PMEG

Landoj de la mondo

La uzado de landonomoj bedaŭrinde estas malunueca en Esperanto. Por provi iom unuecigi la uzadon la Akademio de Esperanto faris rekomendojn, kaj eldonis liston de normaj landonomoj (Aktoj de la Akademio III). La ĉi-posta listo de la kvin mondopartoj estas ellaborita laŭ la rekomendoj de la Akademio kun aldono de multaj nomoj, kiuj mankas en la Akademia listo. Enestas ankaŭ nomoj de ĉefurboj. En "Nomoj de landoj kaj popoloj" troviĝas pli ĝeneralaj klarigoj.

{nomo}
Nomo de ĉefurbo.
[nomo]
Varianto ne rekomendita de la Akademio, sed vaste uzata. Nur kelkaj speciale atentindaj variantoj estas menciitaj.
pop.
Popolnomo. Tia nomo estas aparte montrita nur ĉe nomoj kunmetitaj kun la radiko LAND, kaj ĉe kelkaj nekunmetitaj nomoj, kiuj finiĝas per "(i)stano". Pri popolnomoj kaj loĝantonomoj legu la klarigojn en "Nomoj de landoj kaj popoloj".

Atentu! Por ĉiu nomo kun UJ-sufikso ekzistas paralela formo kun I anstataŭ UJ: Etiopujo = Etiopio, Ĉinujo = Ĉinio, Albanujo = Albanio, k.t.p. Ĉiu tia I-formo estas egale bona kiel la UJ-formo. Sed por ŝpari spacon, kaj por klareco, aperas en la listoj nur la UJ-formoj. Nomoj, kiuj finiĝas per "io" en la listoj, tamen ne estas kunmetitaj per Esperanta sufikso. Por ili ne ekzistas paralela UJ-formo. Ekzemple apud Liberio, Tunizio, Bolivio kaj Aŭstralio ne ekzistas *Liberujo*, *Tunizujo*, *Bolivujo* kaj *Aŭstralujo*.

Afriko

  • Alĝerio {Alĝero}
  • Angolo {Luando}
  • Benino {Porto-Novo}
  • Bocvano {Gaborono}
  • Burkino {Uagaduguo}
  • Burundo {Buĵumburo}
  • Centr-Afrika Respubliko {Banguo}
  • Ĉado {Niĝameno}
  • Ebur-Bordo {Jamusukro}
  • Egipto [Egiptujo] {Kairo}
  • Ekvatora Gvineo {Malabo}
  • Eritreo {Asmero}
  • Etiopujo {Adis-Abebo}
  • Gabono {Librevilo}
  • Gambio {Banjulo}
  • Ganao {Akrao}
  • Gvineo {Konakrio}
  • Gvineo-Bisaŭo {Bisaŭo}
  • Ĝibutio {Ĝibutio}
  • Kabo-Verdo {Prajo}
  • Kameruno {Jaundeo}
  • Kenjo {Najrobo}
  • Komoroj {Morono}
  • Kongolo (Respubliko Kongolo, Kongolo Brazavila) {Brazavilo}
  • Kongolo (Demokratia Respubliko Kongolo, Kongolo Kinŝasa) {Kinŝaso}
  • Lesoto {Maseruo}
  • Liberio {Monrovio}
  • Libio {Tripolo}
  • Madagaskaro {Antananarivo}
  • Malavio {Lilongvo}
  • Malio {Bamako}
  • Maroko {Rabato}
  • Maŭricio {Port-Luiso}
  • Maŭritanujo {Nuakŝoto}
  • Mozambiko {Maputo}
  • Namibio {Vindhuko}
  • Niĝerio {Abuĝo}
  • Niĝero {Niamejo}
  • Okcidenta Saharo {Ajuno}
  • Ruando {Kigalo}
  • Sao-Tomeo kaj Principeo {Sao-Tomeo}
  • Sejŝeloj {Viktorio}
  • Senegalo {Dakaro}
  • Siera-Leono {Fritaŭno}
  • Somalujo {Mogadiŝo}
  • Sud-Afriko {Pretorio} [Noto]
  • Sudano {Kartumo}
  • Svazilando (pop. Svazioj) {Mababano}
  • Tanzanio {Dodomao}
  • Togolo {Lomeo}
  • Tunizio {Tunizo}
  • Ugando {Kampalo}
  • Zambio {Lusako}
  • Zimbabvo {Harareo}

Ameriko

  • Antigvo-Barbudo {Sankta Johano}
  • Argentino {Buenos-Ajreso}
  • Bahamoj {Nasaŭo}
  • Barbado {Briĝtaŭno}
  • Belizo {Belmopano}
  • Bolivio {Sukro (kaj La-Pazo)}
  • Brazilo {Braziljo (Brazilio)} [Noto]
  • Ĉilio {Santiago}
  • Domingo {Sankta Domingo}
  • Dominiko {Roseo}
  • Ekvadoro {Kito}
  • Grenado {Sankta Georgo}
  • Gujano {Georgtaŭno}
  • Gvatemalo {Gvatemalurbo}
  • Haitio {Portoprinco}
  • Honduro {Tegucigalpo}
  • Jamajko {Kingstono}
  • Kanado {Otavo} [Noto]
  • Kolombio {Bogoto}
  • Kostariko {San-Joseo}
  • Kubo {Havano}
  • Meksiko {Meksikurbo}
  • Nikaragvo {Managvo}
  • Panamo {Panamurbo}
  • Paragvajo {Asunciono}
  • Peruo {Limo}
  • Salvadoro (El-Salvadoro) {San-Salvadoro}
  • Sent-Kristofo kaj Neviso {Bastero}
  • Sent-Lucio {Kastrizo}
  • Sent-Vincento kaj la Grenadinoj {Kingstaŭno}
  • Surinamo {Paramaribo}
  • Trinidado kaj Tobago {Portospeno}
  • Urugvajo {Montevideo}
  • Usono {Vaŝingtono} [Noto]
  • Venezuelo {Karakaso}

Azio

  • Afganistano (pop. Afganoj) [Afganujo] {Kabulo}
  • Armenujo {Erevano}
  • Azerbajĝano {Bakuo} [Noto]
  • Bangladeŝo {Dako}
  • Barejno {Manamo}
  • Birmo (Mjanmao) {Ranguno (Janguno)}
  • Brunejo {Bandar-Seri-Begavano}
  • Butano {Timbuo}
  • Ĉinujo {Pekino} [Noto]
  • Filipinoj {Manilo}
  • Hindujo {Nov-Delhio} [Noto]
  • Indonezio {Ĝakarto}
  • Irako {Bagdado}
  • Irano {Teherano}
  • Israelo {Jerusalemo}
  • Japanujo {Tokio}
  • Jemeno {Sanao}
  • Jordanio {Amano}
  • Kamboĝo {Pnom-Peno}
  • Kartvelujo {Tifliso} [Noto]
  • Kataro {Dohao}
  • Kazaĥstano (pop. Kazaĥoj) [Kazaĥujo] {Alma-Ato}
  • Kipro {Nikozio}
  • Kirgizistano (pop. Kirgizoj) [Kirgizujo] {Biŝkeko}
  • Kuvajto {Kuvajturbo}
  • Lanko (Sri-Lanko) {Kolombo}
  • Laoso {Vjentiano}
  • Libano {Bejruto}
  • Malajzio {Kuala-Lumpuro}
  • Maldivoj {Maleo}
  • Mongolujo {Ulan-Batoro}
  • Nepalo {Katmanduo}
  • Nord-Koreo [Nord-Koreujo] {Pjongjango}
  • Omano {Maskato}
  • Pakistano {Islamabado}
  • Rusujo {Moskvo} [Noto]
  • Saŭda Arabujo {Riado}
  • Singapuro {Singapuro}
  • Sirio {Damasko}
  • Sud-Koreo [Sud-Koreujo] {Seulo}
  • Taĝikistano (pop. Taĝikoj) [Taĝikujo] {Duŝanbeo} [Noto]
  • Tajlando (pop. Tajoj) {Bankoko}
  • Tajvano {Tajpeo}
  • Turkmenistano (pop. Turkmenoj) [Turkmenujo] {Aŝĥabado}
  • Turkujo {Ankaro}
  • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj {Abu-Dabio} [Noto]
  • Uzbekistano (pop. Uzbekoj) [Uzbekujo] {Taŝkento} [Noto]
  • Vjet-Namo {Ha-Nojo}

Eŭropo

  • Albanujo {Tirano}
  • Andoro {Andoro Malnova}
  • Aŭstrio {Vieno}
  • Belgujo {Bruselo} [Noto]
  • Belorusujo {Minsko}
  • Bosnio-Hercegovino {Sarajevo}
  • Britujo {Londono} [Noto]
  • Bulgarujo {Sofio}
  • Ĉeĥujo {Prago}
  • Danujo {Kopenhago} [Noto]
  • Estonujo {Talino}
  • Finnlando (pop. Finnoj) {Helsinko} [Noto]
  • Francujo {Parizo} [Noto]
  • Germanujo {Berlino} [Noto]
  • Grekujo {Ateno}
  • Hispanujo {Madrido} [Noto]
  • Hungarujo {Budapeŝto}
  • Irlando {Dublino}
  • Islando {Rejkjaviko}
  • Italujo {Romo} [Noto]
  • Jugoslavujo {Beogrado} [Noto]
  • Kroatujo {Zagrebo}
  • Latvujo {Rigo}
  • Liĥtenŝtejno {Vaduzo}
  • Litovujo {Vilno}
  • Luksemburgo {Luksemburgurbo}
  • Makedonujo {Skopjo}
  • Malto {Valeto}
  • Moldavujo {Kiŝinevo}
  • Monako {Monako}
  • Nederlando {Amsterdamo (Hago)} [Noto]
  • Norvegujo {Oslo} [Noto]
  • Pollando (pop. Poloj) {Varsovio}
  • Portugalujo {Lisbono} [Noto]
  • Rumanujo {Bukareŝto}
  • Rusujo {Moskvo} [Noto]
  • San-Marino {San-Marino}
  • Slovakujo {Bratislavo}
  • Slovenujo {Ljubljano}
  • Svedujo {Stokholmo}
  • Svislando (pop. Svisoj) {Berno}
  • Turkujo {Ankaro}
  • Ukrajno [Ukrainujo] {Kievo} [Noto]
  • Vatikano

Oceanio

  • Aŭstralio {Kanbero} [Noto]
  • Mikronezio {Palikiro}
  • Fiĝioj {Suvo}
  • Kiribato {Taravo}
  • Marŝaloj {Dalapo-Uligo-Darito (D-U-D)}
  • Nauro
  • Nov-Zelando {Velingtono} [Noto]
  • Palaŭo {Kororo}
  • Papuo-Nov-Gvineo {Port-Moresbo}
  • Salomonoj {Honiaro}
  • Samoo {Apio}
  • Tongo {Nukualofo}
  • Tuvalo {Funafutio}
  • Vanuatuo {Vilao}