Valentin Melnikov

Sonetoj al mia Muzo

I

Ellernis mi metion de poeto,
komencis versi. Tamen – jen problem':
ideon trovi freŝan, sen ripeto.
Do nur tradukis mi, ne verkis mem.
        Nun ĝojas mi: finiĝis ĉi vegeto,
        mi dankas mian Muzon pro helpem'.
        Laŭ ŝiaj sentesprimoj kaj suĝeto
        jam kun facil' naskiĝas la poem'.
Mi volas, ke ŝi estu plej proksime,
ja vivas ambaŭ ni, kaj en sekret'
mi revas eĉ pri nia infanet'.
        Jes, dume kunas ni nur enanime,
        kaj nur poemoj estas la idar',
        sed – ne prognozu eĉ por sekva jar'!

II

Tutcerte jam ne novas ĉi konfes':
Ho Muzo! Vi agordas mian liron.
Inspiron, alivorte – inan spiron
bezonas la poeto por sukces'!
        Eĉ plie – mi parolas sen permes',
        kaj vi pardonu min, normalan viron,
        ke mi tre ofte sentas la deziron
        pri via varma tuŝo kaj kares'.
Do penu min kompreni, mia kara:
ne indas timi vokon de l' natur',
se ĝin kondamnas opini' najbara,
        ĉar vin apudas homoj sen kultur'.
        Ne gravas! Vi ne estas deksesjara,
        kaj rajtas mem decidi pri futur'.

III

Se mia verso estas tro aŭdaca,
vi timas – kion diros la popol'?
Ja skribis foje la poet' sagaca:
malica lang' similas al pistol'.
        Pretekste de la onidir' minaca
        vi min rifuzas, malgraŭ propra vol'.
        Nu kion fari? Mi jam estas laca
        ripeti plu: ne kaŝu vin en sol',
forgesu de timema prudo vanton –
klaĉuloj ne komprenas Esperanton,
do ne aperos kaŭzo por akuz'.
        Sed por la komprenema rond' alia,
        Esperantista «rondo familia»
        malaprobindas ĝuste la rifuz'.

IV

Ho Mia Muzo! Vane vi protestas,
ke tro maldecas mia versrakont'.
Kompare kun Peneter mi modestas,
eĉ se mi volus ion en estont'.
        Ja mi ne skribas, ke mi vin malvestas,
        kaj tiel plue – do pro kio hont'?
        Samtiaj sentoj dum jarmiloj estas
        por poezi' neelĉerpebla font'.
Vi, mia Muzo, saĝas kaj prudentas,
kaj miajn vortojn kontraŭargumentas.
Mi petas, kara, restu en kviet'!
        La sentomanko kaŭzas apation.
        Se mi de vi dezirus sole «tion»,
        do ne aperus, certe, la sonet'.

V

Ho Muzo! Mi serĉadas plej persiste,
per kiu vorto mi titolu vin.
Sed vi rebatas ĉiujn kun obstin',
severe min admonas kritikiste.
        Ne indas, vere, – mi konsentas triste –
        banalajn vortojn uzi laŭ rutin'.
        Ne plene taŭgas «samideanin'»,
        kaj la ceteraj sencas tute diste.
Ne helpos la perfekta lingvosci'
difinon trovi – tasko tre komplikas,
ja nekutimas la situaci':
        ĉu ni dum jaroj simple geamikas,
        ĉu io kromas? Mankas la noci',
        ĉar nia kazo en la mond' unikas.

VI

Por fuĝi el la marĉo de banal',
singarde iru ni laŭ pado streta.
Se malkonvene sonas vort' konkreta,
fabelon krude rompas la real'.
        Subtila sento, kvazaŭ florpetal',
        tuj velkas pro ektuŝo maldiskreta...
        Do vera majstro en poemo preta
        ne krios vane: «Jen la ideal'!»
Je l' vortoj nia lingvo estas riĉa,
sed, elektante ion por deklam',
patoson ŝparu, por ne esti kiĉa.
        Pro misa blovo estingiĝas flam'...
        Verkante, mi fariĝas superstiĉa:
        neniam uzas mi la vorton «am'».

VII

De homamaso fore, en izol',
obsedas min serena hela tristo:
La sorto de «poeto sen popol'»
neeviteblas por esperantisto.
        Jen – iu parkerigis kun bonvol'
        dek ses regulojn laŭ konata listo
        por elementa skribo kaj parol'.
        Sed estas maniero de l' ekzisto
por mi la lingvo. Do ĉagrenas min,
ke mia kara samideanin'
en ĝia rego laŭnivele mezas.
        Kaj eble superfluas mia pen'
        la versojn zorge ĉizi por kompren',
        ĉar... tutegale ilin ŝi aprezas.

VIII

Kviete staris neĝkovrita mont'...
Jen sonas pafo, kiu tuj ekmovas
lavangon, kaj potenca ĝia front'
eĉ firman baron kun facil' forblovas.
        Ho kara Muzo! Post nia renkont'
        en poezio mi jam ne senpovas –
        apude kaj malantaŭ horizont'
        facile temojn kaj komparojn trovas.
Kaj jam sen via helpo povas mi
poemon verki. Foje eĉ premi'
kaj publikigo kronas la laboron.
        Abunde fluas versoj en liber'...
        Ho Muzo! Mi vin dankas kun sincer'
        pro tiu paf', trafinta mian koron.

1992
(1a premio de EoLA-5, 1993)