Valentin Melnikov

Meditoj dum jarmilŝanĝo

Ronda dato. Kaj zumas babilo:
kia estos la tria jarmilo?
Do abunde aperas nun pluraj
horoskopoj, tabeloj aŭguraj,
profetaĵoj, nebulaj supozoj
kaj science bazitaj prognozoj:
«Ĉiujn nin, sen escept', amas Dio!
Ĉiu ion ricevos pro tio!
Nia lando bonstatos, prosperos,
bonaj homoj neniam mizeros,
ĉiu klare aliajn komprenos
(eble eĉ Fina Venko alvenos!);
harmonios teknik' kaj naturo,
per ĉefverkoj riĉiĝos kulturo,
venos novaj rekordoj en sporto...»,
...kaj – tutcerte al ĉiuj – la morto.