Parto III, Ĉapitro 8

Freneziĝo de Montanelli


— "Introibo ad altare Dei..." [24]. Montanelli staris antaŭ la alta altaro, kiun ĉirkaŭigis sacerdotoj kaj klerikoj, kaj per laŭta, klara voĉo legis preĝon "Introit". La katedralon plenigis lumo. Festajn vestojn de preĝantoj, drapiraĵojn sur kolonoj, girlandojn el floroj, ĉion kovris diversaj koloroj. Super malfermita enirejo pendis grandaj skarlataj kurtenoj, tra kiuj vidiĝis ardaj radioj de la junia suno, kvazaŭ papavaj petaloj en herbejo. Kiel kutime duonmallumajn flankajn alojn lumigis kandeloj kaj torĉoj de monakaj ordenoj. Tie ankaŭ estis krucoj kaj standardoj de kelkaj paroĥoj. Apud flankaj enirejoj ankaŭ staris standardoj, kies silkaj faldoj tuŝis plankon, oritaj kvastoj kaj stangoj brilis sub malhelaj arkoj. Penetranta tra koloraj vitroj taga lumo kolorigis en diversaj nuancoj de ĉielarko blankajn surplisojn de kantistoj kaj kuŝiĝis sur plankon per oranĝaj, purpuraj kaj verdaj makuloj. Malantaŭ la altaro brilis kaj glimis sub sunradioj kurteno farita el arĝentita brokaĵo. Surfone de tiu brokaĵo kaj ceteraj ornamaĵoj en lumo staris senmova figuro de la kardinalo en blanka ornato, kiel marmora statuo, en kiun oni enigis vivon.

Laŭkutime li dum procesiaj tagoj nur prezidis meson, sed ne celebris, tial post fino de preĝo "Indulgentiam" li lasis la altaron kaj malrapide ekmoviĝis al la episkopa trono preter riverencantaj sacerdotoj kaj klerikoj.

— Al mi ŝajnas, ke lia eminenco malbone fartas, — traflustris unu kanoniko al la alia. — Li aspektas tre strange.

Montanelli klinis la kapon, por ke diakono surmetu mitron kun multaj juvelaĵoj. Tiu demandis lin flustre: — Ĉu vi malsaniĝis, via eminenco?

Montanelli silente ekrigardis lin kvazaŭ nerekonante.

— Pardonu min, via eminenco, — traflustris la diakono, genufleksis kaj deiris, riproĉante sin pro interrompo de la kardinala rito.

La ceremonio daŭris kiel kutime. Montanelli sidis erektinta kaj senmova.  Sunradioj reflektiĝis sur juvelaĵoj de lia mitro kaj oritaj ornamaĵoj de lia ornato, kies pezaj faldoj tuŝis la ruĝan tapiŝon. Lumo de centoj da kandeloj glimis inter safiroj sur lia brusto. Tamen okuloj de la kardinalo restis malserenaj kaj en ili sunradioj ne reflektiĝis. Kiam li, respondante vortojn de la preĝo "Benedicite, pater eminentissime" ["Benu, patro plej eminenta"], kliniĝis por beni la incensujon, sunradioj kvazaŭ ekflamis sur liaj diamantoj kaj ekŝajnis, ke iu glacia spirito el montaro kun ĉielarka krono kaj neĝa robo etendas brakojn disdonante benojn aŭ anatemojn.

Dum elportado de la hostio li ekstaris de sur sia trono kaj genufleksis antaŭ la altaro. Li moviĝis andante kaj strange, tial, kiam li reiris malantaŭen, la dragona majoro vestita en parada uniformo, sidanta post la kolonelo, traflustris turniĝinte al la vundita kapitano: — La olda kardinalo velkas, sendube. Li festas kiel maŝino.

— Des pli bone, — ankaŭ flustris la kapitano. — Post proklamo de la konfuza amnestio li pendas sur niaj koloj kiel ŝtono.

— Tamen li konsentis la militan tribunalon.

— Jes, sed post longaj duboj... Ho, ĉielo! Kia prema aero estas ĉi tie! Nin ĉiujn sunfrapo atingos dum la procesio. Mi bedaŭras, ke ni ne estas kardinaloj, ĉar tiam oni portus baldakenojn super niaj kapoj... Ts, ts! Mia onklo rigardas nin!

Kolonelo Ferrari turniĝis kaj ĵetis malaproban rigardon en du junajn oficirojn. Hieraŭa serioza evento grave pliigis lian pian staton, tial li intencis riproĉi ilin pro ties obscena konduto.

Mastroj de la ceremonio komencis dislokigi ĉeestantojn laŭrange. Kolonelo Ferrari ekstaris kaj permane ordonis la oficirojn sekvi lin. Post kiam la meso finiĝis kaj la hostion oni remetis malantaŭ kristala ŝildo, ĉiuj klerikoj retiriĝis en sakristion por revestiĝi.

Aperis voĉa bruo de homamasiĝo. Montanelli sidis sur la trono senmove kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ vidante nenion ĉirkaŭe. Oni alportis incensujon, li levis la brakon kaj kiel aŭtomato metis olibanon en ĝin rigardante flanken.

Klerikaro revenis el la sakristio kaj atendis la kardinalon antaŭ la altaro, sed li sidis plu. La diakono, kiu intencis repreni lian mitron, kliniĝis al li kaj hezite traflustris: — Via eminenco!

La kardinalo turniĝis: — Kion vi diris?

— Ĉu eble vi ne gvidos la procesion hodiaŭ? La suno estas tre arda.

— Tio ĉi ne gravas.

Montanelli parolis per frida, ritma voĉo kaj al la diakono denove ŝajnis, ke lia demando estis ofenda.

— Pardonu min, via eminenco. Mi pensis, ke vi malbone fartas.

Montanelli stariĝis kaj, ignorinte lian replikon, diris same  monotone: —  Kio estas tio?

Trenaĵo de lia longa ornato kuŝis sur la ŝtuparo kaj sur blanka sateno vidiĝis fajra makulo.

— Tio estas sunradio penetrinta tra kolorigita vitralo, via eminenco.

— Sunradio? Kial ĝi estas tia ruĝa?

Li descendis laŭ la ŝtuparo, genufleksis antaŭ la altaro kaj svingis malrapide la incensujon. Poste li enmanigis ĝin al la diakono. Buntaj makuloj de sunradioj kuŝiĝis sur lian nudan kapon, ekbrilis liaj okuloj rigardantaj supren kaj  purpuriĝis lia blanka ornato, kies faldojn ordigis starantaj proksime klerikoj.

Li prenis de la diakono la sakramentan oran arkeon kaj ekstaris sub triumfa melodio de ĥoro kaj orgeno.

"Pange, lingua, gloriosi
Corporis mysterium,
Sanguinisque pretiosi
Quem in mundi pretium,
Fructus ventris generosi
Rex effudit gentium."

Servistoj malrapide proksimiĝis al li kun la silka baldakeno, diakonoj starantaj de ambaŭ flankoj levis trenaĵon de lia ornato kaj transdonis al aliaj servistoj, por ke tiuj portu ĝin. Laikaj kongregacioj grupiĝis centre de la katedralo kaj ekmoviĝis antaŭen kun kandeloj ĉefe de la procesio.

Montanelli staris senmove sub la blanka baldakeno ĉe la altaro firme tenante la eŭkaristion kaj rigardante preterpasantojn. Po du vice homoj malrapide descendis laŭ la ŝtuparo kun kandeloj, torĉoj, krucoj kaj standardoj kaj, tra ornamitaj flore kolonoj, eliris sur la straton, kiun plenigis suna lumo. Sonoj de kantado iom post iom fadis malproksime kaj turniĝis en malklara murmurado. Kiel senfina rivero moviĝis la procesio kaj ankoraŭ longe sub navo de la katedralo eĥis ties paŝoj.

Paroĥaj kompanioj pasis en blankaj sutanoj kun vualitaj vizaĝoj, vestaro de kongregacio de Mizerikordo estis tute nigra kaj tra truoj de ties maskoj apenaŭ glimis la okuloj. Poste paŝis monakoj en solenaj vestoj: vagantoj en malhelaj sutanoj kun ties sunbruna haŭto kaj gravaj dominikanoj blanke vestitaj. Post ili sekvis sekularaj reprezentantoj de la distrikta milita kaj civila potencoj: dragonoj, karabenistoj, polica estraro, la komandanto en parada uniformo kune kun siaj oficiroj. Fine paŝis la diakono kaj du servistoj kun kandeloj. Poste oni levis pli kurtenojn kaj Montanelli ekvidis el sub la baldakeno la sunplenan straton kun kuŝantaj tapiŝoj, standardojn sur konstruaĵoj kaj infanojn vestitajn en blankajn robojn, kiuj disĵetis skarlatajn rozojn. Aĥ, rozoj, kiaj belaj ili estis!

La ordigita procesio moviĝis malrapide. Vestoj kaj koloroj ofte ŝanĝiĝis. Longajn blankajn surplisojn grave kaj lukse anstataŭis oritaj kazubloj. Super brulantaj kandeloj preternaĝis la fajna ora kruco. Poste aperis katedralaj kanonikoj blanke vestitaj. Kapelano portis episkopan bastonon inter du brulantaj torĉoj en manoj de ĉantistoj, kiuj svingis la incensujojn takte de la melodio. Servistoj ankoraŭ pli levis la baldakenon kalkulante paŝojn: "Unu, du, unu du!" kaj Montanelli startigis la procesion.

Laŭ la ŝtuparo li descendis en la navon, pasis tra galerio, kie muzikis orgeno, al ruĝa kurteno super la enirejo de la katedralo kaj eliris sur la sunplenan straton. Sur la ruĝa tapiŝo kuŝis sangoruĝaj rozoj jam piedpremitaj.

Ĉe la pordo estis minuta paŭzo, kiam la distriktaj potenculoj anstataŭis servistojn portintajn la baldakenon, post kio la procesio plu moviĝis kaj li ankaŭ ekpaŝis antaŭen kun la eŭkaristio enmane. Voĉoj de ĥoranoj estis jen laŭtaj, jen mallaŭtaj, takte de la melodio balanciĝis incensujoj kaj bruis paŝoj de homoj.

"Verbum caro, panem verum,
Verbo carnem efficit;
Sitque sanguis Christi merum..."

Sango, ĉie sango! La tapiŝo similas ruĝan riveron kaj rozoj similas sangajn makulojn disŝprucitajn!.. Ho, dio! Cia tuta tero ruĝiĝis, ĉu cia tuta ĉielo same? Aĥ, kio estas tio por ci, kies lipojn ŝmiris sango!

"Tantum ergo Sacramentum,
Veneremur cernui."

Li ekrigardis tra la kristala ŝildo la eŭkaristion. Kio elfluas de sur la hostio kaj malrapide gutas inter oraj radioj sur lian blankan robon? Kion li vidis glutantan... glutantan el la levita brako?

Herbaro en la fortresa korto estis piedpremita kaj ruĝa... tuta ruĝa..,  ĉar tie estis multe da sango. Ĝi elfluis el la vango, glutis el la trapafita dekstra brako kaj elverŝiĝis el la vundita flanko. Eĉ tufon de la hararo kovris sango... jes, efektive la hararo estis malseka kaj distaŭzita, ĉar antaŭ morto aperis ŝvito pro netolerebla sufero.

Voĉoj de ĥoranoj iĝis pli altaj kaj triumfaj:

"Genitori, genitoque,
Laus et jubilatio,
Salus, honor, virtus quoque,
Sit et benedictio."

Ho, ĉu eblas eltoleri tion ĉi? Dio! Ci rigardas el la ĉielo terajn suferojn kaj ridetas per la sangokovritaj lipoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Pro kio necesas tiuj mokaj frazoj kaj laŭdoj? Korpo de Kristo fordonita pro savado de homaro, sango de Kristo verŝita pro absolvo de ties pekoj! Ĉu tio ne sufiĉas?

Aĥ! Voku lin pli laŭte! Ŝajne li dormas!

Vi dormas, mia kara filo, kaj neniam plu vekiĝos. Kial la tombo tiel ĵaluze gardas sian trofeon? Ĉu la nigra kavo sub la arbo apenaŭ por nelonge ne ellasos vin, mia kortuŝeco?

El post la kristala ŝildo ekaŭdiĝis respondo kaj sango glutis plu...

"Elekto okazis. Ĉu ci bedaŭros pri ĝi? Ĉu cia deziro ne estas plenumita? Vidu tiujn homojn pasantajn en hela taglumo, vestintajn en silko kaj brokaĵo, pro ili mi estis metita en nigran kavernon. Vidu infanaron disĵetintan rozojn kaj aŭdu ties dolĉajn voĉojn, pro ili mian buŝon plenigis polvo. Vidu ruĝecon de rozoj, kiuj absorbis sangon de mia koro. Vidu homojn, kiuj genufleksis por trinki sangon glutantan laŭ faldoj de cia vestaro. Ĝi estis fordonita ankaŭ por ili, do malsoifiĝu ili, ĉar oni skribis jenon:  "Plej granda estas amo de tiu, kiu fordonas sian vivon pro siaj amikoj".

Ho, Arturo! Arturo!  Ĉu amo de viro, kiu fordonas sian vivon pro sia plej amato, ne estas ankoraŭ pli granda?

Kaj TIO respondis ree: "Kiu estas cia plej amato? Vere, ne mi".

Kiam li ekvolis plu paroli, vortoj rigidiĝis sur lia lango, ĉar kantado de ĥoranoj traflugis super li, kiel norda vento super glacia lago.

"Dedit fragilibus corporis ferculum,
Dedit et tristibus sanguinis poculum,
Dicens: Accipite, quod trado vasculum
Omnes ex eo bibite."

Trinku do! Trinku, kristanoj, ĉiuj! Ĉu sango ne estas via? Pro vi la ruĝa torento kovris herbon. Pro vi viva karno estis kripligita kaj disŝirita. Manĝu ĝin, kanibaloj, manĝu ĉiuj! Tio estas via festo kaj via orgio, tio estas tago de via ĝojo! Hastu vi kaj partoprenu la festivalon, aliĝu la procesion kaj marŝu kune kun ĉiuj! Virinoj kaj infanaro, junuloj kaj olduloj, prenu vian parton de karno! Enverŝu sangan vinon kaj trinku, dume ĝi estas ruĝa! Prenu kaj manĝu la korpon...

Aĥ, dio! Jen la fortreso. Tenebra, makabra kun parte ruiniĝinta krenela murego kaj turoj, ĝi nigriĝas inter nudaj montoj kaj severe rigardas la procesion, kiu moviĝas sube laŭ polvoplena vojo. Ĝia pordego minace montras ferajn dentojn de sia herso. Kvazaŭ besto, la fortreso embuskis sur la monta deklivo kaj insidas sian predon. Tamen tiujn dentojn oni malstreĉos kaj rompos, kaj tiam la tombo en la prizona korto fordonos sian senvivulon. Ĉar la kristana popolamaso marŝas al sia sakramenta festo de sango, kiel marŝas armeo de malsataj ratoj al rikoltaĵo. Ĉiuj krias: "Donu, donu!” Kaj neniu: "Sufiĉe!"

Ĉu ci ankoraŭ ne satiĝis? Min oni oferis pro tiuj homoj. Ci pereigis min, por ke tiuj povu vivi. Vidu, ili marŝas kaj ties vicoj ne estas disigitaj.

Tio estas armeo de kristanoj, diaj adeptoj fortaj kaj multaj. Fajro flamas kaj sekvas ĝin. Lando, kiu similas edenon, post ĝia trapasado turniĝas en dezerto. Kaj nenio sukcesas eskapi.

Ho, revenu, revenu al mi, mia amato! Revenu, ĉar mi pentas mian elekton! Revenu! Ni foriros kune kaj kuŝiĝos en darkan, silentan tombon, kie tiu sangoavida armeo ne trovos nin. Ni brakumos nin kaj ekdormos, ekdormos por ĉiam. Malsataj kristanoj trapasos super ni kaj ties krioj, postulantaj sangon por trinki, ne estos aŭdeblaj por ni, tial ni restos en paco.

Nova respondo aŭdiĝis.

"Kie mi kaŝiĝos? Ĉu ne estas skribita jeno: " Tiuj kuros tra urbo, leviĝos sur murojn kaj konstruaĵojn, penetros hejmojn tra fenestroj kiel ŝtelistoj?" Se mi konstruos tombon por si mem, ĉu mi disĵetos ŝtonojn? Se mi elfosos tombon en fundo de rivero, ĉu oni ĝin trovos? Vere, ili kiel hundoj serĉas predon, kaj el miaj vundoj gutas sango, por ke ili malsoifiĝu. Ĉu ci ne aŭdas ilian kantadon?"

La procesio finiĝis, ĉiuj rozoj estis disĵetitaj kaj homoj kantis plu trapasante sub ruĝaj kurtenoj de la katedralo.

"Ave, verum Corpus, natum
De Maria Virgine:
Vere passum, immolatum
In cruce pro homine!
Cujus latus perforatum
Undam fluxit cum sanguinae;
Esto nobis praegustatum
Mortis in examinae."

Post kiam kantado subsidis, la kardinalo revenis la katedralon pasinte inter du vicoj de monakoj kaj sacerdotoj, starantaj genue kun brulantaj kandeloj. Li ekvidis ties okulojn fikse rigardantajn la sanktaĵon, kiun li portis. Kaj li komprenis, kial ili klinas siajn kapojn , kiam li preterpasas. Ĉar laŭ faldoj de lia blanka ornato fluis ruĝa sango kaj sur ŝtona planko de la katedralo li restigis sangajn spurojn.

Li trapasis la navon kaj proksimiĝis al la altaro, kie li eliris el sub la baldakeno kaj supreniris laŭ la ŝtuparo. De ambaŭ flankoj staris genue servistoj en blankaj vestoj kun incensujoj kaj kapelanoj kun brulantaj torĉoj, en kies okuloj, rigardantaj la sanktaĵon, vidiĝis avidaj briloj.

Kiam li ekstaris antaŭ la altaro, levinte siajn brakojn kun sangaj makuloj kaj tenante la sanktaĵon, voĉoj de gastoj, venintaj al la eŭkaristia festo, komencis kanti alian psalmon:

"Oh salutaris Hostia,
Quae coeli pandis ostium;
Bella praemunt hostilia,
Da robur, fer, auxilium!"

Aĥ, kaj nun oni forportos la sanktaĵon... Iru tien, kara mia, kaj disfaldu la pordegon de la paradizo por tiuj malsataj lupoj  kaj por mi disfaldu la pordegon de la infero.

La diakono metis la sanktaĵon sur la altaron kaj, kiam Montanelli genufleksis, sur lian kapon ekglutis sango. Voĉoj de ĥoranoj sonis ankoraŭ pli laŭte kaj sub arkoj de la katedralo aperis eĥo.

"Uni trinoque Domino
Sit sempiterna gloria:
Qui vitam sine termino
Nobis donet in patria."

"Sine termino...sine termino!" [sentempa...sentempa]. Ho, Jesuo, ci estis feliĉa, kiam lasis cian krucon kaj diris: "Tio finiĝis!" Mia destino neniam finiĝos; ĝi estas eterna, kiel kursado de steloj en la ĉielo. Min atendas senmorta vermo kaj neestingebla fajro. "Sine termino, sine termino!"

Lace, pacience li plenumis restan parton de la ceremonio kaj mekanike finis la kutiman riton, kiu nenion signifis jam por li. Post benado li genufleksis antaŭ la altaro kaj kovris la vizaĝon permane. Voĉo de pastro preĝanta pri absolvo atingis lin kiel malproksima eĥo de tiu mondo, al kiu li plu ne apartenis. La preĝo ĉesis. La kardinalo ekstaris kaj levis la brakon, petante silenton. Tiuj, kiuj jam estis forlasantaj la katedralon, revenis. Tie aperis murmurado: "Lia eminenco volas paroli".

Klerikaro staranta ĉirkaŭ li mire interrigardis. Unu el ili demandis lin duonvoĉe: — Ĉu via eminenco intencas apelacii al la popolo nun?

Montanelli silente desvingis lin permane. Klerikaro deflankiĝis intermurmurante. Nova prediko estis kontraŭkutima, sed la kardinalo havis prerogativon agi laŭ propra volo. Sendube li anoncos iun novan reformon el Romo aŭ specialan komunikaĵon de la sankta papo.

De sur altara ŝtuparo Montanelli ekrigardis suben, sur maron de homaj vizaĝoj. Ilin plenigis malpacienca scivolemo kaj li staris super ili, kiel fantomo en blanka vestaro.

— Ts, ts! Silenton! Gvidantoj de la procesio petis mole kaj murmurado de la kongregacio iom post iom svenis, kiel svenas venta blovado en kapoj de arboj.

Ĉiuj rigardis la senmovan figuron starantan sur la ŝtuparo.

Malrapide kaj klare li komencis paroli: — En Evangelio sankta Johano skribis: "Dio tiel amis la mondon, ke fordonis sian solan filon, por ke la mondo saviĝu tra li". La hodiaŭa festivalo de korpo kaj sango de la  redemptoro, murdita pro via savado, dia ŝafido, preninta sur sin pekojn de homaro, filo de dio, mortinta pro viaj pekoj. Kaj vi kolektiĝis ĉi tie en solena festivala medio por manĝi la oferon, kiu estis donita pro vi, kaj danki dion. Kaj mi scias, ke ĉi-matene, kiam vi alvenis bankedi, viajn korojn plenigis ĝojo kaj vi rememoris Pasionon de dio-filo, mortinta pro via savado. Diru al mi, kiu inter vi rememoris Pasionon de dio-patro permesinta krucumi sian filon? Kiu el vi rememoris suferojn de dio-patro rigardinta de sur sia ĉiela trono malsupren en Kalvarion? Mi rigardis vin hodiaŭ, kiam vi estis paŝantaj en la solena procesio kaj vidis, ke viaj koroj ĝoje atendis absolvon de viaj pekoj kaj estis feliĉaj pro via savado. Tial mi demandas vin: ĉu vi scias ĝian prezon? Ĝi estas tre granda! Ĝi superas prezon de ĉiuj rubenoj, ĉar ĝi estas prezo de sango...

Apenaŭ aŭdebla, longa murmurado aperis inter aŭskultanta popolamasiĝo. Klerikoj starantaj ĉe la altaro interflustris proksimiĝinte iomete antaŭen. Sed la predikisto daŭrigis paroli kaj tiuj silentiĝis.

— Tial mi deklaras hodiaŭ: MI ESTAS TIU, KIU MI ESTAS. Mi vidis viajn malfortecon kaj malĝojon, kaj etajn infanojn ludantajn apud viaj piedoj. Mian koron penetris kompato pro tio, ke ili devas morti. Tiam mi ekrigardis okulojn de mia kara filo kaj ekvidis tie sangan satisfakcion. Mi startis laŭ mia vojo kaj lasis lin kun lia destino. Tio ĉi estas absolvo de pekoj. Li mortis pro vi kaj obskuro prenis lin. Li mortis kaj ne resurektos, li mortis kaj mi ne havas filon. Ho, mia knabo, mia knabo!

El brusto de la kardinalo eliĝis longa ĝemado kaj ĝin, kiel eĥo, respondis timiĝintaj homoj. Ĉiuj klerikoj ekstaris de sur siaj seĝoj, diakonoj proksimiĝis al la kardinalo kaj prenis liajn brakojn. Sed li liberiĝis, ekrigardis ilin severe, kiel furioziĝinta besto: — Kio tio estas? Ĉu por vi ne sufiĉas sango? Atendu vian vicon, ŝakaloj, vi ankoraŭ sukcesos satiĝi!

Tiuj retiriĝis kaj amasiĝis, palaj kaj tremantaj. Montanelli turnis sin al la popolo kaj homa maro ekondiĝis kiel grenkampo, super kiu traflugis uragano.

— Vi murdis lin! Vi murdis lin! Kaj mi koncedis tion, ĉar mi ne volis, ke vi mortu. Nun, kiam vi venas kun viaj fariseaj laŭdoj kaj malpuraj preĝoj, mi pentas... mi pentas mian agadon! Estus pli bone, se vi putrus en malvirtoj kaj estus malbenitaj por ĉiam, kaj li estus viva. Ĉu viaj pestaj animoj valoras la prezon, kiu estas pagita pro ilia savado? Sed estas tro malfrue, tro malfrue! Mi krias laŭte, sed li ne aŭdas min. Mi frapas ĉe la pordo de la tombo, sed li ne vekiĝas. Mi staras sola en dezerto kaj rigardas ĉirkaŭ mi, komence en la teron sangokovritan, en kiu kuŝas ĝojo de mia koro, kaj poste en la ĉielon teruran kaj malplenan. Despero penetras min. Mi rezignis lin, ho, generacio de viperoj, mi rezignis lin pro vi! Jen via savo, prenu ĝin! Mi ĵetas ĝin, kiel oni ĵetas oston al malsata graŭlanta hundaro! Prezo de via bankedo estas pagita, do venu kaj supersatiĝu vi, kanibaloj, sangosuĉantoj, abomena bestaro preferanta mortaĵon! Vidu: laŭ la ŝtuparo fluas varma, vapora sango! Ĝi elverŝiĝas el koro de mia filo pro vi! Lektrinku ĝin kaj makulu viajn vizaĝojn en ĝi! Interbatiĝu pro ĝiaj pecoj... kaj lasu min! Vidu ĝiajn sangoplenajn vundojn kaj agonion! Prenu ĝin, kristanoj, kaj manĝu!

Li prenis la hostion, levis ĝin super la kapo, svingis kaj ĵetis surplanken. La metalaĵo eksonoris laŭ ŝtonaj platoj. Klerikaro rapide proksimiĝis al li kaj tuj dudek manoj kaptis la frenezulon.

Nur post tio silentado de la popolo rompiĝis kaj aperis histeriaj, furiozaj ĝemkrioj. Faligante seĝojn kaj benkojn, interpuŝiĝante en pordoj, disŝirante kurtenojn kaj girlandojn, plorantaj homoj impetis eksteren sur la straton.