Georgo Kamaĉo (nun li preferas uzi la nacilingvan formon de sia nomo: Jorge Camacho )

Por "Fonto" [publikigita en n-ro 168, decembro 1994, pĝ 21-26]

"La majstro kaj Margarita" de Miĥail Bulgakov. El la rusa trad. S. B. Pokrovskij. Eld. Sezonoj, Sverdlovsk, 1991. 376 pĝ. (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 26).

Recenzas Jorge Camacho (Hispanujo).

"Majstre kaj remajstre"

Miĥail Bulgakov (Kievo, 1891 - Moskvo, 1940), rusa dramisto kaj romanisto, devinte turni sian talenton al verkado de fikcia prozo post tre sukcesa teatra aktivado en la "metropolitena" Moskvo de la tridekaj jaroj, iĝis fine konata pro sia romano "La majstro kaj Margarita", kies unua eldono aperis en 1966.

La romano, kun 33 nelongaj ĉapitroj, kunprezentas du ĉefajn agadejojn: la Moskvon ekzistantan dum la vivo de la aŭtoro kaj la Judeon en la tago de la ekzekuto de Jeŝua Ha-Nocri, rekonebla kiel Jesuo Kristo. Antaŭ la leganto disvolviĝas tri historioj: la decido kaj la sekvoj de la decido de Poncio Pilato; la inkognita veno de Satano al Moskvo kun sia diable bunta sekvantaro; kaj la febre intensa rilato inter la majstro kaj Margarita.

Kiel ĉiu majstroverko "La majstro…" estas ankaŭ romano pri romano, pri literaturistoj kaj pri verkado mem. Kaj, evidente, ne nur pri tio. Ne senmotive la du elektitajn figurojn, Satanon kaj Jeŝuan, akompanas abundo da homoj kaj temoj: ja ĉio nia-monda pendolas inter vivo kaj morto, inter ravo kaj pravo, inter vano kaj vanto.

La eldonejo "Sezonoj" presigis kaj bindigis la libron tre altkvalite. Gratulon! Sed plejan gratulon meritas S. B. Pokrovskij, la aŭtoro de fidela kaj bela traduko, detale prinotita, leginda kaj releginda kun plezuro, dekomence jam klasika.

* * *

Per la tri steletoj mi signas la finon de reklama recenzo. Ĉar la tradukon oni povas legi (preskaŭ) kiel originalon, mi nun listigos kelkajn dubajn punktojn pri la esperanto de la traduko mem.

Unue ŝajnas, ke, kiel Bulgakov pri la romano, ankaŭ la eldonistoj komencis la redaktadon de la kompostaĵo "sed lasis ĝin nefinita". La "ĝenoj" sin montras jam sur pĝ 2, kie "Korĵenkov" mem iĝas "Kor-ĝen-kov". Ankaŭ mankas glosoj por vortoj kiel "publice" (pĝ 3) kaj "pumi" (ĉu el "pum!"?). Krome, baras kaj bremsas legadon la fakto, ke en la teksto mankas notnumeroj (ĉu tion decidis Behemoto?). Mi ekzemple ne sukcesis trovi la kieon por la noto 1.14 (14a noto de la unua ĉapitro).

Due, mi ŝanĝus la vort-ordon de frazpartoj kiel "misforma pro batoj vizaĝo" (pĝ 20) aŭ "sian rompitan pro la komandado voĉon" (pĝ 26) al, respektive, "vizaĝo misforma pro batoj" kaj "sian voĉon rompitan pro la komandado". Kaj mi anstataŭigus la balastajn "indigniĝi" kaj "putriĝi" per la pli leĝeraj kaj fluaj (kaj laŭvortaraj) "putri" kaj "indigni". Krom la menciitaj eraretoj, mi eliminus ankaŭ la ŝiboletan vortaĉon "konatulo" (pĝ 62, 76, 162, 301) kaj alskribus la belan "konato". Kaj kion signifas "unumil rubloj" (pĝ 105)? Oni ja diras ne "unudek", "unucent" kaj "unumil", sed "dek", "cent", kaj "mil", simple kaj pimpe.

Kontraste, plaĉas la iom nekutima "restis kuŝi" (kun senco simila al tiu de "kuŝis plu") kaj la logika, latenta kaj oportuna "post ke". Kaj aplaŭdindas la adapto de la bulgakova nomsistemo de la verko, kiun la tradukisto klarigas en unu el la enkondukaj notoj pri ĝeneralaĵoj.

Trie, impresas strange kaj arkae (kaj eble bulgakove?) la netradicia sistemo uzi apostrofon por diskunigi du radikojn, el kiuj unu komenciĝas aŭ finiĝas per vokalo: "literatur'asocioj" (pĝ 5) kaj tiel tra la tuta verko. Nuntempe verkistoj uzas apostrofon por signi elizion, ĉefe en dialoga kaj slanga esperantoj, kiel Trevor Steele en sia unua novelaro "Memori kaj forgesi".

Kvare, mi ne scias kion opinii pri la apero, en la dua kaj aliaj ĉapitroj, de la pronomo "ci" (kiun de pli ol "cent unu" jaroj oni apenaŭ uzas). Tute ne taŭga por parolo inter geamantoj aŭ geamorantoj, tamen plene trafa en parolo de superulo al subuloj, ĝia apero en dialogo inter egalrangaj parolantoj kiel Jeŝua kaj Pilato (egalrangaj, eĉ se temas pri arestito kaj prokuratoro) restas iom neklara: ĉu ĝi esprimas familiaron, ĉu senĝenecon, ĉu ordonemon, ĉu obeigon?

Cetere, la detale klarigajn notojn oni povas nur laŭdi (kvankam rilate la noton pri la nomo "Asfalta Lago" anstataŭ "Morta Maro" nepras diri, kun "PIV", ke "lago" lingve povas iĝi "maro", se ĝia akvo ne estas sensala, kaj ke "morta" ne nepre signifas "mortinta"; oni komparu la signifon de la vortoj "veka", "konfuza", "komplika", "malferma" kaj similaj kun tiu de iliaj respektivaj "ita"-vortoj; ĝuste tiu nuanco ebligas uzon de la tradicie malĝusta "korekta" kaj de la paro "aperta" kaj "aperti" kun la signifoj "malferma" kaj "malfermi"; samtial la titolon de la ĉefverko de Gogol mi tradukus ne "Malvivaj animoj", kiel Pokrovskij, sed ja "Mortaj animoj"). Nu, malkiel la esperanta, la hispanlingva traduko de Amaya Lacasa Sancha ("El maestro y Margarita", eld. Alianza Editorial, Madrid 1987) ne sukcesas redoni al la leganto abundon da nuancoj, aludoj kaj kultureroj, kiujn Pokrovskij aŭ precize prinotas, aŭ proziste reverkas en la tekston mem (ekzemple per vortludaj nomoj de kelkaj roluloj, kiel "A. L. Neprova", pĝ 48).

* * *

En ĉi tria parto de la recenzo mi traktos unu gravan elementon de la romano ("Leganto! Mi avertas frue! Pripensu, ĉu vi legos plue!"). Kiel scias la legantoj de "Fonto", influate de "La majstro kaj Margarita" (la dua titolvorto minuskle) kaj omaĝe al ĝi mi verkis satiran novelon, "La Majstro kaj Martinelli" (male). Probal Daŝgupto skribis en recenzo pri mia novelo ("Fonto", n-ro 163, pĝ 9), ke ĝi "ŝajnas levi la demandon, kun ĝia satirito, de la ebla trafo de tia arta klavo, kiu garantias al la artisto senmortecon". Prave, ĉar tiu demando troviĝas jam, kerne, en la verko de Bulgakov. Indas ne forgesi, ke "La majstro…" eldoniĝis unuafoje 26 jarojn post la morto de la aŭtoro. Bonŝance "OGPU", la tiama politika polico, anstataŭ elizii la manuskripton en la neeston, konservis ĝin interkrampe ĝis post la ĉiel-iro de Stalino.

Feliĉe do, ke, kiel Bulgakov mem kvazaŭ profete skribis (pĝ 248), "la manuskriptoj ne forbrulas", tiel ke hodiaŭ ni povas ĝui romanon brile fascinan. Krome eblas ĝoji ankaŭ pri la fakto, ke Rikardo Ŝulco ne naskiĝis ruso kaj do neniam sentis sin devigita "trafuŝi" en esperanton ĉi tiun verkon. Klarigante kiel li mem tradukis la neperfidinde bulgakovan nomsistemon de la romano, Pokrovskij skribas (pĝ 344): "Oni konas la du simplismajn poziciojn: 1 ĉion asimili; aŭ 2 ĉion dokumente transskribi […]. Inter la nacilingvaj tradukoj de la romano ambaŭ skoloj estas reprezentitaj. La vivo kaj la verko estas pli komplikaj. Bulgakov ludas per la nomoj, en la romano ili estas arta esprimilo, kaj plena unuecigo estus malriĉigo."

Kiel prudente! Kaj efektive la tuta romano estas ludo, foje amuza, foje groteska, sed ludo tre serioza. Cenzuristoj, kritikistoj kaj literaturistoj ĉikanis kaj molestis Bulgakovon ĝis lia plena, kvankam finfine provizora, silentiĝo. Estas tre interese legi en "La majstro…", kiel li portretas por eterne la tiaman moskvan literaturan mondon, malamikan al li (pli rekte kaj senkompate li faras tion en la nefinita "Teatra romano"). Jam en liaj unuaj verkoj, kiel la kvazaŭ scienfikcia romano "La fatalaj ovoj", humuro kaj satiro ingredientas esence, ĉi-okaze por aliri la sovetian burokratismon. Ankaŭ en lia ĉefverko troveblas tiaj karakterizoj. Foje lia stilo iĝas esperpenta , pri kio mi ne miras sciante, ke same Valle-Inclán kiel Bulgakov verkis plej elstare tiel romane, kiel teatre. Alifoje li reduktas la groteskon al nur unu trajto graveda je signifo; ekzemple, kiam la protagonisto priskribas la redakcian sekretariinon Lapŝonnikova (p. 123): "Post du semajnoj min akceptis fraŭlino kies okuloj pro ĉiama mensogado strabis nazen." Komike (aŭ ĉu tragike?) ironia sonas la repliko de Kerubjev, unu el la akompanantoj de Satano, al la kvazaŭ pordistino de "literatora" restoracio (pĝ 306): "Tamen diru al mi: por konvinkiĝi ke Dostojevskij estas verkisto, ĉu oni postulu lian membrokarton? Sufiĉas preni ajnajn kvin paĝojn el ajna lia romano, kaj sen malpleja membrokarto vi konvinkiĝos, ke vi havas aferon kun verkisto. Cetere, verŝajne ne havis li membrokarton!" (jen vero, kiun kelkaj komprenas, se entute, nur pene).

Nur malofte eĉ tiu ĉi acida aŭ amara humuro cedas lokon al senornamaj pesimismo aŭ morno, ekzemple kiam iom poste (pĝ 125) la sama voĉo skribas pri la atakoj kontraŭ li fare de t.n. kritikistoj kaj literaturistoj: "La artikoloj ne ĉesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli ŝanĝiĝis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en ĉiu linio de la artikoloj, malgraŭ ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke ĝuste tio furiozigas ilin."

Parenteze. Ni tamen ne forgesu, ke, ĝenerale, nek protagonisto (kiam ni legas ties vortojn "mi"-persone) nek tria-persona rakontanto identas la verkiston (t.e. la personon, la homon, la menshavan korpon, kiu verkis ajnan fikcian tekston). Por la verkado de "La majstro…" Bulgakov transformis sin en rakontanton, kaj nur tiun rakontanton ni ekkonas laŭlonge de la 32 ĉapitroj (plus epilogo). Pri Bulgakov mem, pri liaj efektivaj opinioj, ni povas nur konjekti. Al interesiĝantoj mi rekomendas la hispanlingvan studon de Enrique Anderson Imbert "Rakontaj teorio kaj tekniko" ("Teoría y técnica del cuento", eld. Ariel, Barcelona 1992). Al nekomprenantoj de la hispana kaj al pigruloj, la 16an poemon de Katulo (en traduko de Gerrit Berveling). Ni daŭrigu.

Kaj ni daŭrigu per lasta rigardo en la moskvan literaturan bazaron, kiun Bulgakov karikature paletris. Ni almenaŭ konstatu, ke tiaj fenomenoj jen kaj jen daŭre okazas ankaŭ en la duone ermita, duone opereta mondo de la originala esperanto-literaturo, kaj ke do ni verdire ne postrestas. Nu, el ĉiuj membroj de "MASSOLIT" (rusa kurtigo de "Amasa literaturo", fikcia asocio kelktrajte simila al la "Rusa Asocio de Proletaj Verkistoj"), la sola saĝa homo paradokse ŝajnas esti, en la fino, Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, alinome "Senhejmulo", kiu diras, ke li ne plu versos, ĉar "la versaĵoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versaĵoj, nun mi tion komprenas" (p.292). Kaj li konfirmas (pĝ 323): "Ja mian vorton mi tenos, neniam mi versaĉos", per kio li iagrade evitas la sorton de Panajev kaj Skabiĉevskij (28.10), reale ekzistintaj rusaj verkistoj, kies nomojn nuntempe konas nur fakuloj (krom Kerubjev kaj Behemoto).

Per tio mi ne elĉerpas la demandon pri artista senmorteco en la verko de Bulgakov. Sufiĉas kompari la sortojn de la majstro mem kaj de Miĥaelo Aleksandroviĉ Berlioz (se ne paroli pri Poncio Pilato), kion mi nun ne faros. Evidente ĝi estas komuna temo en la tutmonda literaturo, kaj Bulgakov mem multloke ligas la intrigon de "La majstro…" ekzemple al "Faŭsto". Lia atuto konsistas en tio, ke fine de la tridekaj jaroj de tiu ĉi jarcento li donis al ĉi pratemo formon unikan, neforgeseblan, mitan. Jen kial mi perfekte komprenas la deziron de kolego Kris Long komuniki jam en 1987 la "formon" kreitan de Bulgakov. Se plu citi libere el Anderson Imbert, ekzistas nek formo sen enhavo nek enhavo sen formo, ĉar finfine ĉiu rakonto, ĉiu romano, ĉiu intrigo, ĉiu enhavo, ĉio beletra estas kaj povas esti nur formoj, artaj formoj, kompletaj en si mem kiel monado. Kiam Kris Long "elrusigis per versa resumo" (tiel! en liaj propraj subtitolaj vortoj!) la romanon de Bulgakov, li fakte elverkis tute novan formon, "La Majstro kaj Margareta" ("La Kromkancerkliniko" n-ro 5, eld. "LKK", 1987), nur pale similan al tiu, kiun mi nun pritraktas. Oni bonvolu legi la komencon de la bulgakova 2a ĉapitro (pĝ 15):

En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l' dek kvara tago de la printempa monato Nisan", Poncio Pilato, la prokuratoro de Judeo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun ĉio aŭguris malbonan tagon, ĉar ĝi persekutis lin ekde la mateniĝo […]."

Kaj nun, por komparo, la respondan parton en la "verse resuma elrusigo" de Kris Long (pĝ 3):
Mantelo blanka subŝtofita sange…
Matene, la dekkvaran de nisan',
Erŝalaim. Pilaton, prokuroron,
agacas grasa rozole-odor' […].

Anstataŭ 376 paĝoj, Long-sisteme nur 35! Eĉ ne dekono! Kvazaŭ klisteri la tutan "Poemo de Utnoa" en unu solan hajkon! Alivorte, se mi ĝuste interpretis lian pretendon, Long mistrafis sian celon, ĉar li plene distordis la originan "formon". Sed, kiel mi jam diris, mi perfekte komprenas la deziron komuniki la romanon de Bulgakov al publiko ne povanta (tiam) legi taŭgan, valoran esperantigon.

Sammotive mi ne tro surpriziĝas pro tio, ke Manuel de Seabra, tradukinta ĝin en la katalunan, asertas en intervjuo, ke li ĵus verkis en esperanto romanon pri Jesuo, provizore sentitolan, kvankam mi ne scias, ĉu ambaŭ faktoj havas ian rilaton.

Ĉar ni ja troviĝas antaŭ romano fascina, pri kiu oni povus verkadi erudiciozajn volumojn, sed kiun prefere oni legu por sia plezuro. Aŭdinte, ke la unua eldono jam preskaŭ elĉerpiĝis, mi esperas, ke baldaŭ sekvos reeldono aŭ almenaŭ senŝanĝa represo, kaj ke la kolegoj en "Sezonoj" plu regalos nin per verkoj de Dostojevskij, aŭ Tolstoj, aŭ Gogol, aŭ Bulgakov…