PMEG

La - bazaj reguloj

La vorteto la nomiĝas difina artikolo. Ĝi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato.

Oni ne aldonas finaĵojn al la. Ĝia formo ne varias, ĉu la frazparto estas unu-nombra, ĉu multe-nombra, ĉu la frazparto havas rolmontrilon, ĉu mankas rolmontrilo. Oni povas tamen en iaj okazoj uzi la mallongigitan formon l'. Vidu "Apostrofo".

la domo = tiu de vi konata domo
la bela junulino = tiu de vi konata bela junulino
la domo kun bela pordo = tiu de vi konata domo kun bela pordo
la junulinoj = tiuj de vi konataj junulinoj
la altaj montoj = tiuj de vi konataj altaj montoj
la domoj kun bela pordo = tiuj de vi konataj domoj kun bela pordo
la ruĝajn krajonojn = tiujn de vi konatajn ruĝajn krajonojn

La staras antaŭ aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni metas antaŭ la.

en la domo
ĉe la bela junulino
pri la altaj domoj
super la domoj kun belaj fenestroj

Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis tutan la nokton.* Sed: Li ronkis la tutan nokton.

Sed en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de reĝoj kaj aliaj altranguloj, la staras post la O-vorto antaŭ A-vorta priskribo.

Karolo la Kvina
Luizo la Dek-kvara
Vilhelmo la Silentema
Timuro la Lama

Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto ("Apudmeto"): Karolo, la kvina reĝo kun tiu nomo -- Luizo, la dek-kvara reĝo kun tiu nomo -- Vilhelmo, la silentema reĝo -- Timuro, la lama sultano.

En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A-vortojn antaŭ la (ekzemplon vidu en "Normala apostrofado"), aŭ uzas la kune kun poseda pronomo (vidu "Aliaj difiniloj"). Tia nenormala uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimiĝu de la ordinaraj reguloj.

En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi. Tiu permeso validas nur por komencantoj.

Malpermesoj de la

En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la.

  • Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas posedaj pronomoj, tabelvortoj je U, AES, la vorteto ambaŭ, kaj duondifina unu.

    Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*

    Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda*.

    Ĉiuj gastoj jam venis. Ne: *Ĉiuj la gastoj jam venis*.

    Mi ŝatas ĉiajn legomojn. Ne: *Mi ŝatas la ĉiajn legomojn*.

    Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto... la ties festo...*.

    Mi legis ambaŭ librojn. Ne: *Mi legis la ambaŭ librojn*.

  • Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo.

    Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. Ne diru: *...al la Kanado*.

    Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*

    Sed ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la. Por detalaj reguloj vidu "La ĉe propraj nomoj".

  • Ne uzu la ĉe la frazrolo alvoko.

    Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*.

Individuaĵo aŭ speco

Kiam oni uzas O-vorton oni povas paroli pri certa individuaĵo, aŭ oni povas paroli ĝenerale pri speco. Kiam oni klarigas la uzon de la, oni devas distingi inter tiuj du manieroj uzi O-vortojn. Vidu "La - individuaĵo(j)" kaj "La - konateco" pri individuaĵoj. Vidu ankaŭ "La - specoj".