[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj de la tradukinto

Ĝeneralaĵoj

Simbolaro

Simile al la tradicio de PIV, la sekvaj simboloj signifas, respektive,
Biblio:
bibliaĵo
Bulgakovaĵo:
bulgakovaĵo, t.e. vorto (plej ofte nomo) inventita de Bulgakov por la romano, kaj valida nur en ĝia kunteksto (ekz-e Jerŝalaim, Azazello kontraste kun la normaj Jerusalemo, Azazel)
{orig. }
la rusa originalo de nenorma bulgakovaĵo (Bulgakovaĵo:) — kontraste al {Ruse ...} kiu ĉiam rilatas al normaĵo.
[Z]
Zamenhof
Libroj:
libroj, filologio, lingvistiko
Historio:
historio
Mito:
mitologio
La referencoj al la [Biblio] havas indikon pri la libro, ĉapitro kaj verso(j).

Tempo kaj loko

La romano havas tri planojn: la antikva Jerusalemo; la Moskvo de ĉ. 1930 (vd 1.4); la «kvindimensia» kaj iom mezepoka balo ĉe Satano. Iasence ĉiuj eventoj okazas samtempe: dum plenluno, antaŭ kaj dum la (juda) Pasko en Jerusalemo (vendrede, sabate, dimanĉe); antaŭ kaj dum la (Ortodokse kristana) Pasko en Moskvo (de merkredo ĝis dimanĉo); dum kaj post la nokto de s-ta Valpurga ĉe Satano. Ĉi tie endas rimarkigi al la okcidenta leganto, ke la Ortodoksa Pasko ĉiam sekvas la judan (por konservi la ordon de la eventoj en la eklezia jarciklo; ĉe la okcidentanoj la ordo iam inversiĝas). Tial ĝi povas atingi la unuajn majajn tagojn, ekz-e (laŭ la Gregoria kalendaro) 1929-05-05; 1932-05-01.

Estas multaj paraleloj inter tiuj planoj, de tute evidentaj (la plenlunaj noktoj, fulmotondro kaj pluvego) ĝis subtilaj kaj dubindaj (ĉervoncoj – tetradraĥmoj, kavaleria kordono retenanta la gapulojn ĉirkaŭ Golgoto – rajda polico ordiganta spektemulojn ĉe Varieteo ktp vd [Gasparov]).

Por ĉiuj tri planoj la Esperanta tradicio posedas klasikajn verkojn, kiuj formas utilan kulturan fonon; [Varankin, Biblio, Faŭsto].

Apokrifeco

Oni ne serĉu en la romano provon rekonstrui la aŭtentan evangelion. Bulgakov sin volonte distancigas de la oficiala eklezia tradicio, li uzas apokrifojn, Mez'epokajn legendojn, klasikajn mistifikaĵojn. Tiu ironia (en la filologia senco) apokrifemo penetras ĉiujn tavolojn de la romano; ekz-e multas aludoj al verkoj de Goeto kaj Puŝkin, tamen plej ofte en ilia opera (do, «apokrifa») formo. Simile estas pri la propraj nomoj (ekz-e Vitzliputzli).

Tiu ironia distancigo ebligas al Bulgakov pli libere paroli pri temoj tabuaj (ĉu pro ilia sankteco, ĉu ĉar ili estas tro tiklaj politike). Similaj skrupuloj evidentas ankaŭ en lia teatraĵo pri Puŝkin (La Lastaj Tagoj), kie la protagonisto neniam aperas sur la scenejo (lin aperigi Bulgakov opiniis sentakta), do oni vidas nur la cirkonstancaron.

Tial estus eraro korekti la intencajn erarojn de la aŭtoro, kiel estas farite en kelkaj tradukoj nacilingvaj. Tamen fojfoje ŝajnas dezirinda «internaciigi» la originalan eraron, adapti ĝin al la Esperantuja kultura fono.

La nomsistemo de la verko

Oni konas la du simplismajn poziciojn:
  1. ĉion asimili; aŭ
  2. ĉion dokumente transskribi (fonetike aŭ ortografie, depende je la fontolingva alfabeto).
Inter la nacilingvaj tradukoj de la romano ambaŭ skoloj estas reprezentitaj.

La vivo kaj la verko estas pli komplikaj. Bulgakov ludas per la nomoj, en la romano ili estas arta esprimilo, kaj plena unuecigo estus malriĉigo.

Unue, la pseŭdonimoj (kia Senhejmulo) estas tre tipaj por la etoso de la epoko. Due, la nomoj Arimann, Behemoto, Hella espereble estas motivitaj por la leganto internacia; por ruso Korovjev (nia Kerubjev) aŭ Mogariĉ estas eĉ pli klare motivitaj ol ili, sed kiel alilingvano tion komprenu?

Sed ankaŭ ĉion asimili estus eraro. Kelkaj aferoj estas klare markitaj kiel fremdaĵoj; ekz-e en la ĉap. 2 ĉio prezentiĝas kvazaŭ vidate per la okuloj de Pilato, kiun tedas la (liaopinie) barbara, fremda, provinca urbo Jerŝalaim. Oni asimilu: Jerusalemo – kaj la urbo revenos en la rondon de la internacia kulturo. (Mala ekzemplo: la Kalva Monto sonas pli freŝe ol Golgoto.)

Tial en nia traduko ĉio asimilita ruse iĝas asmilita Esperante. La pseŭdonimoj kaj alnomoj estas tradukitaj per pure Esperantaj vortoj (Senhejmulo, Dolĉo, Ratobuĉulo); motivitaj familinomoj havas Esperantan radikon kaj rusan nomfinaĵon -ov, -(j)ev, -in, -(j)skij (ekz-e Latronov, Bakŝiŝev, Kerubjev, Gruntin, Sakrilegijskij); ingenre respektive -ova, -eva, -ina, -skaja.

Aliflanke, estas pluraj manieroj asimili. Bulgakov volonte uzas formojn «apokrifajn», jen pli slavonajn, jen pli okcidenteskajn ol la akceptitaj de la moderna Rusa Ortodoksio. Sekve ankaŭ en la traduko estas preferitaj jen formo PIVa, jen formo el [Biblio], jen (adaptita) bulgakovaĵo. Por la nomoj modernaj ni ĝenerale preferis la PIVan sistemon, krom kelkaj okazoj, por kiuj [EF] donas formojn pli fluajn.

La rusa nomsistemo

La rusaj homnomoj havas 3 partojn: unu antaŭnomo; la patronomo, t.e. derivaĵo de la antaŭnomo de la patro; kaj la familinomo. Alparoli onin per onia antaŭnomo estas familiare; per la antaŭnomo kun la patronomo, afable ĝentile; per ĝentiltitolo kun la familinomo, tre oficiale.

Respekte familiara estas la popola maniero uzi la solan patronomon (ekz-e Ivaniĉ, ĉap. 9; kp Mito: Atrido.

La patronomoj estas komuna trajto de multaj kulturoj — kion atestu

Kvankam ni ne kuraĝis sekvi la logikan proponon Esperantigi la patronomojn per -id(in)o, tamen uzas ĝin en la Notoj por klarigi (kaj tiel iomete malbarbarigi) la patronomojn.

Inter egaluloj la rusoj volonte uzas karesformojn de la antaŭnomoj.

En la traduko ni asimilas la antaŭnomon kaj fonetike transskribas la patronomon. Tio konformas al la tradicio de la pioniroj (ekz-e «La neĝa blovado» de Puŝkin – Grabowski, aŭ [PkF]) kaj de Esperantistoj samtempaj al la aŭtoro (ekz-e Eŭgeno Miĥalski, V. Varankin – G. Waringhien).

Ekz-e en [Varankin] troveblas: Mikaelo Sergejeviĉ Serebrovskij (Miĉjo), Petro Ivanoviĉ Dobroĥotov, Stefano Razin, Bazilo, Teodor(o); en [PkF], Arkadio Nikolaiĉ, ktp).

Tio ne estas tute logika, tamen prezentas plurajn avantaĝojn:

  1. La nomoj aspektas malpli fremde (precipe kiam ili estas sole uzataj).
  2. Klariĝas la senco de la motivitaj nomoj (ja Amvrosij por nerusa leganto estus malpli elvokiva ol Ambrozo).
  3. Ili facile deklinacieblas (tamen, laŭ la menciita tradicio la patronomoj akuzative restas senŝanĝaj).
La tradiciaj rusaj antaŭnomoj apartenas al la Ortodoksa sanktulnomaro kaj sekve devenas el la hebrea, latina kaj greka lingvoj; ĉi-lastaj estas pli multaj ol en la Okcidento, i.a. Anfisa, Apolono, Arkadio, Darja, Foko, Ksenia, Niceto, Nikanoro, Pelagia, Proĥoro; tre malmultaj estas nomoj slavaj (ekz-e Mstislavo, Milica). En la romano, la nomoj ĝermandevenaj (Alojzo, Arĉibaldo, Riĉardo ktp) indikas nerusan devenon de la nomato aŭ ties maltradiciemon (post la revolucio iuj elektis por si nomon pli ekzotan aŭ pli «progreseman»). Precioze kaj eksmode aspektas la maniero traduki sian antaŭnomon francen (ekz-e Georges anstataŭ rusa vario de Georgo).

Sovetiaĵoj

Post la revolucio oni provis reformi ĉiujn aspektojn de la vivo, kaj al ĉiuj aferoj doni novajn nomojn. Tiel el la ministroj oni faris popolkomisarojn, el la polico milicion (vd 4.1), el servistinoj mastrumistinojn ktp (poste oni revenis al kelkaj el la eksaj nomoj). Estis ŝanĝitaj multegaj loknomoj (iuj plurfoje; Bulgakov ĉiel evitas la novajn loknomojn). Estis reformita la kalendaro (inklude la semajnotagojn — vd noton pri la ripoztagoj).

Menciindas, ke unu el la celoj de la Unua Jarkvino (1929–32) estis «definitiva forigo de la religiaj antaŭjuĝoj».

Nenie en la romano estas rekte nomita la politika polico OGPU («Ŝtata Politika Administrio, Sovetia ŝtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna kontraŭrevolucio» – [Varankin] pĝ 47, piednoto), sed la priskribo de la lumplena domego en ĉap. 27 forigas ĉiajn dubojn pri la organizo kie laboras la enketistoj aperantaj en pluraj ĉapitroj.

Lingvaj konsideroj

La stilo de la romano estas iom varia. Ofte Bulgakov ŝajnigas naivecon, iam kun parodia duonklero pensiganta pri Zoŝĉenko; aliflanke, liaj longaj kaj fluaj propozicioj kun eningigitaj participaj frazoj rememorigas jen la stilon de Gogol, jen la latinajn periodojn de la pensmaniero de Pilato. Cetere, ankaŭ s-ta Mateo uzis la participojn rimarkeble pli ofte ol la ceteraj evangeliistoj; ekz-e [Biblio] Mateo 27:33–35:
Kaj veninte al loko, nomata Golgoto, tio estas Loko de Kranio, ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki. Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn.

Sekve, ankaŭ en la traduko la parolmaniero de la romanpersonoj ne tute identas; ekz-e la juna kaj «progresema» poeto Senhejmulo diras aliel, dum la pli aĝa Berlioz diras alie (ĉap. 1); la vort'uzo ĝenerale estas plie radikŝparema, sed kelkaj preciozuloj uzas «kleregajn» vortojn, ekz-e supliki; la stilo de la unua, «vira» parto estas pli skemisma ol tiu de la dua.

La rektan parolon Bulgakov ortografias laŭ la rusa-pola-franca maniero: la dialogajn replikojn antaŭas haltostreko, la internan parolon ĉirkaŭas la citiloj « kaj ». La traduko ĝenerale sekvas la saman sistemon; krome, oni speciale atentu, ke laŭ malnova kutimo la signo » aperanta komence de alineo markas daŭrigon de la rekta parolo el la antaŭa alineo. Sekve, la replikoj en raportata dialogo komenciĝas per »– (vidu ĉap. 13). Pro manko de tia signo kelkaj lokoj en nacilingvaj tradukoj estas konfuzivaj, eĉ eraraj.

Specialan problemon prezentas la ortografio de la numeraloj post 10999. En Esperanto mankas unuradikaj nomoj por 10000 kaj 100000; tial la PAGa regulo «skribi kune kaze de multipliko kaj dise kaze de adicio» (ekz-e ducentmil tridek unu) estigas konfuzivajn vortojn, se la multiplikanto mem estas sumo, ekz-e en 21711 (vd ĉap. 17):

{dudek+unu}×mil sescent dek unu.

Ni akceptis kompromison kiu pleje respektas la ĝisnunajn kutimojn Esperantajn: skribi la mil-produton kune, se la multiplikanto estas unuvorta (ekz-e trimil cent dek unu en ĉap. 5) kaj skribi la vorton mil aparte, se la multiplikanto estas plurvorta (do, dudek unu mil sescent dek unu).


[ Enhavtabelo | Kovrilo ]