PMEG

Ĉu-demandoj

Ĉu-demandoj estas farataj per la demandvorto ĉu. Ĉu-demando serĉas konfirmon pri la ĝusteco de la tuta frazo. La respondo estas normale jesne (vidu "Respondvortoj"). Ĉu staras normale komence de la demanda frazo.

Ĉu vi komprenas min? Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!

Ĉu vi estas Kanadano? Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano!

Ĉu li? Jes, li!

Ĉu ĝi estas taŭga? Jes, (ĝi) estas!

Ĉu-demando povas ankaŭ esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj.

Ĉu vi volas kafon aŭ teon? - Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi vola kaj kafon, kaj teon!

Ĉu li aŭ ŝi? - Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ!

Forlaso de ĉu

En dialogoj ĉu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-ĉu-aj ĉu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita.

- Efektive? - ŝi demandis per tirata tono. - Efektive, - respondis Aleĉjo.(M.147) = - Ĉu efektive vi farus tion? - ŝi demandis...

- Morgaŭ mi iros al Hindio! - Al Delhio? = ...Ĉu al Delhio vi iros?

Normale oni tamen uzu ĉu en ĉu-demandoj.

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekzemple leviĝantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ekzistas reguloj pri la frazmelodio. Tial nur la kunteksto povas montri, ke demando sen ĉu estas demando.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn, kies celo estas ankaŭ demanda. Oni eldiras informon kun la celo, ke la aŭskultanto konfirmu aŭ malkonfirmu ĝin. En tiaj kvazaŭ-demandoj oni ne uzas ĉu.

- Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] ĉion tion ĉi mi verkis. - Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi?(Rz.46) La dua parolanto ne demandas, ĉu la unua estas barono Brambeus. Ŝi konstatas, ke li ja estas la barono, sed samtempe volas ricevi konfirmon pri tio.

Vi ne volas do indulgon kaj favoron?(Rt.72) = Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Ĉu mi ĝuste komprenis la aferon?

Vi min jam ne akceptos? - demandis Marta, - nenian esperon mi povas havi?(M.184)