PMEG

KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per iu el la tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni serĉas. La KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo.

Kion vi volas? - Mi volas manĝon!

Kian manĝon vi deziras? - Mi deziras malmultekostan manĝon!

Kiel vi fartas? - Mi fartas bone!

Kiom da pomoj vi havas? - Mi havas du kilogramojn da pomoj!

Kies estas tiu aŭto? - Ĝi apartenas al Anno! Ĝi estas de Anno! Ĝi estas ŝia!

Kiam do? - Morgaŭ!

Vidu ankaŭ la klarigojn de la unuopaj KI-vortoj en "E-vortecaj vortetoj" kaj "O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj". Pri la pozicio de KI-vortoj vidu ankaŭ "Antaŭmetado de frazparto".

KI-vorto en nekutima pozicio

Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataŭ frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte eĥa demando por rekonfirmo de io ĵus aŭdita.

Mi volas, ke vi donu al mi vian novan aŭton! - Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.

Pluraj KI-vortoj en la sama demando

Se iafoje oni havas en la sama demando pli ol unu demandan KI-vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?