Ĉapitro I

Metodologiaj fundamentoj de la teorio de marĝena utileco kaj de marksismo

1. Objektivismo kaj subjektivismo en politika ekonomio. 2. Historia kaj nehistoria vidpunktoj. 3. Vidpunkto de produktado kaj vidpunkto de konsumado. 4. Resumo

Ĉiu almenaŭ iom harmonia teorio prezentas certan unuecon, kies ĉiuj partoj estas interligitaj per firma logika ĉeno. Tial konsekvenca kritiko neeviteble trafas la fundamenton de la teorio, ties metodon, ĉar la metodo de la teorio estas tio, kio ligas kune apartajn tezojn de la tuta teoria sistemo. Do, ni komencas per kritiko de la metodologiaj premisoj de la teorio de marĝena utileco, subkomprenante tute ne ĝian deduktan naturon, sed ĝiajn trajtojn kadre de la abstrakta dedukta metodo. Por ni ajna teorio de ekonomio, kiom ĝi estas teorio, estas abstrakta — ĉi tie marksismo tute samopinias kun la aŭstra skolo39. Sed tiu ĉi simileco estas pure formala; se ĝi ne ekzistus, eĉ ne eblus kontraŭstarigi la instruon de la aŭstroj al la instruo de Markso, kiel teorion. Nin interesas ĉi tie tiu konkreta manifestiĝo de la abstrakta metodo, kiu estas karakteriza por la aŭstra skolo kaj kiu tiel akre kontraŭstarigas ĝin al marksismo. La afero estas en tio, ke politika ekonomio estas socia scienco, kaj en ĝia fundamento — ĉu ekonomikistoj konscias tion aŭ ne, ĉi-kaze por ni ne gravas — kuŝas tia aŭ alia ideo pri la socio kaj pri la leĝoj de ĝia disvolviĝo ĝenerale. Alivorte, iu ajn ekonomia teorio baziĝas sur iuj premisoj de sociologia karaktero, ĝuste el kies vidpunkto estas traktata la ekonomia flanko de la socia vivo. Tiuj premisoj povas esti klaraj aŭ malklaraj, ellaborita sistemo aŭ «svagaj opinioj», sed ili devas tamen ekzisti. Marksisma politika ekonomio havas tian fundamenton en la sociologia teorio de historia materiismo. Koncerne la aŭstran skolon — ĝi ne havas kompletan kaj pli-malpli precizan sociologian bazon; ties embriojn ni devas rekonstrui el la ekonomia teorio de la aŭstroj. Ĉe tio estas rimarkenda, ke ĉi tie ofte ĝeneralaj tezoj pri la naturo de la «nacia ekonomio» kontraŭas la tezojn, vere kuŝantajn en la fundamento de la ekonomia teorio de la aŭstroj40. Sekve, ni turnas nian atenton ĉefe al la lastaj tezoj. Marksismon karakterizas jenaj sociologiaj fundamentoj de ekonomia scienco: agnosko de supereco de la socio super la individuo, agnosko de historie pasema naturo de ĉia ekonomia strukturo, kaj fine, agnosko de domina rolo de la produktado. Male, la aŭstrojn karakterizas metodologia individuismo, nehistoria vidpunkto, metado de analizo de konsumado sur aparte gravan lokon. En la «Enkonduko» ni penis doni soci-genetikan klarigon de tiu ĉi fundamenta disopinio inter la aŭstroj kaj marksismo: ĉi tiu disopinio, aŭ pli ĝuste, ĉi tiu kontraŭeco estis karakterizita de ni kiel kontraŭeco soci-psiĥologia. Ĉi tie ni provos analizi ĝin de la logika flanko.

1. Objektivismo kaj subjektivismo en politika ekonomio

En sia fama artikolo pri la tria volumo de «La kapitalo» de Markso Werner Sombart, kontraŭstarigante du metodojn en politika ekonomio, la subjektivan kaj la objektivan, karakterizis la sistemon de Markso kiel manifestiĝon de la «ekstrema objektivismo»; male, la aŭstra skolo, laŭ Sombart, estas «la plej konsekvenca disvolvo» de la kontraŭa tendenco41. Ĉi tiu karakterizo, laŭ ni, estas absolute ĝusta. Efektive, al studo de sociaj fenomenoj ĝenerale kaj ekonomiaj fenomenoj speciale oni povas aliri laŭ du manieroj: unuflanke, oni povas supozi, ke scienco devas deiri de analizo de la socio kiel tuto, kiu determinas per si mem en ĉiu donita momento fenomenojn de individua ekonomia vivo, — tiukaze la tasko reduktiĝas al malkovrado de diversaj ligoj kaj leĝoj, ekzistantaj inter diversaj fenomenoj de socia karaktero, kiuj determinas la fenomenojn de individua karaktero; aliflanke, oni povas supozi, ke scienco devas deiri de analizo de leĝoj de individua vivo, ĉar socia fenomeno estas ia rezulto de fenomenoj de individua karaktero, — en tiu ĉi kazo, la tasko estas el fenomenoj kaj leĝoj de la individua ekonomia vivo dedukti la fenomenojn kaj leĝojn de la socia ekonomio.

Tiusence sendube Markso estas «ekstrema objektivisto» kaj en sociologio, kaj en politika ekonomio. Tial lia ĉefa ekonomia instruo — «la instruo pri valoro» — devas esti strikte distingita disde la instruo pri valoro de la klasikuloj, speciale de Smith. Ĉe Smith laborvaloro baziĝas sur individua takso de bonaĵo laŭ kvanto kaj kvalito de elspezita laboro, — tio estas subjektiva labora teorio; ĉe Markso, male, laborvaloro estas objektiva, do socia leĝo de prezoj, — lia teorio do estas objektiva laborteorio, kiu tute ne baziĝas sur iaj individuaj taksoj, sed esprimas nur ligon inter kresko de la produktivaj fortoj de la socio kaj varprezoj, kiel ili formiĝas en la merkato42. Sombart, uzante ekzemplon de la teorio pri valoro kaj prezo, tre bone komprenas diferencon inter tiuj du metodoj. «Markso, — li diras, — tute ne intencas esplori unuopajn motivojn de interŝanĝantoj aŭ deiri de kalkulo de produktokostoj. Ne, lia pensoiro estas jena: la prezoj estas formataj de la konkurenco, kiel — tio restas flanke. Sed la konkurenco siavice estas reguligata de la profitkvoto, la profitkvoto — de la kvoto de plusvaloro, tiu lasta de la valoro, kiu mem estas esprimo de la socie kondiĉita fakto, de la socia produktiva forto. Sisteme tio estas montrata en inversa ordo: valoro — plusvaloro — profito — konkurenco — prezoj ktp. Se ni deziras esprimi tion per unu vorto, tiam ni povas diri: Markso neniam parolas pri motivado, sed ĉiam nur pri limigado, ĉi-kaze pri limigado de la individua arbitro de ekonomiaj subjektoj»43. Male, en la subjektiva skolo «ĉie motivoj de individua ekonomia ago aperas en la centro de la sistemo»44.

Ĉi tiu distingo estas tute vera. Efektive, dum Markso «rigardas la socian moviĝon kiel naturhistorian procezon, kiun stiras leĝoj kiuj ne nur estas sendependaj de la volo, de la konscio kaj de la intenco de la homoj, sed pli ĝuste inverse determinas ilian volon, konscion kaj intencojn»45, por Böhm-Bawerk la deirpunkto de la analizo estas la individua konscio de ekonomia subjekto.

«Sociaj leĝoj, — skribas li, — kies studo konsistigas la taskon de politika ekonomio, estas rezulto de ludo de akordiĝantaj inter si motivoj... Kaj se estas tiel, ne estas dubo, ke klarigante sociajn leĝojn, necesas atingi la movajn motivojn, kiuj determinas la agojn de individuoj, aŭ preni tiujn motivojn kiel deirpunkton»46. Do, la kontraŭeco inter la objektivaj kaj subjektivaj metodoj estas kontraŭeco inter la socia kaj la individuisma metodo47. Tamen la supra difino de la du metodoj bezonas pli klaran karakterizon. Antaŭ ĉio, necesas pli detale difini, unue, tiun sendependecon de la volo, konscio kaj intenco de homo, pri kiu parolas Markso; due, tiun «ekonomian individuon», kiu estas la deirpunkto de la aŭstra skolo. «Certaj sociaj rilatoj, — skribis Markso en «La mizero de la filozofio», — estas same produktoj de la homoj kiel tukoj, teksaĵoj ktp.»48. Sed el tio tute ne sekvas, ke la socia rezulto, tiu «produkto», pri kiu parolas Markso, eniras, kiel celo aŭ kiel mova motivo, en la konscion de individuoj. La moderna anarkie konstruita socio — kaj la teorio de politika ekonomio esploras ĝuste tiun ĉi socion — kun siaj spontaneaj merkataj fortoj (konkurenco, falado kaj kresko de prezoj, borso ktp.) donas sennombrajn ilustraĵojn de tiu penso, ke la «socia produkto» regas super siaj propraj kreintoj, ke la rezulto de la motivoj de individuaj (sed ne izolitaj) ekonomiaj subjektoj ne nur ne konformas al tiuj ĉi motivoj, sed eĉ povas esti en akra kontraŭdiro kun ili49. Tiu fenomeno tre bone montriĝas en ekzemplo de formiĝo de prezoj. Multaj aĉetantoj kaj vendantoj eniras la kampon de merkataj rilatoj kun certa (proksimuma) takso de siaj kaj aliulaj varoj; rezulte de ilia lukto estiĝas certa merkata prezo, kiu tute ne koincidas kun la individuaj taksoj de grandega plimulto de la kontraktantoj. Eĉ pli, ĉi tiu estiĝinta prezo montriĝas rekte katastrofa por kelkaj «ekonomiaj subjektoj», kiuj sub premo de malaltaj prezoj estas devigitaj forlasi sian entreprenistan agadon — ili «bankrotas». Eĉ pli akre la sama fenomeno manifestiĝas en la merkato de valorpaperoj, ĝuste sur kio baziĝas la tuta «ekscito» de la borsludo. En ĉiuj ĉi kazoj, kiuj estas tipaj por la moderna soci-ekonomia organizo, eblas paroli pri «sendependeco» de sociaj fenomenoj disde la volo, konscio kaj intenco de la homo; sed tiu ĉi sendependeco tute ne estas absoluta sendependeco de du fenomenoj, havantaj nenion komunan inter si; estas ridinde supozi, ke la homa historio estas kreata ne tra volo de la homoj, sed preter la homoj (tia «materiisma kompreno de historio» estas burĝa karikaturo al marksismo); male, ambaŭ vicoj de fenomenoj — la individuaj agoj kaj la sociaj fenomenoj — estas genetike plej proksime ligitaj inter si. Tiu «sendependeco» estas komprenenda ekskluzive en tiu senco, ke objektiviĝantaj rezultoj de individuaj agoj regas super ĉiu el siaj partoj aparte, la «produkto» regas super sia «kreinto», kaj en ĉiu donita momento la individua volo estas determinata de la jam kreiĝinta rezulto de volaj rilatoj de apartaj «ekonomiaj subjektoj»; entreprenisto, venkita en konkurenca lukto, aŭ bankrotinta monkapitalisto estas devigitaj forlasi la batalkampon, kvankam ili antaŭe agis kiel aktivaj grandoj, «kreantoj» de la socia procezo, kiu finfine turniĝis kontraŭ ilin mem50. Ĉi tiu fenomeno estas esprimo de malracieco, «spontaneeco» de la ekonomia procezo kadre de la vara ekonomio, kiu tiel klare manifestiĝas en la psiĥologio de vara fetiĉismo, unue malkovrita de Markso kaj brile analizita de li. Nome, en la vara ekonomio ekzistas procezo de «materiigo» de rilatoj inter homoj, ĉe kiu tiuj «materiaj esprimoj» komencas, pro la spontanea naturo de disvolviĝo, vivi propran «sendependan» vivon, sub specifaj leĝoj karakterizaj nur por ĉi tiu vivo.

Tiamaniere ni havas diversajn vicojn de fenomenoj de individua karaktero kaj kreiĝantajn el ili vicojn de fenomenoj de socia karaktero; estas sendube, ke ekzistas iuj regulecoj kiel inter tiuj ĉi du kategorioj (de individua kaj socia naturo), tiel ankaŭ inter malsamaj vicoj de la sama kategorio, speciale, inter malsamaj vicoj de sociaj fenomenoj, kiuj dependas unu de la alia. Trovi logikan ligon inter diversaj fenomenoj de la socia speco ĝuste estas la metodo de Markso. Alivorte, Markso esploras leĝojn de rezultoj de individuaj voloj, sen ekzameni ilin mem; li esploras regulecon de sociaj fenomenoj, senrilate al ilia ligo kun fenomenoj el la kampo de individua konscio51.

Ni nun turnu nin al la «ekonomiaj individuoj» de Böhm-Bawerk.

En sia artikolo pri la libro de K. Menger (Untersuchungen etc.) Böhm-Bawerk plene konsentas kiel kun la kontraŭuloj de la aŭstra skolo, tiel ankaŭ kun Menger mem, ke «ekonomiaj individuoj», reprezentantoj de la nova tendenco, estas atomoj de la socio. La tasko de la nova skolo estas «deŝovo de la historia kaj la organika metodoj kiel la dominantaj metodoj de teoria esplorado en la sociaj sciencoj, ... restarigo de la ĝusta, atomisma (la kursivo estas nia. N. B.) fluo»52.

Ĉi tie la komenca punkto de la analizo ne estas individuo de donita socio, kiu havas socian ligon kun siaj «kunhomoj», sed izolita «atomo», mastrumanta Robinsono. La ekzemploj, kiujn Böhm-Bawerk donas por pruvi siajn tezojn, tute konformas al ĉi tiu vidpunkto.

«Ĉe abunda fonto de trinkebla akvo sidas homo» — tiel komencas nia aŭtoro sian analizon de valoro53. Poste antaŭ ni pasas: vojaĝanto en dezerto54, kamparano izolita de la tuta mondo55, setlinto kies kabano staras sola en virga arbaro56 ktp. La samajn ekzemplojn ni vidas ĉe K. Menger: «loĝanto de virga arbaro»57, «loĝanto de oazo»58, «miopa individuo sur izolita insulo» (!)59, «izolita terkultivisto»60, «ŝippereulo»61, ktp., ktp.

Ni vidas ĉi tie la saman vidpunkton, kiun iam klare formulis la «plej dolĉa» ekonomikisto, Bastiat. En siaj «Ekonomiaj harmonioj» li skribis: «Ekonomiaj leĝoj funkcias same, ĉu temas pri aro de multaj homoj, pri du individuoj, aŭ eĉ pri solulo, kondamnita de cirkonstancoj vivi en izolo. La individuo, se li povus vivi izolita dum ioma tempo, estus samtempe kapitalisto, entreprenisto, laboristo, produktanto kaj konsumanto. La tuta ekonomia evoluo okazus en li. Observante ĉiun ĝian komponantan elementon — bezonon, penon, kontenton, senpagan utilecon kaj utilecon, kiu kostas laboron, li povus formi ideon pri la meĥanismo kiel tuto, eĉ se la lasta reduktiĝus al sia plej simpla esprimiĝo»62.

Kaj pli frue: «Mi asertas, ke politika ekonomio atingus sian celon kaj plenumus sian mision, se ĝi definitive demonstrus jenon: kio estas vera pri (unu) persono, ankaŭ estas vera pri la socio»63.

Litere la samon diras ankaŭ Jevons: «La ĝenerala formo de la leĝoj de politika ekonomio estas la sama por individuoj kaj por nacioj»64.

Tamen, kiom ajn malnova kaj respektinda estu tiu ĉi vidpunkto, ĝi estas absolute malĝusta. Socio ne estas (kiel — konscie aŭ senkonscie — estas supozate ĉi tie) aritmetika sumo de izolitaj individuoj; male, ekonomia agado de individuo antaŭsupozas, kiel sian kondiĉon, certan socian medion, en kiu esprimiĝas socia ligo de unuopaj mastrumaĵoj. Motivoj de izolita homo tute diferencas de tiuj de homo kiel «socia besto», ĉar dum por la unua la ekstera medio estas nur la naturo, la mondo de aĵoj en sia primitiva netuŝiteco, por la dua la ekstera medio estas ne nur «materio», sed ankaŭ speciala socia medio. Transiri de izolita homo al socio eblas nur trapasinte ĉi tiun socian medion. Ja se ni havus nur sumon de unuopaj mastrumaĵoj, sed havus neniajn kontaktopunktojn inter ili, ne havus specialan medion, kiun Rodbertus trafe nomis «ekonomia komunikado», tiam ni ankaŭ ne havus socion. Teorie kompreneble eblas kovri ankaŭ simplan sumon de disaj kaj senrilataj mastrumaĵoj per unueca nocio, kunpremi ilin en unu «aron». Sed ĉi tiu aro estos io tute alia ol tiu aro, kiun prezentas socio, kiel sistemo de mastrumaĵoj proksime ligitaj inter si kaj troviĝantaj en konstanta interagado. Dum en la unua kazo la ligo estas kreata de ni mem, en la dua kazo ĝi estas donita al ni en realeco65. Tiel, nur kiel membron de socia ekonomia sistemo, kaj ne kiel izolitan «atomon», eblas trakti apartan «ekonomian subjekton». Tiu lasta agas, adaptiĝante al la donita stato de sociaj fenomenoj; ili «limigas» (Sombart) liajn unuopajn motivojn66. Tio estu dirita ne nur pri la «ekonomia strukturo de la socio», do ne nur pri la produktadaj rilatoj, sed ankaŭ pri la soci-ekonomiaj fenomenoj, aperantaj surbaze de tiu ĉi strukturo. Ekzemple, individuaj taksoj ĉiam adaptiĝas al la jam estiĝintaj prezoj, strebo investi kapitalon en bankon dependas de alteco de interezo en la donita momento, kapitalinvesto en iun branĉon de produktado estas determinata de kreiĝinta ĉi tie profitkvoto, takso de terpeco dependas de grandeco de enspezo de ĝi kaj de alteco de interezo, ktp., ktp. Vere, individuaj motivoj havas «inversan influon»; sed por ni gravas konstati, ke ili mem jam anticipe havas socian enhavon, kaj sekve el motivoj de izolita subjekto eblas dedukti neniajn «sociajn leĝojn»67. Se ni prenos ne izolitan individuon kiel deirpunkton por esplorado, sed supozos donita la socian momenton en liaj motivoj, tiam ni havos eraran rondon: dezirante dedukti la «socian», do la «objektivan», de la «individua», tio estas la «subjektiva», ni deduktos ĝin el la socia mem, do havos cirklorezonon.

Kiel ni vidis supre, la aŭstra skolo (Böhm-Bawerk) deiras de motivoj de izolita subjekto. Kvankam en verkoj de ĝiaj reprezentantoj ni povas trovi ankaŭ sufiĉe ĝustajn juĝojn pri la naturo de la socia tuto, tamen fakte ĝi de la komenco mem faras analizon de motivoj de ekonomiaj subjektoj, abstraktante ĉiujn ligojn de socia karaktero; ĝuste tia vidpunkto estas tipa por la novaj teoriistoj de la burĝaro, kaj ĝuste sur tiu ĉi vidpunkto la aŭstra skolo konsekvence staras en ĉiuj siaj teoriaj konstruoj. Tial nun estas klare, ke ĝi neeviteble devos kontrabandi la «socian» al la individuaj motivoj de siaj «sociaj atomoj», se nur ĝi volas aperigi iun socian fenomenon. Sed tiam ĝi nepre devos fari grandegan eraran rondon.

Kaj, vere, ĉi tiu neevitebla logika eraro troviĝas jam ĉe analizo de la teorio de subjektiva valoro de la aŭstra skolo, tiu angulŝtono de la tuta teoria sistemo, pri kiu tiel fieras ĝiaj reprezentantoj. Sed nur sola tiu eraro detruas la sencon de la konstruita per eksterordinaraj artifikoj scienca kaj ekonomia ideologio de la moderna burĝo, «ĉar, certe, — kiel ĝuste rimarkas Böhm-Bawerk mem, — tio estas morta metodologia peko, se iu en scienca esploro ignoras ĝuste tion, kion oni devas klarigi»68.

Do ni venis al konkludo, ke la «subjektivismo» de la aŭstra skolo, la intenca izolado de la «ekonomia subjekto», abstraktado de sociaj ligoj69 neeviteble kondukas al logika fiasko de la tuta sistemo; tiu lasta evidentiĝas same malmulte kontentiga kiel la malnova teorio de kostoj, kiu senhelpe cirkulis en magia rondo.

Tamen aperas demando, ĉu tiam entute eblas teoria scio pri ekonomia vivo, trovo de ĝiaj leĝoj krom reguloj de unuopaj motivoj. Ĉu eblas, alivorte, tiu «objektivismo», kiu kuŝas en la fundamento de la teorio de Markso.

Ĉi tiun demandon eĉ Böhm-Bawerk respondas jese. «Ne estas eblaj, — diras li, — leĝokonformaj agoj sen leĝaj motivoj, sed tute eblas ekkoni leĝokonformajn agojn sen scii la respektivan motivon»70. Sed laŭ la opinio de Böhm, ĉi tiu «objektivisma fonto de scio kapablas, en la plej bona kazo, liveri nur tre magran kaj cetere per si mem tute nesufiĉan parton de ĝenerala scio», ĉar en la ekonomia medio «ni havas aferon ĉefe kun konscie kalkulitaj homaj agoj»71.

Tamen ni vidas supre, ke mizera rikolto devas esti akirita ĝuste sur la kampo de tiu magra abstraktaĵo de individu-psiĥologia naturo, kiu estas propagandata de la aŭstra skolo72. Kaj ne temas nur pri abstraktado ĉi tie. Ni jam havis okazon mencii, ke abstraktado estas necesa elemento de kogna agado. La eraro de la aŭstroj estas en tio, ke ili abstraktas ĉe esplorado de sociaj fenomenoj tiujn fenomenojn mem. Tre bone formulas tiun ĉi punkton R. Stolzmann. «Per izolado kaj abstraktado, — diras li, — vi povas krei ekonomiajn tipojn, tiom simplajn, kiom tio eblas, sed tiuj tipoj devas esti sociaj, ili devas havi socian ekonomion kiel celon»73. Ĉar oni ne povas transiri de la pure individua al la socia; eĉ se fakte okazus historia procezo de tia transiro, t. e. se homoj iam transirus de izolita stato al «socia estado», do eĉ tiam eblus nur priskribi ĉi tiun procezon historie kaj konkrete, solvi tiamaniere problemon de pure idiografia (kinematografia) speco; sed eĉ tiam ne eblus konstrui teorion de nomografia tipo. Efektive, ni imagu, ke individuaj kaj izolitaj produktantoj renkontiĝas inter si, ligiĝas iom post iom per interŝanĝo kaj, fine, fariĝas moderna disvolvita interŝanĝa socio. Ni prenu nun subjektivajn taksojn de la homo de nia tempo. Ili deiras (sube ni pruvos tion pli detale) de anticipe kreiĝintaj prezoj; tiuj prezoj siavice kreiĝas el motivoj de ekonomiaj subjektoj, en iu pli aŭ malpli malproksima tempo; sed ili siatempe dependis de la prezoj, kiuj kreiĝis eĉ pli frue; tiuj lastaj aperis, ree, kiel rezulto de subjektivaj taksoj, bazitaj sur eĉ pli frua prezo, ktp., ktp. Finfine ni tiel atingos taksojn de izolitaj produktantoj, taksojn, kiuj fakte jam ne enhavas elementon de prezo, ĉar malantaŭ ili jam ekzistas nenia socia ligo, neniu socio. Sed analizo de ĉi tiuj subjektivaj taksoj, komencante de taksoj de la moderna homo kaj finiĝante per hipoteza Robinsono, estos nenio alia ol historia priskribo de procezo de transformiĝo de motivoj de la izolita homo en motivojn de la moderna homo, kaj ĉi tiu procezo estos prezentita en inversa ordo. Nenion, krom tiu priskribo, povas doni tia analizo, kaj neniun ĝeneralan teorion de prezo aŭ teorion de ŝanĝvaloro eblas konstrui sur tiu bazo. Kaj provoj de tia konstruado neeviteble devas konduki al eraraj rondoj en teoria sistemo, ĉar, kiom ni volas resti en la kadro de ĝenerala teorio, tiom ni devas agnoski la socian elementon kiel donitan grandon, anstataŭ klarigi tiun elementon; aliflanke, eliri ekster la limojn de tiu grando — tio, kiel ni vidis, signifas transformi teorion en historion, do transiri en tute alian ebenon de scienca esplorado.

Al ni restas nur unu esplora metodo, nome kunigo de la abstrakt-dedukta metodo kun la objektiva metodo, la kunigo, kiu estas unu el la plej karakterizaj trajtoj de marksisma politika ekonomio. Nur tiamaniere eblas konstrui teorion, kiu ne prezentus eternan kontraŭdiron en si mem, sed estus vera instrumento de scienca ekkono de la kapitalisma realo.

2. Historia kaj nehistoria vidpunktoj

En «Teorioj pri plusvaloro», Markso skribis pri la fiziokratoj: «Tio estis ilia granda merito, ke ili traktis tiujn formojn (formojn de la burĝa produktadmaniero N. B.) kiel fiziologiajn formojn de la socio, kiel formojn sekvantajn el la natura bezono de la produktado mem kaj ne dependaj de volo, politiko, ktp. Tio estas materiaj leĝoj; la eraro estas nur tio, ke la materia leĝo de certa historia formacio estas rigardata kiel abstrakta leĝo, egale reganta super ĉiuj formoj de socio»74.

Ĉi tie estas tre bone farita la distingo inter la simple socia kaj la soci-historia vidpunkto. Eblas trakti la «socian ekonomion kiel tuton», sed ne kompreni plenan signifon de specife historiaj sociaj formoj. Vere, en la moderna tempo, al la nehistoria vidpunkto kutime respondas ankaŭ manko de kompreno pri signifo de sociaj ligoj, sed tamen necesas distingi inter tiuj du metodologiaj demandoj, ĉar ebleco de «objektivismo» tute ne estas nepra garantio de historia formulado de la demando. Tion ni vidas en la ekzemplo de la fiziokratoj. En moderna literaturo ni trovas la samon ĉe Tugan-Baranovskij, kies «socia teorio de distribuo» taŭgas (kaj tial nenion klarigas) por iu ajn socio distavoligita laŭ klasoj75.

Markso plej akre emfazadis historian karakteron de la ekonomia teorio kaj relativecon de ties leĝoj. «Liaopinie ĉiu historia periodo posedas... siajn proprajn leĝojn... Ekde kiam la vivo transvivis donitan evoluperiodon, transiras el donita stadio en alian, ĝi komencas ankaŭ esti gvidata de aliaj leĝoj»76. El tio, certe, tute ne sekvas, ke Markso neadis ĉiujn kaj ĉiajn ĝeneralajn leĝojn, kiuj determinus iradon de la socia vivo en diversaj stadioj de disvolviĝo. La teorio de historia materiismo, ekzemple, malkovras leĝojn, taŭgajn por socia disvolviĝo ĝenerale. Sed tio tute ne ekskludas specifajn historiajn leĝojn de politika ekonomio, kiuj, kontraŭe al sociologiaj leĝoj, esprimas la esencon de unu el la sociaj strukturoj, de la kapitalisma socia strukturo77.

Ĉi tie konvenas anticipi unu eblan obĵeton. Nome, oni povas diri al ni, ke la agnosko de historieco neeviteble sekvigas la idiografian, pure priskriban tipon de teorio, t. e. tiun vidpunkton, kiun defendas la tiel nomata «historia skolo». Tamen tia obĵeto baziĝus sur konfuzo de tre malsamaj aferoj. Ni prenu ĝeneralan tezon de idiografia scienco par exellence [precipe (fr.)] statistiko. Statistiko de loĝantaro induktas, ekzemple, tian «empirian leĝon»; por 100 knabinoj naskiĝas 105–108 knaboj. Tiu «leĝo» havas pure priskriban naturon, ĝi rekte esprimas nenian ĝeneralan, kaŭzan, rilaton. Male, teoria leĝo en politika ekonomio kongruas, kiel ni vidis, al la formulo de kaŭzeco: se estas A, B, C, tiam venas D; alivorte, ĉeesto de iuj kondiĉoj, «kaŭzoj», kondukas al apero de certa sekvo. Estas klare, ke tiuj «kondiĉoj» same povas esti historiaj, t. e., ke ili efektive okazas nur en certa tempo. El pure logika vidpunkto, estas tute egale, kie kaj kiam tiuj kondiĉoj renkontiĝas en la realo, kaj eĉ ĉu ili entute okazas, — ĉi-sence antaŭ ni estas «eternaj leĝoj»; el alia vidpunkto, de ilia vera manifestiĝo, ili estas «historiaj leĝoj», ĉar ili estas ligitaj al «kondiĉoj», kiuj okazas nur en historie difinita stadio de evoluo78. Sed post kiam ĉi tiuj kondiĉoj estas donitaj, per tio ankaŭ iliaj konsekvencoj estas donitaj. Ĝuste pro tiu karaktero de teoriaj ekonomiaj leĝoj eblas ilia «apliko» al landoj kaj epokoj, kie la socia disvolviĝo atingis respektivan altecon (tial, ekzemple, la rusaj marksistoj povis sukcese antaŭdiri «la sorton de kapitalismo en Rusio»), kvankam la analizo de Markso deiris de konkreta empiria materialo pri Britio79.

Tiel, la «historia» karaktero de leĝoj de politika ekonomio tute ne transformas la lastan en sciencon de la idiografia tipo. Aliflanke, nur la historia vidpunkto povas esti kogne valora en ĉi tiu kampo.

Politika ekonomio, kiel scienco, povas havi kiel objekton ekskluzive varan (resp. var-kapitalisman) socion. Efektive, se ni havus antaŭ ni ian organizitan ekonomion, ĉu la oikos-ekonomion de Rodbertus, ĉu la primitivan komunumon, feŭdan bienon aŭ organizitan socian ekonomion de socialisma «ŝtato» — ni ne trovus tie eĉ unu problemon, kies solvo konsistigas taskon de teoria ekonomiko; tiuj problemoj rilatas al la var-ekonomio, precipe al ties kapitalisma formo: tiaj estas la problemoj de valoro, prezo, kapitalo, profito, krizoj, ktp. Tio certe ne estas hazarda: ĝuste nun, kun la sistemo de pli-malpli «libera konkurenco», plej klare esprimiĝas spontaneeco de la ekonomia procezo, kie individua volo kaj celo retiriĝas en la fonon antaŭ objektive disvolviĝanta ĉeno de sociaj fenomenoj; nur por varproduktado kaj ties plej alta formo, kapitalisma produktado, estas karakteriza la fenomeno, kiun Markso nomis «varfetiĉismo» kaj kies brilan analizon li donis en «La kapitalo». Ĝuste ĉi tie la personaj rilatoj de homoj en la procezo de produktado esprimiĝas en senpersonaj rilatoj inter aĵoj, kaj la lastaj prenas formon de «socia hieroglifo» de valoro (Markso). El tio aperas tiu «mistereco», karakteriza por la kapitalisma produktado, kaj tiu originaleco de la problemoj, kiuj unue aperas ĉi tie por teoria esplorado. «Ne pro la „caractère typique de la liberté économique“ [„tipa karaktero de ekonomia libereco“ (fr.)], sed pro la teoria kaj kogna specifeco de la sistemo de konkurenco, kiu venigas kun si kaj la plej grandan nombron da teoriaj problemoj kaj la plej grandan malfacilecon de ilia solvado»80, analizo de la kapitalisma realo prezentas specialan intereson kaj donas specialan logikan aspekton al la ekonomia scienco, kiu esploras leĝojn de la spontanea vivo de la moderna socio, induktas leĝojn, sendependajn de la konscio de homoj, «reguligajn naturleĝojn, kiel ekz-e la leĝo pri gravito trudiĝas al tiu sur kies kapon la domo disfalas»81. Kaj tiu ĉi spontaneeco, kiu cetere sekvas el tre kompleksaj rilatoj, mem estas historia fenomeno, karakteriza nur al la varproduktado82. Nur en neorganizita socia ekonomio kreiĝas specifaj fenomenoj, kiam reciproka adaptiĝo de malsamaj apartaj partoj de la «produktada organismo» iras preter la konscie direktita al tiu adaptiĝo volo de la homoj. Ĉe plana administrado de la socia ekonomio la distribuado kaj redistribuado de la produktivaj fortoj de la socio estas konscia procezo bazita sur statistikaj kalkuloj; ĉe la moderna anarkio de produktado ĉi tiu procezo efektiviĝas per tuta transdona meĥanismo de la prezoj, per ilia falado aŭ altiĝado, per premado de tiuj prezoj al profito, per tuta vico da krizoj, ktp.; unuvorte, ne konscia kalkulado de kolektivo, sed blinda forto de socia elemento, manifestita en tuta vico da soci-ekonomiaj fenomenoj — unuavice en la merkata prezo — jen karakterizaĵo de la moderna socio kaj jen kio konsistigas la temon de la ekonomia scienco. En socialisma sociordo politika ekonomio perdos sian sencon: restos nur sola «ekonomia geografio» — scienco de idiografia tipo kaj normiga scienco de «ekonomia politiko», ĉar rilatoj inter homoj estos simplaj kaj klaraj, estos forigita ĉia ilia materia, fetiĉa formuliĝo, kaj la lokon de leĝoj de spontanea vivo okupos reguleco de konsciaj agoj de kolektivo. Jam el tio estas klare, ke dum esplorado de kapitalismo necesas konsideri ĝiajn ĉefajn trajtojn, distingantajn la kapitalisman «produktadan organismon» de ĉiu alia: ĉar esploro de kapitalismo estas esploro de tio, kio distingas kapitalismon de ĉiu alia socia strukturo; se ni abstraktos tiujn ĉi trajtojn, tipajn por kapitalismo, tiam ni traktos nur ĝeneralajn kategoriojn, taŭgajn por ĉiaj sociaj produktadaj rilatoj kaj tial ne klarigantajn la historie difinitan tute siaspecan evoluprocezon de la «moderna kapitalismo». Kiel diras Markso, ĝuste en forgeso de tiu tezo kuŝas «la tuta saĝo» de la moderna burĝa ekonomiko, kiu strebas pruvi firmecon de la nunaj rilatoj83. Ĉe tio oni konsideru, ke analizo de kapitalismo kiel disvolvita varproduktado, karakterizata ne de interŝanĝado ĝenerale, sed de kapitalisma interŝanĝado, kie sur la merkato aperas laborforto kiel varo, kaj kie produktadaj rilatoj («la ekonomia strukturo de la socio») inkludas ne nur rilatojn inter varproduktantoj, sed ankaŭ rilaton inter la klaso de kapitalistoj kaj la klaso de dungitaj laboristoj, — ke tiu analizo de kapitalismo postulas, krom esploro de ĝeneralaj kondiĉoj de la var-ekonomio (ĉeesto de nur unu el tiuj ĉi elementoj respondus al teorio de la simpla varproduktado), ankaŭ esploron de la specifa strukturo de kapitalismo. Nur tia formulado de la demando povas krei vere sciencan ekonomian teorion. Se okupiĝi ne pri apologio kaj eternigo de la kapitalismaj rilatoj, sed pri ties teoria esplorado, tiam necesas emfazi ilin kiel tipajn trajtojn kaj analizi tiujn ĉi trajtojn. Ĝuste tiel agas Markso. Lia «La kapitalo» komenciĝas per vortoj:

«La riĉaĵo de la socioj, en kiuj regas kapitalisma produktadmaniero, ŝajnas kvazaŭ „monstra varkolektaĵo“, la unuopa varo kvazaŭ ĝia elementa formo. Nia esploraĵo komenciĝas pro tio per la analizo de la varo»84.

Tiel, ekde la unuaj linioj, la tuta esplorado estas metita sur historian vojon. Plua analizo de Markso montras, ke ĉiuj bazaj nocioj de ekonomia scienco havas historian naturon85.

«La laborprodukto, — skribas Markso pri valoro, — estas en ĉiuj sociaj statoj uzobjekto, sed nur historie difinita evoluepoko, kiu prezentas la laboron elspezitan en la produktado de uzobjekto kiel ties „konkretan“ econ, do kiel ĝian valoron, transformas la laborprodukton en varon»86.

La samon diras Markso pri kapitalo:

«La kapitalo estas ne aĵo, sed difinita socia, apartenanta al difinita historia formacio, rilato de produktado, kiu manifestiĝas en aĵo kaj donas al tiu aĵo specife socian karakteron. La kapitalo ne estas sumo de materiaj kaj produktitaj produktadrimedoj, kiuj per si mem same ne estas kapitalo, kiel oro aŭ arĝento per si mem ne estas mono»87.

Estas kurioze citi apude la difinon de la kapitalo, kiun donas Böhm-Bawerk:

«Kapitalo ĝenerale, — li diras, — ni nomas aron da produktoj, kiuj servas kiel rimedo por akiri bonaĵojn. El tiu ĉi ĝenerala nocio de la kapitalo sekvas pli mallarĝa nocio de socia kapitalo. Ni nomas socia kapitalo aron da produktoj, kiuj servas kiel rimedo por soci-ekonomia akirado de bonaĵoj... aŭ... dirante mallonge, aron da interaj produktoj»88.

Tiamaniere, estas kompleta malo de la origina vidpunkto. Kie ĉe Markso la historieco de donita kategorio estas emfazita kiel ĉefa trajto, tie ĉe Böhm ĝi estas abstrakto de la historia elemento; kie Markso havas historie determinitajn rilatojn inter homoj, tie Böhm havas universalajn formojn de rilato de la homo al la aĵoj. Efektive, se ni ignoras la historie ŝanĝiĝemajn rilatojn inter homoj, tiam restos nur la rilato inter la homo kaj la naturo, anstataŭ histori-sociaj kategorioj — la kategorioj «naturaj» («natürliche Kategorien»). Tamen estas klare, ke la «naturaj» kategorioj eĉ iomete ne klarigas la kategoriojn histori-sociajn, ĉar, kiel tute ĝuste rimarkas Stolzmann: «La naturaj kategorioj donas nur teĥnikajn eblecojn por formado de ekonomiaj fenomenoj»89.

Fakte, la procezo de laboro, la procezo de «akirado de bonaĵoj» kaj de ilia distribuado ĉiam okazas en certaj historie malsamaj formoj, kiuj sole kaŭzas certajn soci-ekonomiajn fenomenojn. Ja ne eblas vidi, simile al «kolonelo Torrens», kaj ankaŭ al Böhm-Bawerk, «en la ŝtono de sovaĝulo la komencon de la kapitalo»90, kaj en la sovaĝulo mem — kapitaliston. Nur kiam surbaze de varproduktado91 la rimedoj de produktado fariĝas monopola posedaĵo de unu klaso kaj kiel tiaj kontraŭastaras la posedon de la laboristo je la sola varo kiun li disponas — laborforto — nur tiam aperas tiu siaspeca rilato, kiu nomiĝas kapitalo, kaj sekve nur tiam aperas ankaŭ la «profito de kapitalisto». La samo okazas kun la rento. La sola fakto de diferencoj en grunda fekundeco sur diversaj terpecoj aŭ la konata «leĝo pri malkreskanta grunda fekundeco» (eĉ se ĝi ekzistus en tiu formo, en kiu ĝin agnoskas la plej ekstremaj maltusanoj) — tute ne kaŭzus naskiĝon de la tera rento. Ĉi-lasta aperas nur tiam, kiam surbaze de varproduktado, la tero iĝas monopoligita de la klaso de terposedantoj. La diferenco en fekundeco de diversaj terpecoj kaj la supre menciita «leĝo» estas nur teĥnikaj kondiĉoj, «eblecoj» de la socia fenomeno — rento92. Tial estas vanaj la plendoj de Böhm-Bawerk pri iuj liaj kritikantoj, kie Böhm akuzas la lastajn, ke ili ne distingas la «esencon de la afero» disde la «formo de manifestiĝo» («Erscheinungsform»). La «esenco» de la kapitalo estas ne en tio, ke ĝi estas «aro de interaj produktoj» (tio estas la «esenco» de la rimedoj de produktado), sed en tio, ke ĝi estas siaspeca socia rilato, sekviganta post si tutan vicon da ekonomiaj fenomenoj, tute nekonataj de aliaj epokoj. Eblas diri, certe, ke la kapitalo estas «Erscheinungsform» por la produktadrimedoj en la moderna socio, sed oni ne povas diri, ke la moderna kapitalo estas formo de manifestiĝo de la kapitalo ĝenerale, identa kun la produktadrimedoj.

Historian karakteron havas ankaŭ la fenomeno de valoro. Eĉ se agnoski ĝusta la individuisman metodon de la aŭstra skolo kaj peni dedukti valoron el «subjektiva valoro», do el individuaj taksoj de unuopaj personoj, eĉ tiam oni devas atenti la fakton, ke en la psiĥo de la nuna «produktanto» kaj en la psiĥo de la produktanto de naturekonomio (kaj des pli en la psiĥo de «persono sidanta ĉe rivereto» aŭ malsatanta en dezerto) ekzistas tute malsama materialo. La moderna kapitalisto, ĉu li estas reprezentanto de la industria aŭ komerca kapitalo, tute ne interesiĝas pri la uzvaloro de la produkto: li «laboras» helpe de dungitaj «manoj» nur por profito, li nur interesiĝas pri la ŝanĝvaloro.

El tio estas klare, ke eĉ la fenomenon de valoro, fundamentan por politika ekonomio, ne eblas klarigi, «dedukti» el tiu tezo, komuna al ĉiuj jarcentoj kaj popoloj, ke aĵoj povas kontentigi ian homan bezonon. Kaj la lasta estas ĝuste la «metodo» de la aŭstra skolo93.

Do ni venas al konkludo, ke la aŭstra skolo, abstraktante specifaĵojn de kapitalismo, staras sur tute malĝusta metodologia vojo. Politika ekonomio, kiu volas klarigi sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, do rilatojn inter homoj, devas esti historia scienco. «Tial» — kiel tre trafe kaj gale diras Engelso: «kiu volas kunigi la ekonomion de Fajrolando kaj la ekonomion de la moderna Britio per la samaj leĝoj, evidente nenion aperigos al la mondo krom la plej banalaj ĝeneralaĵoj»94. Sub ĉi tiujn «ĝeneralaĵojn» eblas meti pli-malpli spritan fundamenton, sed eĉ la lasta cirkonstanco ne helpos klarigi la antaŭe ekskluditajn trajtojn de la kapitalisma sociordo. Tiel, tiu hipoteza «ekonomio», kiun «konstruas» Böhm-Bawerk kaj kies «leĝojn» li esploras, rezultas tiel malproksime de nia peka realo, ke ĝi ĉesas esti kongrua al ĝi.

La kreintoj de la nova skolo parte rimarkas tion. Tiel, ekzemple, Böhm-Bawerk skribas en la lasta eldono de sia verko pri kapitalo:

«Speciale volonte mi ŝatus plenigi unu mankon... temas pri esplorado de tio, kion signifas kaj kion kapablas fari influo de tiel nomata „socia kategorio“ — rilatoj de forto, aperantaj el sociaj institucioj... Ĉi tiu ĉapitro de socia ekonomiko ankoraŭ ne estis verkita en kontentiga maniero... Ĝi ne estas verkita ankaŭ de la subtenantoj de la teorio de marĝena utileco»95.

Tamen eblas antaŭdiri anticipe, ke tiu ĉi «ĉapitro» ne povas esti verkita «kontentige» fare de la subtenantoj de la teorio de marĝena utileco, ĉar ili traktas la «socian» ne kiel organikan parton de la «pure ekonomia», sed kiel eksteran grandon, starantan ekster la ekonomio.

Kontraste al Böhm, Stolzmann, unu el la reprezentantoj de la «soci-organika metodo», kiun ni ofte referencis, rimarkas (koncerne, kompreneble, de siaj verkoj): «La „objektivismo“... eniras novan stadion, ĝi fariĝas ne nur socia, ĝi fariĝas „historia“; ne plu ekzistas interspaco inter la sistem-logika kaj la histori-realisma esplorado...»96. Tamen tiu ĉi tasko kombini la abstraktan metodon de la klasikuloj kun «objektivismo» kaj «historieco» estis solvita — kaj cetere sen ajnaj etikaj banalaĵoj — longe antaŭ Stolzmann fare de Karlo Markso.

Do ankaŭ ĉi tie antaŭ ĉiuj iras la «malmoderna» teorio de la proletaro97.

3. Vidpunkto de produktado kaj vidpunkto de konsumado

«La unua teoria analizo de la moderna produktomaniero — skribis Markso — kun neceso deiris de la surfacaj fenomenoj de la cirkulada procezo... La vera scienco de la moderna politika ekonomio komenciĝas nur de tiu tempo, kiam la teoria traktado transiras de la procezo de cirkulado al la procezo de produktado»98. Male, Böhm kaj la tuta aŭstra skolo metas sur la unuan lokon analizon de konsumado.

Dum Markso konsideras la socion, antaŭ ĉio, kiel «produktadan organismon», la ekonomion — kiel «produktadan procezon»99, ĉe Böhm-Bawerk la produktado retiriĝas en la fonon, kaj sur la unua loko aperas analizo de konsumado, bezonoj kaj deziroj de la ekonomia subjekto100. Kaj ĉar estas tiel, ne mirigas, ke la komenca punkto de tiu ĉi analizo estas ne ekonomiaj bonaĵoj, kiel produktoj, sed (apriore) ilia donita kvanto, ilia «stoko», kiu venis de nenie. Tio siavice tute antaŭdeterminas la tutan instruon pri valoro, kiel la centran punkton de la teoria sistemo. Se la produktada faktoro estas anticipe forigita, tiam estas klare, ke devas esti konstruita «neproduktada» valorteorio. Lige kun tio staras ankaŭ la originala apliko de la metodo de «izolanta abstrakto»: tiel, Böhm-Bawerk, analizante valoron, devigas siajn Robinsonojn ne produkti bonaĵojn, sed perdi ilin aŭ «seniĝi» je ili; ĉe tio la ebleco mem de produktado aŭ reproduktado estas konsiderata nur kiel «malsimpliga momento», sed ne kiel tia fenomeno, kiu estas unue analizenda101. Estas tute logike, ke la baza nocio de la aŭstra skolo estas «utileco», de kiu devenas ankaŭ la nocio de la subjektiva kaj poste de la objektiva valoro. La nocio de utileco supozas tute neniajn «laborkostojn», nenian produktadon; ĝi esprimas ne aktivan, sed pure pasivan rilaton al la aĵoj, ne «objektan agadon», sed rilaton al la senŝanĝa donitaĵo. Tial la nocio de utileco povas sukcese funkcii en ekzemploj, kie la ĉefroluloj estas «ŝippereuloj», «miopuloj» sur neloĝata insulo, malsataj «vojaĝantoj» kaj aliaj produktoj de la profesora fantazio.

Tamen estas klare, ke tia vidpunkto anticipe ekskludas ĉian eblon kompreni sociajn fenomenojn en ties disvolviĝo. La lastan pelas kreskado de la produktivaj fortoj, kreskado de produktiveco de socia laboro, vastiĝo de produktadaj funkcioj de la homa socio. Sen konsumado ne ekzistas produktado — tio estas senduba: bezonoj ĉiam estas la ĉefa motivo de ekonomia agado. Sed, aliflanke, la produktado havas la plej decidan influon al la konsumado. Markso distingas tri specojn de la influo: unue, la produktado kreas materialon por la konsumado; due, ĝi determinas ĝian aspekton, ĝian kvalitan karakteron (Weise); kaj, fine, trie, ĝi kreas novajn bezonojn102.

Tiel montriĝas la afero, se ni traktas la rilaton inter la produktado kaj la konsumado ĝenerale, t. e. sendepende de la historie difinita strukturo. Se ni traktos kapitalismon, tiam ĉi tie aldoniĝos alia grava momento. Nome, dirante per la vortoj de Markso, «socia bezono, tio estas tio, kio reguligas la principon de postulado, estas esence determinata de rilato de diversaj klasoj inter si kaj de ilia reciproka ekonomia pozicio, kaj sekve, unue, de rilatumo de la tuta plusvaloro al la salajro kaj due, de rilatumo de diversaj partoj, en kiuj dividiĝas la plusvaloro (profito, interezo, tera rento, impostoj ktp.)»103. La sama rilato de klasoj inter si, siavice, formiĝas kaj ŝanĝiĝas sub influo de kresko de la produktivaj fortoj.

Do, antaŭ ĉio: la dinamiko de la bezonoj estas determinita de la dinamiko de la produktado. El tio sekvas: unue, ke analizante la dinamikon de bezonoj necesas deiri de la dinamiko de la produktado; due, ke donita kvanto de produkto, kiu antaŭsupozas statikon en la kampo de la produktado, ankaŭ antaŭsupozas statikon en la kampo de la konsumado, t. e. statikon en la tuta komplekso de la ekonomia — kaj, sekve, de ajna alia — vivo104.

Markso aparte gravigis ĝuste «la disvolviĝon de la produktivaj fortoj»: ja la fincelo de la tuta giganta teoria laboro, kiun plenumis Markso, estis, laŭ liaj propraj vortoj, «senvualigi la ekonomian moviĝleĝon de la moderna socio»105. Sed estas sufiĉe malfacile senvualigi la «moviĝleĝon» tie, kie ekzistas nenia moviĝo, kie estas supozata donita kvanto da produktoj «falintaj de la ĉielo»106. Tial estas anticipe atendebla, ke la vidpunkto de konsumado, sur kiu baziĝas la konstruo de la aŭstroj, trovos sian esprimon en senfrukteco de la teorio en ĉiuj tiuj demandoj, kiuj koncernas la socian dinamikon, do en la plej gravaj demandoj, ellaborataj de politika ekonomio. «Kiel disvolviĝas teĥniko en kapitalisma socio, de kie venas kapitalisma profito, ĉiujn ĉi demandojn ili (t. e. la reprezentantoj de la aŭstra skolo. N. B.) ne kapablas ĝuste starigi, kaj des malpli solvi»107.

Interesaj tiurilate estas la konfesoj de unu el la fervoraj subtenantoj de la teorio de marĝena utileco, Josef Schumpeter. Li havis kuraĝon deklari malkaŝe, ke en ĉiuj kazoj, kie temas pri disvolviĝo, la aŭstra skolo povas diri nenion.

«...Nia statika sistemo, — skribas li, — klarigas ne ĉiujn ekonomiajn fenomenojn (ĝi ne klarigas, ekzemple, interezon kaj entreprenistan profiton...)»108.

«...Nia teorio, kiom ĝi estas firme bazita, rifuzas klarigi la plej gravajn fenomenojn de la moderna ekonomia vivo»109.

«...Ĝi ne taŭgas rilate al ajna (kursivo de la aŭtoro. N. B.) fenomeno, kiun... eblas kompreni nur el la vidpunkto de disvolviĝo. Tio inkludas la problemojn de formado de kapitalo kaj aliajn, precipe la problemon de ekonomia progreso kaj krizoj»110.

Tiamaniere rezultas, ke la plej nova teorio de burĝaj «doktuloj» cedas al la plej fundamentaj demandoj, kiujn starigas la nuntempo. Giganta kaj rapida amasiĝo de kapitaloj, ilia koncentriĝo kaj centralizo, nekredeble rapida teĥnika progreso, kaj fine specifa kapitalisma fenomeno — cikleco de industriaj krizoj, kiuj skuas ĝis la fundamento la tutan soci-ekonomian sistemon, — ĉio ĉi, laŭ la konfeso de Schumpeter, estas «libro sub sep sigeloj». Kaj ĝuste en ĉi tiu kampo, kie rezignas funkcii la penso de la dokta burĝo, la teorio de Markso faris speciale multe, tiom multe, ke kripligitajn partojn de la marksa instruo ferocaj malamikoj de marksismo ofte opinias la lasta vorto de saĝo111.

4. Resumo

Ni analizis 3 malĝustajn deirpunktojn de la aŭstra skolo: ĝian subjektivismon, la nehistoriecon kaj la vidpunkton de konsumado. Ĉi tiuj tri logikaj trajtoj, ligitaj kun la tri ĉefaj psiĥologiaj trajtoj de la burĝo-rentulo, neeviteble kaŭzas tri ĉefajn mankojn de la teorio de la aŭstra skolo, konstante ripetiĝantajn en diversaj partoj de la ĝenerala teoria «sistemo»: erarajn rondojn, ligitajn kun la subjektiva metodo; malkapablon klarigi specife historiajn formojn de kapitalismo, kiu sekvas el la nehistoria vidpunkto, kaj fine, kompletan bankroton en ĉiuj demandoj de ekonomia disvolviĝo, bankroton, necese ligitan al la vidpunkto de konsumado. Tamen oni ne pensu, ke ĉiuj ĉi «motivoj» efikas sendepende unu de la alia; kiel mensaj, tiel ankaŭ logikaj kompleksoj estas malsimplaj grandoj, kie diversaj elementoj interplektiĝas unu kun la alia, kaj kie ilia efiko manifestiĝas en fortigita aŭ malfortigita formo, depende de aliaj akompanaj elementoj.

Tial ĉiu el la konkretaj eraroj, kiuj troviĝos dum plua detala analizo de la teorio de Böhm-Bawerk, povos «apogi sin» ne sur unu, sed sur pluraj «motivoj» de pensado de la novaj teoriuloj de rentuloj. Tio tamen ne malhelpas al tio, ke el vico da interplektiĝantaj momentoj ni distingas la tri ĉefajn, al kies kombinaĵoj reduktiĝas la sennombraj «fuŝoj» de Böhm, klare montrante kompletan malkapablon de la burĝaro de la «fino de la jarcento» al teoria pensado.








39. Markso en la antaŭparolo al la unua volumo de «La kapitalo» nomas sian metodon la dedukta metodo de la klasika skolo. Aliflanke, estas absurde pensi, — kiel pensas la reprezentantoj de la historia skolo, — ke ajna abstrakta leĝo havas nenion komunan kun konkreta realo. «Ein exaktes wissenschaftliches Gesetz», diras unu el la reprezentantoj de la aŭstra skolo, Emil Sax, «ist ein Induktionsschluss höchster und allgemeinster Art: als solcher, nicht als apriorisches Axiom ist er der Ausgangspunkt der Deduktion» [«Ekzakta scienca leĝo estas indukta konkludo de la plej alta kaj plej ĝenerala speco: kiel tia, ne kiel apriora aksiomo, ĝi estas la deirpunkto de la dedukto» (germ.)]. («Conrad's Jahrbücher f. Nat. Oek. U. Statistik», 1894, III Folge, 8. Band, S. 116.)

Detalan analizon de tiu flanko de la afero vd. ĉe Ammon. «Objekt und Grundbegriffe der theoretischen Nationalökonomie», Wien u. Leipzig 1911.

40. Vd., ekzemple, p. 259 de «Untersuchungen» de K. Menger, kie estis donitaj sufiĉe ĝustaj difinoj, kun la vera deirpunkto de la teorio. Sian kompletan memekkonon la teorio de marĝena utileco trovis ĉe Liefmann: «Ueber Objekt Wesen und Aufgabe der Wirtschaftswissenschaft», «Conrad's Jahrb.», 13, 106.
41. W. Sombart, «Zur Kritik des ökonomischen Systems von Karl Marx», Braun's «Archiv für soziale Gesetzgebung und Statistik», B. VII, S. 591–592. Kp. samloke R. Liefmann, l. c., S. 5: «Das künftige methodologische Hauptproblem scheint mir der Gegensatz von individualistischer und sozialer Betrachtungsweise oder vom privaten und volkswirtschaftlichen Gesichtspunkt zu sein» [«La ĉefa metodologia problemo en la estonteco ŝajnas al mi esti la kontraŭdiro inter la individuisma kaj socia aliro aŭ la privata kaj ekonomia vidpunkto» (germ.)]. Ni rekomendas al atento de la legantoj la laboraĵon de Liefmann, kiel la plej konsekvence kaj konscie esprimantan la individuisman metodon.
42. Vd., ekz. A. Smith, «An inquiry into the nature and causes of the wealth of nations», London 1895, vol. I, p. 129: «Equal quantities of labour, at all times and places, may be said to be of equal value to the labourer. In his ordinary state of health, strength, and spirits; in the ordinary degree of his skill and dexterity, he must always lay down the same portion of his ease, his liberty, and his happiness» [«Eblas diri, ke egala kvanto de laboro en ĉiuj tempoj kaj lokoj havas egalan valoron por la laboristo. En sia ordinara stato de sano, forto kaj spirito; en la ordinara grado de sia majstreco kaj lerteco, li devas ĉiam fordoni la saman parton de sia senzorgeco, sia libereco kaj sia feliĉo» (angle)] (la kursivo estas nia). Eblas doni vicon da similajn citaĵoj. Konsiderante ĉi tion, la aserto de G. Charasoff, diskutanta kun Kautsky, ŝajnas tute malĝusta: «Für uns kann kein ernstlicher Zweifel bestehen, das die klassische Schule in ihrer Lehre von dem Wertgesetze keineswegs eine individualistischen, sondern einen konsequenten gesellschaftlichen Standpunkt, ganz so wie Marx selbst vertrat...» [«Por ni ne povas esti serioza dubo, ke la klasika skolo en sia instruo pri la valorleĝo staras sur tute ne individuisma, sed konsekvenca socia vidpunkto, sama kiel de Markso mem...» (germ.)] (vd. Charasoff, «Das System des Marxismus», Berlin, 1910, S. 253). Aliflanke, tute pravas la aserto de la aŭtoro, ke ankaŭ inter marksismaj verkoj ekzistas subjektivismaj interpretoj de la teorio de Markso. Sed tio estas demando pri tute alia temo.
43. «Nicht als ob Marx auch nur daran dächte, nach den individuellen Motiven der Tauschenden zu forschen oder auch nur von der Produktionskostenberechnung auszugehn. Nein, sein Gedankengang ist dieser: die Preise werden gebildet durch die Konkurrenz, wie, bleibt dahingestelt. Aber: die Konkurrenz ihrerseits wird geregelt durch die Profitrate, die Profitrate durch die Mehrwerterate, diese aber durch den Wert, der selbst der Ausdruck einer gesellschaftlich bedingten Tatsache, der gesell. Produktivkraft ist. Das stellt sich nun im System in umgekehrter Folge dar Wert — Mehrwert — Profit — Konkurrenz — Preise u. s. w. Wollen wir ein Schlagwort haben, so können wir sagen: es handelt sich nie bei Marx um Motivation sondern immer um Limitation, sc. der individuellen Willkür der Wirtschaftssubjekte» (W. Sombart, l. c., S. 591. La kursivo estas nia).
44. «Ueberall ist die „Motivation“ der (individuellen) wirtschaftlichen Handlung in den Mittelpunkt des Systems getreten» (Sl., S. 592).
45. K. Markso. «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 29. La cititaj vortoj estis prenitaj el recenzo de Kaufmann, citita de Markso mem, kiu tute konsentas kun ĝi (vd. p. 30).
46. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj de teorio de valoro de ekonomiaj bonaĵoj»: Tr. de A. Sanin, SPb., p. 116. La samon vd. ĉe Menger en «Untersuchungen über die Methoden der Sozialwissenschaften», etc., ĉe Liefmann l. c., S. 40.
47. Kp. R. Stolzmann, «Der Zweck in der Volkswirtschaftslehre», Berlin, 1909, S. 59.
48. K. Markso, «La mizero de la filozofio», tr. de V. Lutermano, MAS, 2009, p. 122.
49. Jam sola tiu ĉi cirkonstanco tute detruas la teleologian vidpunkton al la socio kiel al «celita kreitaĵo» — la vidpunkto, intense ellaborata de Stolzmann. «Kiel en la vivo de la naturo, ne nur ne videblas celo, sistema preparo, ŝparado de forto... tiel ankaŭ en la homaj rilatoj» (Prof. R. Wipper, «Eseoj pri teorio de historia scio», Moskvo, 1911, p. 162). Vd. ankaŭ bonegan priskribon de «sendependeco» de rezulto de individuaj agoj ĉe Engelso, «Ludwig Feuerbach», trad. de G. Pleĥanov, Ĝenevo, 1905, pp. 39–40. B. Liefmann, en sia kritiko pri la «socia», t. e. la objektiva metodo, ĝuste kroĉiĝas al kritiko de la teleologia koncepto, asertante, ke ĝi estas logike deviga por ĉiu subtenanto de ĉi tiu metodo. Li akuzas eĉ marksistojn (ekzemple, Hilferding) pri teleologio, super kiu li tiam atingas facilajn venkojn. Fakte, marksistoj parolas pri socio kiel pri sensubjekta sistemo.
50. «En ekonomia komunikado» — skribas s-ro Struve: — «ekonomia subjekto estas ĉiam konsiderata en siaj rilatoj al aliaj similaj subjektoj, kaj la inter-mastrumaĵaj kategorioj (t .e. la kategorioj de la var-ekonomio. N. B.) esprimas objektivajn (aŭ objektivigatajn) rezultojn de ĉi tiuj rilatoj: en ili estas nenio „subjektiva“, kvankam ili devenas de la „subjektiva“; aliflanke en ili ne esprimiĝas rekte ankaŭ rilatoj de ekonomiaj subjektoj al la naturo, al la ekstera mondo, en ili estas nenio „objektiva“ aŭ „natura“ en tiu ĉi senco de la vorto» (P. Struve, «Ekonomio kaj prezo», Moskvo, 1913, paĝoj 25, 26). S-ro Struve, referencante, aliflanke, al la «naturalisma» elemento en la teorio pri valoro («koncentraĵo de laboro»), trovas kontraŭdiron inter ĝi kaj la «sociologia» elemento. Kp. kun tio Markso, «Theorien über den Mehrwert», I, S. 277 [MEW, 26-1, p. 141–142]: «Das Materialisieren etc. der Arbeit ist jedoch nicht so schottisch zu nehmen, wie A. Smith es faßt. Sprechen wir von der Ware als Materiatur der Arbeit — in dem Sinne ihres Tauschwertes —, so ist dies selbst nur eine eingebildete, d. h. bloß soziale Existenzweise der Ware, die mit ihrer körperlichen Realität nichts zu schaffen hat... Hier kommt die Täuschung daher, daß sich ein gesellschaftliches Verhältnis in der Form eines Dinges darstellt». [«Tamen la materiigon de la laboro oni ne komprenu tiel skote, kiel komprenas A. Smith. Se ni parolas pri la varo kiel pri materiigo de la laboro — en la senco de ŝanĝvaloro de la varo, — tiam temas nur pri imagata, t. e. nur socia ekzistomaniero de la varo, kiu havas nenion komunan kun ties korpa realo... La miskompreno ĉi tie venas de tio, ke socia rilato prezentiĝas en la formo de aĵo» (germ.)].
51. Tian «universalisman» metodon s-ro Struve proksimigas kun logika realismo (kontraste al la «singularisma» metodo, proksimigata kun nominalismo en logiko). «En sociaj sciencoj realisma pensado — skribas s-ro Struve, — reflektiĝas, antaŭ ĉio, en tio, ke la sistemo mem de psiĥaj rilatoj inter homoj, kio estas la socio, estas rigardata ne nur kiel reala tuto, ne nur kiel sumo aŭ (!) sistemo, sed estas pensata kiel speciala viva unueco, kiel estaĵo. Tiaj nocioj, kiel socio, klaso, estas, ĉiuokaze facile fariĝas (!!) kvazaŭ „universalaĵoj“ de sociologia pensado. Ili facile „hipostaziĝas“» (l. c., p. XI). Ĉio ĉi devas servi por pruvi netaŭgecon de la marksa esplormetodo, kiun s-ro Struve identigas kun «la logike ontologia realismo de Hegelo kaj... de la skolastikuloj» (p. XXVI). Estas klare, tamen, ke ĉe Markso ne estas eĉ aludo konsideri socion kaj sociajn grupojn kiel «vivan estaĵon» (la esprimo «viva unueco» estas io alia kaj multe pli nedifinita). Tiurilate sufiĉas kompari la metodon de Markso almenaŭ kun la metodo de la «soci-organika» fluo, kies lasta manifestiĝo estas la libroj de Stolzmann. Markso mem bonege konsciis erarecon de la logika realismo de Hegelo: «Hegel geriet... auf die Illusion, das Reale als Resultat des sich in sich zusammenfassender, in sich vertiefenden und aus sich selbst eich bewegenden Denkens zu fassen, während die Methode vom Abstrakten zum Konkreten aufzusteigen, nur die Art für das Denken ist, sich das Konkrete anzueignen, es als ein Konkretes geistig zu reproduzieren. Keinesswegs aber ist es der Entstehungsprozess des Konkreten selbst». [«Hegelo... falis en iluzion, komprenante la realon kiel rezulton de pensado, kiu sintezas sin en si mem, en sin profundiĝas kaj el si moviĝas, tamen la metodo de leviĝo de abstrakto al konkreto estas nur maniero, helpe de kiu la pensado alproprigas al si la konkreton, reproduktas ĝin kiel spiritan konkreton. Tamen tio neniuokaze estas procezo de apero de la konkreto mem». (germ.)] (K. Marx, «Einleitung zu einer Kritik der politischen Oekonomie» en la 2a eld. de «Zur Kritik», Stuttgart 1907, S. XXXVI [MEW, 13, p. 632]).
52. «... die Absetzung der historischen und der organischen Methode als herrschender Methoden der theoretischen Forschung in den Sozialwissenschaften... und... die Wiedereinsetzung der exakten, atomistischen Lichtung» (Böhm-Bawerk en «Zeitschrift für Privat-u-öffentliches Recht der Gegenwart», Wien 1884, B. XI, S. 220).
53. Böhm-Bawerk: «Fundamentoj de teorio de valoro de ekonomiaj bonaĵoj», p. 14.
54. Samloke.
55. Sl., 23.
56. Sl., 45.
57. K. Menger, «Grundsätze der Volkswirtschaftslehre», Wien, 1871.
58. Sl., 85.
59. Sl., 95.
60. Sl., 96.
61. Sl., 104.
62. Fr. Bastiat, «Harmonies économiques», Bruxelles, 1850, p. 213: «Les lois économiques agissent sur le même principe, qu'il s'agisse d'une nombreuse agglomeration d'hommes, de deux individus, ou même d'un seul, condamné par les circonstances à vivre dans l'isolement. L'individu s'il pouvait vivre quelque temps isole serait à la fois capitaliste, entrepreneur, ouvrier, producteur et consommateur. Toute l'évolution économique s'accomplirait en lui. En observant chacun des élements, qui le composent: le besoin, l'effort, la satisfaction, l'utilité gratuite et l'utilité onéreuse, il se ferait une idée du mécanisme tout entier, quoique rèduit à sa plus grande simplicité».
63. «J'affirme que l'économie politique aura atteint son but et rempli sa mission quand elle aura définitivement démontré ceci: Ce qui est vrai de l'homme est vrai de la société» (sl., p. 74).

Necesas noti, ke Bastiat parolas pri izolita homo kiel pri metodologie utila abstraktaĵo. Sed historie ankaŭ por li tio estas «ĥimera vizio de Rousseau» (vd. ankaŭ pp. 93, 94).

64. «The general form of the laws of Economy is the same in the case of individuals and nations». W. Stanley Jevons: «The theory of political economy», London and New-York, 1871, p. 21. Ĉe la «matematikistoj» kaj la «usonanoj» tio plejparte malaperas. Kp. Walras, «Etudes d'économie sociale (théorie de la repartition de la richesse sociale)», Lausanne-Paris, 1896: «Il ne faut pas dire que l'individu est la base et la fin de toute société sans ajouter immédiatement que l' état social est aussi la base et le milieu de toute individualité» [«Oni ne diru, ke la individuo estas la bazo kaj la ekzistokialo de la tuta socio sen tuj aldoni, ke la socia stato estas ankaŭ la bazo kaj la medio de ĉiu individueco» (fr.)] (p. 90). Ĉe Clark dominas objektivismo. Ĝis kia grado tamen ĉio ne estas konsciita ĉi tie, videblas ekz. el la sekva difino de usona ekonomikisto Thomas Nixon Carver: «The method pursued is that of an analytical study of the motives which govern men in business and industrial life» [«La traktata metodo estas tiu de analiza esploro de la motivoj, kiuj regas homojn en komerca kaj industria vivo» (angle)]: (The distribution of wealth. New-York, 1904, p. XV). Sed, aliflanke, la sama Carver «objektivigas» la valorteorion.
65. «Al tiaj aroj, kreitaj de ni kaj ne ekzistantaj ekster nia konscio, povas esti kontraŭstarigitaj realaj aroj, kreataj de la vivo. Ne ekzistas alia ligo inter la mamnutrataj beboj de Eŭropa Rusio, krom tiu kreita de niaj statistikaj tabeloj; arboj en arbaro staras en firmaj rilatoj inter si kaj formas ion unuecan, sendepende de tio, ĉu ili estas unuigataj en grupa nocio aŭ ne» (A. A. Ĉuprov, «Eseoj pri la teorio de statistiko», SPb, 1909, p. 76).
66. «Gehen wir also induktiv vom Gegebenen aus, so stossen wir bei der Betrachtung der Volkswirtschaftlichen Wirklichkeit... auf ganze Berge von Tatsachen, die uns vor Augen führen, wie das wirtschaftende Individuum bei all seinem Wägen und Handeln vom gegebenen Bestande eines objektiven Gefüges bestehenden Wirtschaftsordnung abhängig ist» [«Se ni deiras indukte de la donitaĵo, tiam kiam ni konsideras la ekonomian realon... ni renkontas montojn da faktoj, kiuj montras al ni, kiel la ekonomia individuo, en sia tuta pesado kaj agado, dependas de la donita stato de objektiva strukturo de ekonomia ordo» (germ.)] (R. Stolzmann, l. c., 35).
67. «La deirpunkto de iu ajn ekonomia fenomeno estas ĉiam individuo, sed ne la izolita individuo, kiun analizas kritikantoj de Markso, same kiel la esploristoj de la 18-a jarcento... sed individuo kune kun aliaj individuoj, amaso de individuoj..., en kiu ĉiu individuo disvolvas malsaman psiĥan agadon ol en sia izoleco». — L. Boudin, «Das theoretische System von K. Marx», Stuttgart, 1909, Vorwort von K. Kautsky S. XIII (ekzistas rusa traduko de V. I. Zasuliĉ). Markso plurfoje, kun eksterordinara klareco, pruvadis neceson de la socia vidpunkto: «in Gesellschaft produzierende Individuen daher gesellschaftlich bestimmte Produktion der Individuen ist natürlich der Ausgangspunkt. Der einzelne und vereinzelte Jäger und Fischer... gehört zu phantasielosen Einbildungen des XVIII Jahrhunderts» [«En socio produktantaj individuoj, sekve socie difinita produktado de individuoj, estas, nature, la deirpunkto. Unuopa kaj izolita ĉasisto kaj fiŝisto... apartenas al senfantaziaj elpensaĵoj de la 19-a jarcento» (germ.)]. («Einleitung» ktp., S. XIII). «Die Produktion der vereinzelten Einzelnen ausserhalb der Gesellchaft... ist ein ebensolches Unding als Sprachentwickelung ohne zusammen lebende und zusammen sprechende Individuen» [«La produktado de la izolita solulo ekster la socio... estas same absurda kiel lingva disvolviĝo sen kune vivantaj kaj kune parolantaj individuoj»] (samloke). R. Hilferding tre bone rimarkas: «El motivoj de agoj de ekonomiaj subjektoj, kiuj siavice estas determinataj de la naturo de ekonomiaj rilatoj, neniam eblas dedukti ion pli ol tendencon aranĝi egalecon de ekonomiaj rilatoj: egala prezo por egalaj varoj, egala profito por egalaj kapitaloj, egalaj salajroj kaj egala normo de ekspluatado kun egala laboro. Sed, elirante el subjektivaj motivoj, mi neniam tiamaniere atingos la kvantajn rilatojn mem» («Financa kapitalo» p. 266, la rusa traduko, piednoto).
68. Prof. Böhm-Bawerk, «La teorio de Karlo Markso kaj ĝia kritiko», trad. prof. Georgievskij, SPb. 1897, p. 90. (La libro estis tradukita kun multaj eraroj kaj provizita per stultega antaŭparolo de «vera rusa» profesoro).
69. Ke temas nur pri abstraktado, certe la aŭstroj mem komprenas. «Der Mensch wirtschaftet nicht als isoliertes Wesen; eine Einzelwirtschaft im strikten Sinne des Wortes ist eine Abstraction» [«La homo ne mastrumas kiel izolita estaĵo; individua mastrumaĵo en la strikta senco de la vorto estas abstraktaĵo» (germ.)] (Emil Sax, «Das Wesen und die Aufgaben der Nationalökonomie», Wien, 1884, S. 12). Tamen ne ĉiu abstraktado estas allasebla: Böhm mem notas: «en scienco „pensoj“, same kiel „logiko“, ne malproksimiĝu tute senzorge de faktoj... oni povas abstrakti nur tiujn ecojn, kiuj ne gravas por la esplorata fenomeno, efektive, vere ne gravas» (Böhm-Bawerk, «La teorio de K. Markso kaj ĝia kritiko», etc., pp. 114–115. La kursivo estas de la aŭtoro).
70. Böhm-Bawerk, «La teorio de K. Markso kaj ĝia kritiko», p. 123, piednoto. S-ro Struve, nomante ĉi tiun kognan metodon skolastiko (p. XXV de la citita verko), en alia loko (p. XXXII kaj sekvaj) parolas pri «empirie legitimaj aplikoj de la universalisma motivo». Ĉi tio siavice tute ne malhelpas la saman aŭtoron deklari, ke «la sociologia vidpunkto necesa en politika ekonomio finfine povas veni nur de homo (t. e. „individuo“. N. B.) kaj nur el lia psiĥologio» (p. 26). Ĉe tio s-ro Struve ne donas «specialan gravecon al nuancoj de psiĥologia subjektivismo», kvazaŭ ĉi tiuj «nuancoj» ne estus ligitaj per necesa logika ligo kun la «fundamentoj». Kiel vidas la leganto, s-ro Struve elektas por si tre komfortan pozicion. Al la demando de Böhm-Bawerk negative respondas Liefmann, l. c.
71. Böhm-Bawerk. «La teorio de K. Markso ktp», p. 122.
72. Eĉ subtenanto de la teorio de marĝena utileco John Keynes agnoskas, ke «fenomenoj de la industria vivo en tuta sia amplekso ne povas esti klarigitaj per la sola maniero dedukti el malmultaj elementaj leĝoj de la homa naturo» (Vd. «Temo kaj metodo de politika ekonomiko», trad. sub red. de Manujlov, Moskvo 1889, p. 70).
73. «Mag man die Wirtschaftstypen durch Isolieren und Abstrahieren so ein fach gestalten, wie es nur angeht, aber socia müssen sie sein, eine sociale Wirtschaft müssen sie zum Gegenstande haben» (R. Stolzmann, l. c., S. 63, ankaŭ «Sociale Kategorie». S. 291, 292). Kp. ankaŭ D. Lifschitz, «Zur Kritik der Böhm-Bawerkschen Werttheorie», Leipzig 1908, Kap. IV, speciale pp. 90–91.
74. «Es war ihr großes Verdienst, daß sie diese Formen als physiologische Formen der Gesellschaft auffaßten: als aus der Naturnotwendigkeit der Produktion selbst hervorgehende Formen, die von Willen, Politik usw. unabhängig sind. Es sind materielle Gesetze; der Fehler nur, daß das materielle Gesetz einer bestimmten historischen Gesellschaftsstufe als abstraktes, alle Gesellschaftsformen gleichmäßig beherrschendes Gesetz aufgefaßt wird» (K. Marx, «Theorien über den Mehrwert» I. Band, S. 34 [MEW, 26-1, p. 12]).
75. Vd. Tugan-Baranovskij, «Fundamentoj de politika ekonomio». Tamen notindas, ke dum la fiziokratoj efektive klarigadis kapitalismon, kvankam ne konsciante tion, Tugan volas intence klarigi ĝin, sed «disvolvas» nurajn nenion dirantajn formulojn. Pri tio vd. N. Bucharin, «Eine Oekonomie ohne Wert», «Neue Zeit», 1914, n-roj 22 kaj 23.
76. K. Markso, «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 30; la citaĵo estas prenita el la recenzo de Kaufmann, citita de Markso mem.
77. Tion ne komprenas eĉ «bonvolaj» kritikantoj. Vd. Charasoff, l. c., S. 260–261.
78. Prof. Onken en sia «Geschichte der Nationalökonomie» distingas tri metodojn: «die exakte oder philosophische, die historische oder besser historisch-statistische und endlich die historisch-phylosophische, welche einen synthetischen Charakter besitzt» [«la ekzakta aŭ filozofia, la historia aŭ, pli bone, histori-statika, kaj fine la histori-filozofia, kiu havas sintezan karakteron» (germ.)] (S. 9). Kaj plue: «Auf sozialistischen Gebiete hat die historisch-phylosophische Methode einesteils durch Saint Simon und sodann in extrem materialistischer Richtung durch Karl Marks und Friedrich Engels Vertretung gefunden... Erfolgreich bekämpft dem werden kann er (historia materiismo. N. B.) gleichen, d. h. historisch-phylosophischen Boden» [«La histori-filozofia metodo penetris en la socialisman terenon parte tra Saint Simon kaj poste en ekstreme materialisma direkto tra reprezento de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso... Kontraŭ ĝi eblas sukcese lukti nur sur la sama, t. e. histori-filozofia grundo» (germ.)] (sl.). Ĉi tie do estas agnoskata fruktodoneco de ĝuste la marksa metodo, kiu certe devus, laŭ Onken, esti «kombinita» kun la kantia ideismo por pli oportune batali kontraŭ marksismo kiel malutila materiisma teorio.
79. Tion tute ne komprenas s-ro Bulgakov. Vd. lian kritikon de marksismaj prognozoj en «Filozofio de ekonomio».
80. «Nicht wegen des «caractère typique de la liberté économique», sondern wegen der erkenninisstheoretischen Eigenart des Conkurrenzsystems, welches sowohl die grösste Zahl der theoretischen Rätsel, аls die grösste Schwierigkeit, sie zu lösen, mit sich führt» (Heinrich Dietzel, «Theoretische Sozialökonomik», S. 90).
81. K. Markso, «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 92.
82. «Gesetzmässige Erscheinungen heutiger Art... erst entstanden, als jede Isolierung, aber auch die jenige örtliche Abgeschlossenheit überwundene Dinge waren» [«Laŭleĝaj fenomenoj de la hodiaŭa speco... aperis nur kiam ĉiuj izoloj, sed ankaŭ tiu ĉi loka izolo, estis superitaj»] (Neumann, «Naturgesetz und Wirtschaftsgesetz», «Zeitschrift für die gesamte Staatswissenschaft», hg. v. Schöffle, 1892, Jahrg. 48, Heft 3, S. 446). P. Struve tre laŭdas Markson pro la analizo de vara fetiĉismo, sed li kredas, ke Markso kaj la tuta skolo de scienca socialismo eraris, atribuante historian karakteron al tiu ĉi fenomeno. La lasta cirkonstanco tamen ne malhelpis al la sama aŭtoro meti fetiĉismon en ligon kun la vara ekonomio, kiu, laŭ lia propra opinio, estas historia kategorio (vd. ĉe li pri la «ekonomia sistemo», l. c.).
83. «In diesem Vergessen liegt zum Beispiel die ganze Weisheit der modernen Ökonomen, die Ewigkeit und Harmonie der bestehenden socialen Verhältnissen beweisen» [«En tiu forgeso kuŝas, ekzemple, la tuta saĝo de la modernaj ekonomikistoj, kiuj pruvas eternecon kaj harmonion de la ekzistantaj sociaj rilatoj» (germ.)] («Einleitung zu einer Kritik» etc., S. XVI [MEW, 13, p. 617]). Tio estis skribita en 1857, sed litere aplikeblas al la «dudeka jarcento».
84. K. Markso, «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 51.
85. Resumo de la metodologiaj opinioj de Markso troveblas en la «Einleitung» [«Enkonduko»], citita de ni plurfoje. Pri la historiaj kaj nehistoriaj «produktadkondiĉoj», Markso resumas siajn pensojn jene: «Zu resümieren: es gibt allen Produktionsstufen gemeinsame Bestimmungen die von Denken als allgemeine fixiert werden, aber die sogenannten allgemeinen Bedingungen aller Produktion sind nichts als diese abstrakten Momente, mit denen keine wirkliche geschichtliche Produktionsstufe begriffen ist» [«Por resumo: ekzistas difinoj, komunaj por ĉiuj stadioj de produktado, kiuj estas fiksataj de la pensado kiel universalaj; tamen tiel nomataj universalaj kondiĉoj de ĉiu produktado estas nenio alia ol tiuj abstraktaj momentoj, per kiuj eblas kompreni neniun realan historian stadion de produktado» (germ.)] (S. XX [MEW, 13, p. 620])
86. K. Markso, «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 78.
87. K. Markso, «La kapitalo», vol. III, parto II. MEW, 25, p. 822–823.
88. «Kapital überhaupt nennen wir einen Inbegriff von Produkten, die als Mittel der Gütererwerbes dienen. Aus diesem allgemeinen Kapitalbegriff löst sich als engerer Begrift der des Socialkapitales ab. Socialkapital nennen wir einen Inbegriff von Produkten, die als Mittel socialwirtschaftlichen Güterewerbes dienen; oder... kurz gefasst, einen Inbegriff von Zwischenprodukten» (Böhm-Bawerk, «Kapital u. Kapitalzins», Bande II, Teil I, S. 54–59, eldono de 1909. S-ro Struve, kiu trapasis lernejon de Markso, same staras sur tiu ĉi ekstreme supraĵa vidpunkto: «Pura ekonomio, — li skribas, — konas ankaŭ tiajn kategoriojn, kiel produktokostoj, kapitalo, enspezo, rento» (l. c., p. 17), kaj sub la pura ekonomio estas subkomprenataj «ekonomiaj rilatoj de ĉiu ekonomia subjekto al la ekstera mondo» (Samloke). Pli subtila versio de similaj pensoj devenas de Rodbertus, kiu distingis la logikan nocion de kapitalo disde la historia. Sed fakte tia terminologio kaŝas apologiajn notojn ĉe burĝaj ekonomikistoj, estante esence tute superflua, ĉar por «logikaj kategorioj» ekzistas tiaj terminoj, kiel, ekzemple, produktadaj rimedoj. Ni devos paroli pri tio pli detale sube, kiam ni analizos la teorion de profito.
89. «Die natürlichen Kategorien geben nur technische Möglichkeiten für die Ausbildung von ökonomischen Phänomenen». (R. Stolzmann: «Der Zweck etc.» S. 131).
90. K. Markso. «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 205, piednoto: «En la unua ŝtono, kiun la sovaĝulo ĵetas sur la beston, kiun li persekutas, en la unua bastono kiun li kaptas por malsupren tiri la frukton... ni vidas la alproprigon de artiklo cele al akiro de alia kaj tiel malkovras la originon de la kapitalo» (R. Torrens, «An Essay on the Production of Wealth etc.», p. 70, 71). La difino de kapitalo de Böhm-Bawerk kiel aro de «interaj produktoj» tiamaniere koincidas kun la opinio de Torrens, kruele priridita de Markso jam en la unua volumo de «La kapitalo». Kp. Böhm-Bawerk: «Kapital und Kapitalzins», Band II, Teil I, S. 587.
91. La lastan kondiĉon ofte preteratentas kritikantoj de Markso. Kp., ekz., Fr. Oppenheimer: «Die soziale Frage und Sozialismus», speciale la ĉapitron: «Robinsono-kapitalisto».
92. Vd. Stolzmann, l. c., 26, ankaŭ John Keynes, l. c., p. 66: «... eĉ la leĝo pri malkresko de tera produkto, konsiderata kiel pure natura fenomeno, strikte dirante, apenaŭ povas esti konsiderata ekonomia leĝo».
93. «Den Ausgangspunct, die Grundlage des „Systems“ bildet die Analyse der elementaren Erscheinungen des Gesamtgebietes: der ökonomischen Betätigung des Menschen in abstracto, abgesehen also von Besonderheiten der sozialen Beziehungen» [«La deirpunkto, la bazo de la „sistemo“ estas la analizo de la elementaj fenomenoj de la tuta tereno: la ekonomia agado de la homo en abstrakto, krom specifaĵoj de sociaj rilatoj» (germ.)] (Emil Sax: «Das Wesen und die Aufgaben der Nationalökonomie», S. 68).
94. F. Engelso: «Kontraŭ Düring», tr. de Jakovenko, SPb. 1906, p. 15. La nehistoria naturo de objektivismo ĉe la «matematikistoj» kaj la «brit-usonanoj» kondukas ilin al pure meĥanika vidpunkto, kie, esence, eĉ ne ekzistas socio, sed estas moviĝantaj aĵoj.
95. «Insbesondere hätte ich gerne eine Lücke ausgefüllt... es handelt sich um die Untersuchung, was die Einflüsse der sogenannten „sozialen Kategorie“, was die aus den sozialen Einrichtungen stammenden Macht und Gewaltverhältnisse, bedeuten und vermögen... Dieses Kapitel der Sozialökonomie ist noch nicht befriedigend geschrieben worden... Auch von der Grenzwerttheorie nicht». (Vorwort zur dritten Auflage des «Kapitales», II, S. XVI–XVII).
96. «Der „Objektivismus“ tritt damit in ein neues Stadium, er wird nicht nur sozial, er wird „historisch“; es bleibt keine Kluft mehr zwischen der systematisch-logischen und der historisch-realistischen Forschung, das Arbeitsfeld wird für beide gemeinsam, sie haben beide die Erkenntnis der geschichtlichen Wirklichkeit zum Gegenstande» (R. Stolzmann, l. c., Vorwort, S. 2). Kp. kun tio R. Liefmann, l. c., S. 5: «die sogenannte soziale Betrachtungsweise... schon vor einem halben Jahrhundert von Karl Marx... angewandt worden ist» [«la tiel nomata socia aliro... estis uzita de Karlo Markso... antaŭ duonjarcento» (germ.)]. Samloke Liefmann tute prave notas specifaĵojn de la marksa metodo.
97. Stolzmann vidas la bezonon trakti sociajn fenomenojn kiel socie etikajn. Ĉe tio li konfuzas etikon, kiel aron de normoj, de kies vidpunkto estas konsiderata la ekonomia realo, kaj etikon, kiel fakton, kiu staras en ligo kun la fakto de ekonomiaj fenomenoj. En la unua kazo paroli pri politika ekonomio kiel etika scienco signifus igi sciencon receptoj kaj nenio pli; en la dua kazo, se sekvi la ekzemplon de Stolzmann, eblus paroli pri politika ekonomio, same kiel pri filologia scienco, sur tiu «sufiĉa bazo», ke la fenomeno de lingvo same staras en ligo kun la ekonomia vivo. Kiajn kolosajn vulgaraĵojn povas atingi la «etiko» de sinjoroj «kritikantoj», videblas almenaŭ el la sekva eltiraĵo: «...Salajro signifas moralan valoron» («der Lohn bedeutet eine moralische Grösse»), la kursivo estas de la aŭtoro, p. 198. Ĝi estas determinata ne nur de moro kaj juraj institucioj, «sed ankaŭ de la voĉo de la konscienco kaj de la interna devigo, do per la imperativo de la koro»: «sondern auch durch die Stimme des Gewissens und den Zwang von innen, d. h. durch den eigenen Imperativ des Herzens», S. 198. Kaj tiaj dolĉ-acidaj rezonadoj renkonteblas sufiĉe ofte (kp. pp. 199, 201, ktp.). La «praktika racio» de s-ro Stolzmann proponas al li savi homojn el la brakumo de socialismo, vd. 17). Por tio li ne estas kontraŭ demagogii: «kompreneble», li skribas pri la marksistoj: «estas multe pli facile kaj malpli respondece limigi sin al misfamigo de tio, kio ekzistas kaj, donante ŝtonojn anstataŭ pano, konsoli malsatantojn per estonta renverso... Sed laboristo ne deziros atendi» kc. Tiu ĉi sensencaĵo estis diktita al nia privata konsilisto, evidente, same de la «imperativo de la koro». Tiom, kiom Stolzmann prezentas interesan fenomenon, li asociiĝas kun la teorio kaj metodo de Markso. Sed lia troe ŝvelinta etiko kapablas delogi nur s-rojn Bulgakov, Frank kaj Tugan-Baranovskij.
98. K. Markso: «La kapitalo», vol. III, MEW, 25, p. 349.
99. K. Markso: «La kapitalo», vol. II, MEW, p. 119.
100. Same ĉe Jevons: «Political Economic must be founded upon a full and accurate investigation of the conditions of utility; and, to understand this element, we must necessarily examine the character of the wants and desires of men. We, first of all, need a theory of the consumption of wealth» [«Politika ekonomio devas esti fondita sur plena kaj preciza esploro de la kondiĉoj de utileco; kaj, por kompreni ĉi tiun elementon, ni devas nepre ekzameni la karakteron de la bezonoj kaj deziroj de homoj. Ni, antaŭ ĉio, bezonas teorion pri la konsumado de riĉo» (angle)] («The theory of politic. economy», London and New-York. 1871, p. 46 — la substreko estas nia N. B.). Ĉe L. Walras («Etudes d'écon. sociale», p. 51) al pura ekonomiko rilatas nur traktado «de la richesse» [«de la riĉo» (fr.)], dum analizo de produktado konsistigas jam la terenon de aplika ekonomiko (économie politique appliquée); ĉe Carver estas eĉ pli granda proksimiĝo al la vidpunkto de produktado, ĉi tie li solidariĝas kun Marschall: «In other words, economic activities, rather than economic goods form the subject-matter of the science» [«Alivorte, ekonomiaj agadoj anstataŭ ekonomiaj bonaĵoj formas la temon de la scienco» (angle)] (XI). En alia loko de la sama verko «The distribution of wealth» li aranĝas tiujn ĉi «activities» [«agadojn»] en jena ordo: «produktado» (production), konsumado (consumption), taksado (valuation). Ĉe la cititaj aŭtoroj ni vidas malsamajn nuancojn, kaj rilate al Böhm-Bawerk, unuflanke, al Markso, aliflanke, tiuj nuancoj estas eklektikaj.
101. Tial pravas Kautsky, kiam li diras, ke la aŭstra skolo «plibonigas la robinsonadojn de la 18-a jarcento per tio, ke ĝia Robinsono ne produktas siajn konsumaĵojn per laboro, sed trovas ilin falintaj de la ĉielo» (L. Boudin, l. c. Vorwort von Kautsky, S. X); la famaj ekvacioj de interŝanĝo de Léon Walras prenas ĉi tiun punkton tute. Kp. L. Walras: «Principe d'une théorie mathematique de l'échange», p. 9. «Etant données les quantités des marchandises, formuler le système d'équations dont les prix des marchandises sont les racines» [«Konsiderante donitaj la kvantojn de varoj, formuli sistemon de ekvacioj, kies radikoj estas la merkataj prezoj» (fr.)], tiel li formulas sian taskon. Kiel vidas la leganto, ankaŭ ĉi tie ne ekzistas produktado.
102. «Die Produktion produziert die Konsumtion... 1. indem sie ihr das Material schafft; 2. indem sie die Weise der Konsumtion bestimmt; 3. indem sie die erst von ihr als Gegenstand gesetzten Produkte als Bedürfnis im Konsumenten erzeugt». [«La produktado produktas la konsumadon: 1. produktante por ĝi materialon; 2. determinante la manieron de konsumado; 3. kreante en la konsumanto bezonon, kies objekto estas la kreita de ĝi produkto» (germ.)] (K. Marx: «Einleitung» etc... S. XXV [MEW, 13, p. 624]).
103. Markso: «La kapitalo», vol. III, MEW, 25, p. 191.
104. Laŭ Markso, la produktado estas «der wirkliche Ausgangspunkt und darum auch das übergreifende Moment» [«la vera deirpunkto kaj tial ankaŭ la dominanta momento»] («Einleitung», S. XXVII). Ĉi tie la ligo inter la ekonomia teorio de Markso kaj lia sociologia teorio estas klara (por informo de tiuj, kiuj opinias ebla «konsenti» kun unu flanko de la instruo kaj «malkonsenti» kun la alia).
105. Markso: «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 21.
106. S-ro Frank ne komprenas kial laboro distingiĝas el la ceteraj «produktadokondiĉoj»: «„Eterna neceso por homo“ estas ja, ekzemple, kaj posedo de tero, kaj certa formo de distribuado de produktoj, ktp. Kial la laboro devas servi kiel ĉefa trajto de la ekonomiaj fenomenoj — ĉi tio restas tute nepruvita» («La valorteorio de Markso kaj ĝia signifo», pp. 147–148). Distribuaj formoj estas grando, derivita de la «produktadmaniero»; kio koncernas la teron ktp., kio multe pli gravas ĉi-kaze, do el la statika momento de «posedo de la tero» klarigeblas neniaj ŝanĝoj, nenia dinamiko.
107. G. Charasoff: «Das System des Marxismus», Berlin, 1910. S. XIX: «Wie sich die Technik in einer kapitalistischen Gesellschaft entwickelt, woher der kapitalistische Profit stammt — all diese grundlegenden Fragen sind sie nicht imstande richtig zu stellen, geschweige denn zu lösen». La menciitaj «ekvacioj de interŝanĝo» de Walras estas statikaj. Same ĉe Vilfredo Pareto: «Cours d'Economie politique, tome I, Lausanne, 1896, p. 10.
108. Josef Schumpeter: «Das Wesen und der Hauptinhalt der theoretischen Nationalökonomie». Leipzig 1908, S. 564: «Sodann sehen wir, dass unser statisches System bei weitem nicht alle wirtschaftlichen Erscheinungen erklärt, nicht z. B. Zins u Unternehmergewinn...»
109. «...unsere Theorie, soweit sie fest begründet ist, den wichtigsten Erscheinungen des modernen Wirtschaftslebens versagt» (sl., S. 578).
110. «Weiter versagt sie jeder Erscheinung gegenüber, welche sich... nur vom Standpunkt der Entwickelung verstehen lasst. Dahin gehören die Probleme der Kapitalbildung und andere, so besonders das des ökonomischen Fortschitts und der Krisen» (Sl., 587).
111. Tiel okazas kun s-ro Tugan-Baranovskij, kiu estas «aŭtoritatulo» en la kampo de teorio de krizoj.