15

Урок 15

Лексика

ajn 'бы ни (было)' (ajna 'какой бы то ни было', 'любой'), aparteni 'принадлежать', arda 'раскалённый', 'пылающий', 'пылкий', 'рьяный', aviado 'авиация', balo 'бал', baro 'преграда', 'препятствие', civitano 'гражданин', danci 'танцевать', donaco 'подарок', eduki 'воспитывать', emocio 'волнение', 'переживание', ferioj 'отпуск', 'каникулы', flugi 'летать', gajni 'выиграть', gratuli 'поздравить', humoro 'настроение', imagi 'вообразить', 'представить себе', karbo 'уголь', kompari 'сравнить', komplika 'сложный', 'запутанный', konkuri 'состязаться', 'соревноваться', 'соперничать', konvinki 'убедить', leĝo 'закон', lerta 'ловкий', 'искусный', 'умелый', maniko 'рукав', nivelo 'уровень', nordo 'север', okcidento 'запад', ordinara 'обыкновенный', 'обычный', oriento 'восток', perfekta 'совершенный', 'безупречный', 'отличный', propra 'собственный', raporti 'отчитываться', 'докладывать', ripeti 'повторять', solidara 'солидарный' (solidare 'солидарно', 'заодно'), soni 'звучать', sonĝo 'сон', 'сновидение', 'мечта', 'грезы', speco 'вид', 'сорт', 'род', sprita 'остроумный', 'находчивый', stato 'состояние', sudo 'юг', ŝarĝo 'груз', 'нагрузка', ŝerci 'шутить', ŝpari 'сберегать', 'экономить', 'сохранять', tasko 'задача', 'задание' (taski 'задать', 'дать задание', 'задать работу'), teamo 'команда', 'группа', 'смена', tiri 'тянуть', 'привлекать', 'манить', 'извлекать', verko 'сочинение', 'произведение' (verki 'сочинять', 'писать'), verso 'стих' (versaĵo 'стихотворение').

Без перевода: agiti, aŭtografo, brigado, fanfaro, improvizi, kalendaro, koŝmaro, krokodilo, loterio, masko, parodio, populara, trotuaro.

Proksima lando Esperantujo

Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraŭ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo – tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aŭskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel ĉiam, verkis novajn versaĵojn, teatraĵetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaŭa popularigo.

Ankaŭ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto – do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraŭ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataŭ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaŭ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la «lando», kie ĉiuj ĉirkaŭe parolas inter si nur en Esperanto – dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, dancado, en la kafejo «Verda krokodilo» – unuvorte, ĉie!

Se vi ekaŭdos la frazon «Kiam mi loĝis sur Luno...», ne tro miru: antaŭ vi estas nia tendarano. La ĉambroj, loĝitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviĝis sur Olimpo. Al ĉiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aŭtografojn de Esperantujanoj.

La adiaŭa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste – elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti – ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaŭ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaŭ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos ĉion per la propraj okuloj, iĝos ĝiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la ĉefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun ĉi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do ĝis la renkontiĝo en Esperantujo!

Apud lago, apud mar'
(tendara kanto)

Versoj de B. Kolker

Apud lago, apud mar',
Ĉe rivero, en arbar'
Ĝustatempe, sen erar'
Malfermiĝas la tendar'.

Jen januar', jen februar' – rapidas kalendaro.
Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro.
En vagonar', sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! –
Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Por amikaro la hazard' ne povas esti baro.
Por amikaro juna ardo estas ordinaro.
La senkompara solidaro nun kunigas, ĉar
Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Komplika far' – ĉiama ŝpar' por la vojaĝ-preparo,
Pri vagonar', pri biletar' ni sonĝas en koŝmaro.
Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' –
La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Matena klar' – kaj ĉe fanfar' ekverdas la standardo,
Kaj nia ar', kaj nia ar' ĝin sekvas per rigardo.
Tra januar', tra februar' rapidis kalendar' –
La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Задания

15.1. Что означают следующие слова?

Reagi; poŝtkarto; sanstato; konstruado; nubego; dancejo; zorgema; konvinkita; verkistino; regulilo; duonforgesita; apudvoja; elfluginte; traflugi; ĉirkaŭflugi; flugilo; eksterleĝa; enkonduko; subglaso; tutkore; raportanto; esprimoplena; malagrablaĵo; reeduki; neimagebla; alproprigi; unuiĝi; estiminda; lampingo; idaro; maltrafe; malplenkapulo; fajrujo; antaŭpago; debordiĝi; forlavi; kunsenti; pridonaci; senŝanĝa; elŝarĝata; superŝarĝo; voĉdoni; malpuraĉa; nedisigebla; brigadestro; estrarano; endas; ĉiamulo; laŭcela; belsona; denorde alsude; unuenaskito; ĵusnaskito; naskiĝjaro.

15.2. Переведите сочетания:

kun via helpo; propagandi Esperanton inter la junularo; ĉe neceso; dank' al via klarigo; pluvis ĝis la oka horo; en sudo; gasto el nordo; ekde la manĝopaŭzo; ili loĝas super ni; kredi malgraŭ ĉio; iri po tri personoj; raporto de la prezidanto pri la agado dum la jaro; gratulo de la instruisto al la lernantoj okaze de la kursfino; rigardi de sur la monto; veni por unu momento; paroli per interurba telefono; mi rakontos post kiam vi petos; fari nenion alian krom danci; laŭ mia opinio; scii laŭ sperto; koni laŭ vizaĝo; estis ĉirkaŭ vespero; veni sen matenmanĝi; konvinku anstataŭ devigi; eliri por promenado; bluiĝi pro malvarmo; kapabla je ĉio; sub la nivelo de la maro; ŝanĝi bildkartojn kontraŭ poŝtmarkoj; tio estas ekster miaj devoj; fajrero de espero; eltrinki per unu tiro; kafo laŭ orienta maniero; la plej lerta; plena verkaro de Zamenhof.

15.3. Переведите фразы:

Plenumadu ĉiun faron dum via vivo tiel, kvazaŭ ĝi devus esti la lasta (Marko Aŭrelio). El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. En landoj trans maroj estas oraj arbaroj. Ju pli frue, des pli certe, – ju pli volonte, des pli lerte! Aĉetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa (Seneko). La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco (F. Bacon/Bekon). Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias (Sofoklo). Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edziĝonte kaj duone fermitaj edziĝinte (B. Franklin). La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentraĉas. Oni parolas ĉiam malbone, kiam oni havas nenion por diri (Voltero). Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Kiu ne ludas, tiu ne gajnas. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. La mono havas flugilojn kaj flugas tre rapide. Mi venos en ajna momento, kiam vi vokos min. Nekredeblaj aferoj okazas preskaŭ ĉiutage. Homo, al kiu neniu plaĉas, estas multe pli malfeliĉa, ol tiu, kiu al neniu plaĉas (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko). Por esti feliĉa, necesas donadi ĝojon al aliaj homoj. Neniam aŭskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi (L. N. Tolstoj). La saĝa scias, kion li diras, la malsaĝa diras, kion li scias. Prefere donaci al la amatino ĉiutage po unu floron, ol ĉiujn florojn en unu bukedo. En ĉiu ŝerco oni devas serĉi eron da vero. Necesas scii, kie, kiam, kiel kaj kun kiu ŝerci. Ĉiu estas kontenta pri sia saĝo, sed neniu estas kontenta pri sia stato. Maljuneco estas ne aĝo, sed sanstato. El ĉiu senelira situacio ekzistas almenaŭ du eliroj: serĉu kaj trovu! Mi volus renkonti min mem por scii, kiel mi plaĉas al mi; sed en tiu tago mi devas havi bonan humoron, ĉar mi ne ŝatas malagrablaĵojn (Multatuli). La sata la malsatan ne komprenas. Kiu ne apartenas al sia patrujo, tiu ne apartenas ankaŭ al la homaro (V. G. Belinskij). Ekzistas tri specoj de nescio: scii nenion, scii malbone kaj scii ne tion, kion necesas scii. Ĉiu bona ideo nepre estos malbonigita de ĝiaj tro ardaj subtenantoj. Kritiki – signifas klarigi al la aŭtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus (K. Ĉapek).

15.4. Переведите на эсперанто:

В Международном молодёжном лагере эсперантистов под Киевом приняло участие около трёхсот человек. Большие комфортабельные палатки расположились на берегу Днепра. Дни были наполнены интересными событиями: лекции, обсуждения, встречи по интересам, концерты, праздник Нептуна, выставки, спортивные соревнования, курсы разговорной практики и, разумеется, песни у костра под гитару. Здесь впервые работали университет эсперантских знаний и научная конференция. Как обычно, рабочим языком лагеря был эсперанто.

15.5. Расскажите о турпоходе, пионерлагере, доме отдыха, зарубежной поездке, студенческом стройотряде, где вы провели отпуск или каникулы, или составьте диалог по одной из ситуаций: а) по любительскому кинофильму, фотогазете, фотоальбому или диапозитивам представьте себе, каким был лагерь эсперантистов, из которого недавно вернулись члены вашего клуба; б) что бы вы хотели увидеть в лагере эсперантистов? Чем вы можете помочь в подготовке его программы?

Первую часть основного курса – «Введение в эсперанто» – вы прошли на уроках 1-14. Вторую часть основного курса – «Введение в эсперантское сообщество» (аналог страноведения) – вы пройдёте в уроках 16-20. Урок 15 является промежуточным, относясь одновременно к обеим частям курса. Вы уже изучили основы грамматики и словообразования, а также 935 корневых слов.

Теперь вам будут полезны чтение книг и журналов, слушание радиопередач, международная переписка, посещение мероприятий клуба эсперантистов, участие в местных слетах, беседы и т. п. – все это, разумеется, на эсперанто. Вы можете знакомиться с различными учебниками, грамматиками, словарями, справочниками по эсперанто, а также с художественной и нехудожественной литературой на этом языке.

При чтении и слушании научитесь отмечать не только удачные, но также и неудачные употребления слов. Чтобы удостовериться в правильности ваших суждений, советуйтесь со знатоками языка. Не бойтесь спрашивать и менять своё мнение. Бойтесь быть догматиками: помните, что в процессе развития язык постепенно изменяется и допускает различные варианты употребления слов и выражений. Но если вы убеждены в своей точке зрения и имеете веские аргументы, не бойтесь отстаивать её, даже если спорите со специалистом, имеющим непререкаемый авторитет. И всё же через год-другой вернитесь к спорному вопросу: не изменилась ли ваша точка зрения?

Приложения

Языковая игра «Меткие названия»

Придумать меткие названия на эсперанто к фотографиям в газетах и журналах.

Mikaelo Ternavski
Koloro

Mi volus havi
                    tian mian
                                 koloron,
kiu dum elparolo
                        de mia nomo
aperus tiel nature,
kiel la blanko
                   ĉe la vorto "neĝo",
kiel la lazuro
                   ĉe la vorto "ĉielo",
kiel la verdo
                  ĉe la vorto "herbo".
Mi volus
            havi
                  tian mian
koloron.

Андрей Платонов
Любовь к дальнему
(отрывок)

В Москве, на седьмом этаже жил тридцатилетний человек Виктор Васильевич Божко. Он жил в маленькой комнате, освещаемой одним окном... В комнате было бедное суровое убранство, но не от нищеты, а от мечтательности: железная кровать... голый стол... стул из ширпотребного утиля, самодельные полки у стен с лучшими книгами социализма и девятнадцатого века, три портрета над столом: Ленин, Сталин и... Заменгоф – изобретатель международного языка эсперанто...

Божко вынул пачку личных писем... и сосредоточился в них своим размышлением за пустым столом. Ему писали из Мельбурна, Капштадта, из Гонконга, Шанхая, с небольших островов, притаившихся в водяной пустыне Тихого океана, из Мегариды – посёлка у подножия греческого Олимпа, из Египта и многочисленных пунктов Европы. Служащие и рабочие, дальние люди, прижатые к земле неподвижной эксплуатацией, научились эсперанто и победили безмолвие между народами; обессиленные трудом, слишком бедные для путешествий, они сообщались друг с другом мыслью...

Изучив корреспонденцию, Божко писал ответ на каждое письмо, чувствуя свою гордость и преимущество как деятель СССР. Но писал он не гордо, а скромно и с участием...

По своей службе Божко славился лучшим ударником. Кроме прямой геометрической работы, он был секретарем стенгазеты, организатором ячеек Осоавиахима и МОПРа, завхозом огородного хозяйства и за свой счёт учил в школе воздухоплавания одну малоизвестную ему девушку.

Эта девушка раз в месяц заходила к Божко... После её ухода Божко ложился вниз лицом и тосковал от грусти, хотя причиной его жизни была одна всеобщая радость. Поскучав, он садился писать письма в Индию, на Мадагаскар, в Португалию, созывая людей к участию в социализме, к сочувствию труженикам на всей земле, и лампа освещала его лысеющую голову, наполненную мечтой...

1934 г.
[Собеседник. 1987, N 24, с. 12.]

15