Simboloj kaj mallongigoj
- ekz.
- ekzemple
- k.a.
- kaj aliaj
- k.s.
- kaj simile, kaj similaj
- k.t.p.
- kaj tiel plu
- p.
- paĝo
- t.e.
- tio estas
- PMEG
- Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
- PAG
- Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
- PIV
- Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
- ->
- fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)
- =
- estas egala al, signifas
- ~=
- estas proksimume egala al, signifas proksimume
- |
- limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mallongega paŭzeto en la elparolo)
- Apud
- Majuskla vokalo montras akcenton en tiuj lokoj, kie temas pri akcentado.
- [...]
- Parto de Zamenhofa frazo estas forlasita por mallongigi ekzemplon.
- ekzemplo°
- La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV, nek en ĝia Suplemento. Por klarigo vidu "Listo de novaj vortoj".
- *ekzemplo*
- La ekzemplo estas erara aŭ tre malrekomendinda.
- ekzemplo(FA1.153)
- La ekzemplo estas Zamenhofa el "Fabeloj de Andersen", la unua parto, paĝo 153. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallongigo estas Zamenhofaj. Vidu listojn en "Literaturo".