Valentin Melnikov

Saniga maro

Nuntempa vivo testas nin kaj eĉ
konsumas niajn fortojn senrezerve.
Pro hastaj agoj en konstanta streĉ'
kaj tumultado – ni malsanas nerve.
Do por ne sonu la suspira plend',
ke ies sano estas en malordo,
pripensu: ja konatas rekomend' –
veturi al saniga mara bordo.
Jen luksaj maroj kun ĉiama varm'
allogas onin por ripoz' plezura,
sed apud ili bruas homa svarm',
do akvo estas ofte tre malpura.
Kaj min ne tentas la sordida flus'.
Ekzistas, tamen, unu mar' negranda,
apenaŭ rimarkebla sur globus' –
por san' plej bonas ĝia sablo stranda.
Plej varmas kaj kvietas tiu mar',
maloftas tie ŝtormoj – ĉio pacas,
serene mildas ĝia akva klar',
danĝeroj el profundo ne minacas.
La ondoj tuŝas haŭton kun tener',
forigas stresojn la kares' trankvila.
Elektu tiun maron laŭ prefer' –
por sano estas ĝi la plej utila.
Al tiu maro ĉiam laŭ regul'
impetas mi por reakiri sanon.
La maron ĝuas mi kaj – jen strangul'! –
pli ŝatas ĝin ol tutan oceanon.


Dum longaj vintraj noktoj en obskur'
sen lum' – sufiĉas nur okulojn fermi –
obsedas min sunbrilo kaj lazur',
denove rememoras pri somer' mi.
Denove min varmigas rememor',
kiel en la sunplena tag' aŭgusta
mi ĉe la maro kuŝis en langvor' –
por san' vundita estis beno justa.
Kaj venas ankaŭ pensoj pri estont'.
Dum fridaj noktoj revas mi espere
pri balanciĝo sur la varma ond'
jam eble baldaŭ. Eble – ĉi-somere.


Vi dirus: «Jen poemo pri neni'.
Nu, strebas li al mar'. Ĉu tio gravas?
Vantaĵo!» Eble... Sed memoru ni,
ke ĉiu homa nom' signifon havas.

1992