Valentin Melnikov

Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?

  1. Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.
  2. Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).
  3. Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.
  4. Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.
  5. Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.
  6. Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.
  7. Vi multe pli facile trovos samideanojn.
  8. Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.
  9. Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.
  10. Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.
  11. Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.
  12. Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.
  13. Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.
  14. La Fina Venko jam okazis!
(2a premio de la konkurso EKRA-2003, Razgrad, Bulgario)