. канд. дис. М., 1983, с. 3, 8.]

10