PMEG

O-vorteca uzo de A-vortoj

Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto (vidu "O-vortaj frazpartoj"), oni foje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaŭ mem transprenas la rolon de ĉefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A-vorto aperas la aŭ alia difinilo ("Difiniloj").

La palaco de la imperiestro estis la plej belega (palaco) en la mondo.(FA2.24)

Mi legas al vi nur la plej delikatan (parton).(Rt.6)

Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa (manĝo).(Rz.22)

Vi ne estas la unuaj (personoj), kiujn mi vidas hodiaŭ matene.(BV.15)

Mi devis oferi la agrablan (aferon, eblon) pro la utila (afero, eblo).(OV.266)

Ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn (homojn).(FA2.29)

Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba (vojo).(FE.33)

Ni ambaŭ volas la saman (aferon). Se la tute ĝenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstataŭe diri la samo: Ni ambaŭ volas la samon. -- Ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj denove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon!(Gm.67)

En esprimoj de horo kaj dato oni preskaŭ ĉiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Vidu "Horoj" kaj "Datoj". Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece.

Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.(FE.12)

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan (tagon) de Februaro.(FE.12)

Estas la dek-unua (horo) kaj duono.

Tio okazis en Julio (de la) mil naŭcent tridek oka (jaro). Ĉe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaŭ la A-finaĵon: Tio okazis en Julio mil naŭcent tridek ok.

Ĉe posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas. Tiam la posedaj pronomoj povas akcepti la artikolon la, kio ne eblas, kiam la O-vorto ĉeestas. Vidu "Aliaj difiniloj".

Via pano estas malpli freŝa, ol mia (pano).(FE.10)

Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj (homoj) ĉion.(M.36)

Vi ankaŭ min redonu al la miaj (homoj).(IT.7)

Alia

La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj enŝovo de O-vorto estas foje tute superflua.

Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian (supon).(Rz.27)

Ŝi estas jam edzino de alia (viro)!(H.15)

Alian (homon) ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.(PE.34)

El ŝiaj multaj infanoj unuj (infanoj) estas bonaj kaj aliaj (infanoj) estas malbonaj.(FE.12)

Laboru en konsento kaj helpu unu (persono) al la alia (persono).(OV.141) Pri la speciala esprimo unu... (la) alia vidu "Specialaj uzoj de unu".

Alia foje montras econ, sed montras plej ofte individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Iuj eĉ proponis ŝanĝi alia en tabelvorton, *aliu*. Tio estas neakceptebla reformo. Vidu detale en "Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?".

Ankaŭ multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj. Vidu "Kvantaj A-vortoj". Komparu ankaŭ kun pronomeca uzo de unu ("Specialaj uzoj de unu").