Valentin Melnikov

Denove pri beleco

  ... что есть красота,
и почему её обожествляют люди?
Сосуд она, в котором пустота,
или огонь, мерцающий в сосуде?

      Н. Заболоцкий


Demand' eterna: kio estas bel'?
Ĉu trajtoj de l' vizaĝo admirindaj,
okuloj de princino el fabel',
persika haŭto kaj la haroj lindaj?
        Facilas tion vidi, kaj kun ard'
        ni flatas la virinojn senavare,
        kaj ili ĝojas, ĉar nia rigard'
        trompeblas tute simple kaj malkare.
                Kosmetikaĵojn lerte ŝi elektas,
                ŝminkadas sin kaj certe belaspektas.
                Vizaĝon eblas «pentri» sen problem'.
                Ĉu tio estas bel'? Decidu mem.

Do kio estas belo, laŭ difin'?
Ĉu loga perfekteco de l' figuro?
Nemultaj havas ŝancon vidi ĝin,
pro tio des pli grandas la plezuro.
        Okulojn paŝtas viro kun arog',
        la nuda korpo onin ravas tente.
        Ĉu estas ĝi sen falso kaj mensog'?
        Vi ne asertu tion centprocente.
                Kun helpo de diet' kaj gimnastiko
                ŝi gajnos simpation de amiko.
                Do pensu, eĉ kaptita de lasciv':
                ĉu tio pleje gravas en la viv'?

Nu kio do, finfine, estas bel'?
Ĉu estas io, krom artefarita,
kovranta la malplenon pimpa ŝel'?
Ho jes, ekzistas belo plej merita,
        sed malfacile homoj vidas ĝin.
        Necesas esti saĝa kaj atenta –
        nur tiukaze en la amikin'
        vidatos belo vera, fundamenta.
                ĝi estas nefalsebla kaj ne vanta,
                pro tempofluo tute ne velkanta.
                Nur en anim' kaŝitas vera bel',
                kaj ĉio kroma estas bagatel'.