Georgo Kamacxo (nun li preferas uzi la nacilingvan formon de sia nomo: Jorge Camacho )

Por "Fonto" [publikigita en n-ro 168, decembro 1994, pgx 21-26]

"La majstro kaj Margarita" de Mihxail Bulgakov. El la rusa trad. S. B. Pokrovskij. Eld. Sezonoj, Sverdlovsk, 1991. 376 pgx. (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 26).

Recenzas Jorge Camacho (Hispanujo).

"Majstre kaj remajstre"

Mihxail Bulgakov (Kievo, 1891 - Moskvo, 1940), rusa dramisto kaj romanisto, devinte turni sian talenton al verkado de fikcia prozo post tre sukcesa teatra aktivado en la "metropolitena" Moskvo de la tridekaj jaroj, igxis fine konata pro sia romano "La majstro kaj Margarita", kies unua eldono aperis en 1966.

La romano, kun 33 nelongaj cxapitroj, kunprezentas du cxefajn agadejojn: la Moskvon ekzistantan dum la vivo de la aùtoro kaj la Judeon en la tago de la ekzekuto de Jesxua Ha-Nocri, rekonebla kiel Jesuo Kristo. Antaù la leganto disvolvigxas tri historioj: la decido kaj la sekvoj de la decido de Poncio Pilato; la inkognita veno de Satano al Moskvo kun sia diable bunta sekvantaro; kaj la febre intensa rilato inter la majstro kaj Margarita.

Kiel cxiu majstroverko "La majstro..." estas ankaù romano pri romano, pri literaturistoj kaj pri verkado mem. Kaj, evidente, ne nur pri tio. Ne senmotive la du elektitajn figurojn, Satanon kaj Jesxuan, akompanas abundo da homoj kaj temoj: ja cxio nia-monda pendolas inter vivo kaj morto, inter ravo kaj pravo, inter vano kaj vanto.

La eldonejo "Sezonoj" presigis kaj bindigis la libron tre altkvalite. Gratulon! Sed plejan gratulon meritas S. B. Pokrovskij, la aùtoro de fidela kaj bela traduko, detale prinotita, leginda kaj releginda kun plezuro, dekomence jam klasika.

* * *

Per la tri steletoj mi signas la finon de reklama recenzo. Cxar la tradukon oni povas legi (preskaù) kiel originalon, mi nun listigos kelkajn dubajn punktojn pri la esperanto de la traduko mem.

Unue sxajnas, ke, kiel Bulgakov pri la romano, ankaù la eldonistoj komencis la redaktadon de la kompostajxo "sed lasis gxin nefinita". La "gxenoj" sin montras jam sur pgx 2, kie "Korjxenkov" mem igxas "Kor-gxen-kov". Ankaù mankas glosoj por vortoj kiel "publice" (pgx 3) kaj "pumi" (cxu el "pum!"?). Krome, baras kaj bremsas legadon la fakto, ke en la teksto mankas notnumeroj (cxu tion decidis Behemoto?). Mi ekzemple ne sukcesis trovi la kieon por la noto 1.14 (14a noto de la unua cxapitro).

Due, mi sxangxus la vort-ordon de frazpartoj kiel "misforma pro batoj vizagxo" (pgx 20) aù "sian rompitan pro la komandado vocxon" (pgx 26) al, respektive, "vizagxo misforma pro batoj" kaj "sian vocxon rompitan pro la komandado". Kaj mi anstataùigus la balastajn "indignigxi" kaj "putrigxi" per la pli legxeraj kaj fluaj (kaj laùvortaraj) "putri" kaj "indigni". Krom la menciitaj eraretoj, mi eliminus ankaù la sxiboletan vortacxon "konatulo" (pgx 62, 76, 162, 301) kaj alskribus la belan "konato". Kaj kion signifas "unumil rubloj" (pgx 105)? Oni ja diras ne "unudek", "unucent" kaj "unumil", sed "dek", "cent", kaj "mil", simple kaj pimpe.

Kontraste, placxas la iom nekutima "restis kusxi" (kun senco simila al tiu de "kusxis plu") kaj la logika, latenta kaj oportuna "post ke". Kaj aplaùdindas la adapto de la bulgakova nomsistemo de la verko, kiun la tradukisto klarigas en unu el la enkondukaj notoj pri gxeneralajxoj.

Trie, impresas strange kaj arkae (kaj eble bulgakove?) la netradicia sistemo uzi apostrofon por diskunigi du radikojn, el kiuj unu komencigxas aù finigxas per vokalo: "literatur'asocioj" (pgx 5) kaj tiel tra la tuta verko. Nuntempe verkistoj uzas apostrofon por signi elizion, cxefe en dialoga kaj slanga esperantoj, kiel Trevor Steele en sia unua novelaro "Memori kaj forgesi".

Kvare, mi ne scias kion opinii pri la apero, en la dua kaj aliaj cxapitroj, de la pronomo "ci" (kiun de pli ol "cent unu" jaroj oni apenaù uzas). Tute ne taùga por parolo inter geamantoj aù geamorantoj, tamen plene trafa en parolo de superulo al subuloj, gxia apero en dialogo inter egalrangaj parolantoj kiel Jesxua kaj Pilato (egalrangaj, ecx se temas pri arestito kaj prokuratoro) restas iom neklara: cxu gxi esprimas familiaron, cxu sengxenecon, cxu ordonemon, cxu obeigon?

Cetere, la detale klarigajn notojn oni povas nur laùdi (kvankam rilate la noton pri la nomo "Asfalta Lago" anstataù "Morta Maro" nepras diri, kun "PIV", ke "lago" lingve povas igxi "maro", se gxia akvo ne estas sensala, kaj ke "morta" ne nepre signifas "mortinta"; oni komparu la signifon de la vortoj "veka", "konfuza", "komplika", "malferma" kaj similaj kun tiu de iliaj respektivaj "ita"-vortoj; gxuste tiu nuanco ebligas uzon de la tradicie malgxusta "korekta" kaj de la paro "aperta" kaj "aperti" kun la signifoj "malferma" kaj "malfermi"; samtial la titolon de la cxefverko de Gogol mi tradukus ne "Malvivaj animoj", kiel Pokrovskij, sed ja "Mortaj animoj"). Nu, malkiel la esperanta, la hispanlingva traduko de Amaya Lacasa Sancha ("El maestro y Margarita", eld. Alianza Editorial, Madrid 1987) ne sukcesas redoni al la leganto abundon da nuancoj, aludoj kaj kultureroj, kiujn Pokrovskij aù precize prinotas, aù proziste reverkas en la tekston mem (ekzemple per vortludaj nomoj de kelkaj roluloj, kiel "A. L. Neprova", pgx 48).

* * *

En cxi tria parto de la recenzo mi traktos unu gravan elementon de la romano ("Leganto! Mi avertas frue! Pripensu, cxu vi legos plue!"). Kiel scias la legantoj de "Fonto", influate de "La majstro kaj Margarita" (la dua titolvorto minuskle) kaj omagxe al gxi mi verkis satiran novelon, "La Majstro kaj Martinelli" (male). Probal Dasxgupto skribis en recenzo pri mia novelo ("Fonto", n-ro 163, pgx 9), ke gxi "sxajnas levi la demandon, kun gxia satirito, de la ebla trafo de tia arta klavo, kiu garantias al la artisto senmortecon". Prave, cxar tiu demando trovigxas jam, kerne, en la verko de Bulgakov. Indas ne forgesi, ke "La majstro..." eldonigxis unuafoje 26 jarojn post la morto de la aùtoro. Bonsxance "OGPU", la tiama politika polico, anstataù elizii la manuskripton en la neeston, konservis gxin interkrampe gxis post la cxiel-iro de Stalino.

Felicxe do, ke, kiel Bulgakov mem kvazaù profete skribis (pgx 248), "la manuskriptoj ne forbrulas", tiel ke hodiaù ni povas gxui romanon brile fascinan. Krome eblas gxoji ankaù pri la fakto, ke Rikardo Sxulco ne naskigxis ruso kaj do neniam sentis sin devigita "trafusxi" en esperanton cxi tiun verkon. Klarigante kiel li mem tradukis la neperfidinde bulgakovan nomsistemon de la romano, Pokrovskij skribas (pgx 344): "Oni konas la du simplismajn poziciojn: 1 cxion asimili; aù 2 cxion dokumente transskribi [...]. Inter la nacilingvaj tradukoj de la romano ambaù skoloj estas reprezentitaj. La vivo kaj la verko estas pli komplikaj. Bulgakov ludas per la nomoj, en la romano ili estas arta esprimilo, kaj plena unuecigo estus malricxigo."

Kiel prudente! Kaj efektive la tuta romano estas ludo, foje amuza, foje groteska, sed ludo tre serioza. Cenzuristoj, kritikistoj kaj literaturistoj cxikanis kaj molestis Bulgakovon gxis lia plena, kvankam finfine provizora, silentigxo. Estas tre interese legi en "La majstro...", kiel li portretas por eterne la tiaman moskvan literaturan mondon, malamikan al li (pli rekte kaj senkompate li faras tion en la nefinita "Teatra romano"). Jam en liaj unuaj verkoj, kiel la kvazaù scienfikcia romano "La fatalaj ovoj", humuro kaj satiro ingredientas esence, cxi-okaze por aliri la sovetian burokratismon. Ankaù en lia cxefverko troveblas tiaj karakterizoj. Foje lia stilo igxas esperpenta , pri kio mi ne miras sciante, ke same Valle-Inclán kiel Bulgakov verkis plej elstare tiel romane, kiel teatre. Alifoje li reduktas la groteskon al nur unu trajto graveda je signifo; ekzemple, kiam la protagonisto priskribas la redakcian sekretariinon Lapsxonnikova (p. 123): "Post du semajnoj min akceptis fraùlino kies okuloj pro cxiama mensogado strabis nazen." Komike (aù cxu tragike?) ironia sonas la repliko de Kerubjev, unu el la akompanantoj de Satano, al la kvazaù pordistino de "literatora" restoracio (pgx 306): "Tamen diru al mi: por konvinkigxi ke Dostojevskij estas verkisto, cxu oni postulu lian membrokarton? Suficxas preni ajnajn kvin pagxojn el ajna lia romano, kaj sen malpleja membrokarto vi konvinkigxos, ke vi havas aferon kun verkisto. Cetere, versxajne ne havis li membrokarton!" (jen vero, kiun kelkaj komprenas, se entute, nur pene).

Nur malofte ecx tiu cxi acida aù amara humuro cedas lokon al senornamaj pesimismo aù morno, ekzemple kiam iom poste (pgx 125) la sama vocxo skribas pri la atakoj kontraù li fare de t.n. kritikistoj kaj literaturistoj: "La artikoloj ne cxesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli sxangxigxis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en cxiu linio de la artikoloj, malgraù ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aùtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke gxuste tio furiozigas ilin."

Parenteze. Ni tamen ne forgesu, ke, gxenerale, nek protagonisto (kiam ni legas ties vortojn "mi"-persone) nek tria-persona rakontanto identas la verkiston (t.e. la personon, la homon, la menshavan korpon, kiu verkis ajnan fikcian tekston). Por la verkado de "La majstro..." Bulgakov transformis sin en rakontanton, kaj nur tiun rakontanton ni ekkonas laùlonge de la 32 cxapitroj (plus epilogo). Pri Bulgakov mem, pri liaj efektivaj opinioj, ni povas nur konjekti. Al interesigxantoj mi rekomendas la hispanlingvan studon de Enrique Anderson Imbert "Rakontaj teorio kaj tekniko" ("Teoría y técnica del cuento", eld. Ariel, Barcelona 1992). Al nekomprenantoj de la hispana kaj al pigruloj, la 16an poemon de Katulo (en traduko de Gerrit Berveling). Ni daùrigu.

Kaj ni daùrigu per lasta rigardo en la moskvan literaturan bazaron, kiun Bulgakov karikature paletris. Ni almenaù konstatu, ke tiaj fenomenoj jen kaj jen daùre okazas ankaù en la duone ermita, duone opereta mondo de la originala esperanto-literaturo, kaj ke do ni verdire ne postrestas. Nu, el cxiuj membroj de "MASSOLIT" (rusa kurtigo de "Amasa literaturo", fikcia asocio kelktrajte simila al la "Rusa Asocio de Proletaj Verkistoj"), la sola sagxa homo paradokse sxajnas esti, en la fino, Ivano Nikolaicx Ponirjov, alinome "Senhejmulo", kiu diras, ke li ne plu versos, cxar "la versajxoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versajxoj, nun mi tion komprenas" (p.292). Kaj li konfirmas (pgx 323): "Ja mian vorton mi tenos, neniam mi versacxos", per kio li iagrade evitas la sorton de Panajev kaj Skabicxevskij (28.10), reale ekzistintaj rusaj verkistoj, kies nomojn nuntempe konas nur fakuloj (krom Kerubjev kaj Behemoto).

Per tio mi ne elcxerpas la demandon pri artista senmorteco en la verko de Bulgakov. Suficxas kompari la sortojn de la majstro mem kaj de Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz (se ne paroli pri Poncio Pilato), kion mi nun ne faros. Evidente gxi estas komuna temo en la tutmonda literaturo, kaj Bulgakov mem multloke ligas la intrigon de "La majstro..." ekzemple al "Faùsto". Lia atuto konsistas en tio, ke fine de la tridekaj jaroj de tiu cxi jarcento li donis al cxi pratemo formon unikan, neforgeseblan, mitan. Jen kial mi perfekte komprenas la deziron de kolego Kris Long komuniki jam en 1987 la "formon" kreitan de Bulgakov. Se plu citi libere el Anderson Imbert, ekzistas nek formo sen enhavo nek enhavo sen formo, cxar finfine cxiu rakonto, cxiu romano, cxiu intrigo, cxiu enhavo, cxio beletra estas kaj povas esti nur formoj, artaj formoj, kompletaj en si mem kiel monado. Kiam Kris Long "elrusigis per versa resumo" (tiel! en liaj propraj subtitolaj vortoj!) la romanon de Bulgakov, li fakte elverkis tute novan formon, "La Majstro kaj Margareta" ("La Kromkancerkliniko" n-ro 5, eld. "LKK", 1987), nur pale similan al tiu, kiun mi nun pritraktas. Oni bonvolu legi la komencon de la bulgakova 2a cxapitro (pgx 15):

En blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo, frumatene je l' dek kvara tago de la printempa monato Nisan", Poncio Pilato, la prokuratoro de Judeo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.

Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun cxio aùguris malbonan tagon, cxar gxi persekutis lin ekde la matenigxo [...]."

Kaj nun, por komparo, la respondan parton en la "verse resuma elrusigo" de Kris Long (pgx 3):
Mantelo blanka subsxtofita sange...
Matene, la dekkvaran de nisan',
Ersxalaim. Pilaton, prokuroron,
agacas grasa rozole-odor' [...].

Anstataù 376 pagxoj, Long-sisteme nur 35! Ecx ne dekono! Kvazaù klisteri la tutan "Poemo de Utnoa" en unu solan hajkon! Alivorte, se mi gxuste interpretis lian pretendon, Long mistrafis sian celon, cxar li plene distordis la originan "formon". Sed, kiel mi jam diris, mi perfekte komprenas la deziron komuniki la romanon de Bulgakov al publiko ne povanta (tiam) legi taùgan, valoran esperantigon.

Sammotive mi ne tro surprizigxas pro tio, ke Manuel de Seabra, tradukinta gxin en la katalunan, asertas en intervjuo, ke li jxus verkis en esperanto romanon pri Jesuo, provizore sentitolan, kvankam mi ne scias, cxu ambaù faktoj havas ian rilaton.

Cxar ni ja trovigxas antaù romano fascina, pri kiu oni povus verkadi erudiciozajn volumojn, sed kiun prefere oni legu por sia plezuro. Aùdinte, ke la unua eldono jam preskaù elcxerpigxis, mi esperas, ke baldaù sekvos reeldono aù almenaù sensxangxa represo, kaj ke la kolegoj en "Sezonoj" plu regalos nin per verkoj de Dostojevskij, aù Tolstoj, aù Gogol, aù Bulgakov...

[an error occurred while processing the directive]