PMEG

La ĉe propraj nomoj

En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: "antaŭ propraj nomoj oni ne uzas la". Tio ne estas vera. Efektive la lingvo distingas inter normalaj propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ne uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ja uzas la. La uzo de la ĉe propraj nomoj tamen ne estas tute fiksita. La ĉi-postaj reguloj do ne estas absolutaj.

Legu ĝenerale en "Propraj nomoj". Pri aliaj difiniloj ĉe propraj nomoj vidu "Aliaj difiniloj".

Normalaj propraj nomoj

Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem propraj nomoj. Pri tio decidas la ĉefvorto de la nomo. Ekzemple Norda Ameriko estas normala propra nomo, ĉar la ĉefvorto Ameriko ĉiam estas propra nomo per si mem.

Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, ĉar ili ĉiam nomas ion, kion oni supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikaĵojn. Multaj propraj nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn, sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa individuo, kaj supozas, ke la aŭskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale estus eraro aldoni la al tiaj nomoj.

Morgaŭ mi veturos Parizon.(FE.28) Parizo estas propra nomo de la ĉefurbo de Francio. Ĝi ĉiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.

Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.(FE.9) Aleksandro estas propra nomo de knabo. Uzante ĝin oni ĉiam celas certan difinitan knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni ĉiam celas unu certan el ili, kiun la aŭskultanto konas.

Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas ĉiam propra nomo. Ĝi ne havu la. Esperanto estis unue kaŝnomo de Zamenhof. Nun ĝi estas propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto (= "persono, kiu esperas"), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute alia vorto.

Ĉiuj landonomoj (vidu "Nomoj de landoj kaj popoloj") estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do ne havu la. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.(FE.40)

Citaĵaj kaj fremdlingvaj propraj nomoj estas ĉiam traktataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la). Vidu "Citaĵoj" kaj "Ne-Esperantigitaj nomoj".

Foje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo.

Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero.(FA1.138) Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la rekta priskribo surtera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn.(M.6)

Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, ĉar ĝi estas klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la priskribon aliaj. Oni do devas uzi la, ĉar oni parolas pri ĉiuj aliaj Londonoj.

Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britio, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn. Ankaŭ ĉi tie Londono havas priskribon, sed oni ne uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

Tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo.(LR.78) Ĉi tie mankas la, ĉar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan lingvon, sed por paroli pri speco de lingvaĵo.

Se temas ne pri elekto inter pluraj kun la sama nomo, sed pri parto de la koncerna afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam ĉeestas A-vorta priskribo.

Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo. Ne temas pri pluraj Rejnlandoj aŭ pluraj Eŭropoj, sed pri la meza parto de Rejnlando kaj la meza parto de Eŭropo.

En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide. = En la orienta parto de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze por distingi inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la por tion klare montri.

Tio estis Kristino el la erikejo.(FA3.94) El la erikejo estas rekta priskribo de la nomo Kristino, sed ĝi ne estas A-vorto.

Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo.(Rz.66)

Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanio. Mi vizitis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Ĉi tie temas klare pri distingo inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

Mi daŭre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la tiama Parizo kvazaŭ alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne uzas la.

Norda Ameriko konsistas el du landoj, Usono kaj Kanado. La kontinento nomiĝas Norda Ameriko (aŭ Nord-Ameriko). La A-vorto estas parto de la nomo.

Sankta Petro, Sankta Johano... En tiaj ĉi nomoj de sanktuloj la priskribo Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Ĉe Zamenhof oni tamen trovas tiajn nomojn ankaŭ kun la.

Kiam sanktula nomo aperas kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preĝejo aŭ simila afero, kiu estas nomita laŭ tiu sanktulo: la Sankta Bartolomeo(Rn.24) = "la preĝejo de Sankta Bartolomeo".

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj

Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn.

Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.(Ij.9) Estas tri propraj nomoj de stelaroj. Ĉiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

Kaj tiam la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano."(FA3.2) La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.

En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno.(FA1.72) Estas du propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ĝi ne havas la.

Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire [...] al la Ruĝa Maro.(Er.13) La marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.

La plej suda parto de la Afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.

Okazas tamen, ke oni forlasas la ĉe tiaj ĉi nomoj, speciale kiam temas pri tre konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca.

Ĉu vi estas membro de (la) Universala Esperanto-Asocio? Oni povas uzi la, sed normale forlasas ĝin ĝuste ĉe ĉi tiu nomo, ĉar ĝi estas tiel konata. Pri mallongigoj de ĉi tiaj nomoj vidu ĉi-poste.

Multe-nombraj nomoj

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj, ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= "alta monto kun paŝtejoj") estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.(FA3.64) La vorto Andoj estas tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa monto devus esti "ando". Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas "filipino", sed tia vorto ne ekzistas.

Propraj nomoj kiel priskriboj

Kiam propra nomo aperas kiel rekta priskribo de ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas laŭsence difinita kaj konata, tiam oni devas uzi la, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto. Tia identiga priskribo estas normale postmetita O-vorto aŭ postmetita nacilingva nomo. Vidu ankaŭ "Identiga priskribo".

la rivero Nilo
la fama aŭtoro Ŝekspiro
la strato Graniczna(M.4)
la monato Majo(FA3.18)
(la) Federacia Respubliko Germanio - La ĉefvorto respubliko estas ordinara O-vorto, kaj tial oni devus uzi la, sed la tuto estas propra nomo tre konata, kaj tial oni ofte forlasas la. (Plej ofte oni diru simple GermanujoGermanio, nepre sen la.)

Se oni volas diri, ke estas unu el pluraj kun tiu ĉi nomo, kaj se la aŭskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni ne uzu la.

Mi vojaĝis kune kun amiko Johano. = ...kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomiĝas Johano. Ekzistas pli ol unu amiko kun tiu nomo. Praktike oni sufiĉe malofte ĉi tiel uzas propranoman priskribon ĉe O-vorto sen la. Pli ofte oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomiĝas Johano, ĉar tio estas pli klara.

Propranoma priskribo povas ankaŭ esti A-vorta.

la Mediteranea maro = la maro, kiu nomiĝas Mediteraneo = la maro Mediteraneo = Mediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo povas esti utila ekzemple, kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas maro.

la Atlantika oceano (= Atlantiko)

la Timora Maro (maro ĉe la insulo Timoro)

Titoloj

Vortoj kiel sinjor(in)o, fraŭl(in)o, doktoro, profesoro k.t.p. estas ofte uzataj antaŭ propra nomo. Tian antaŭesprimon oni nomas titolo, se ĝi estas kvazaŭ parto de la propra nomo. Antaŭ titolo oni ne uzas la.

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.(FE.39) Ne *...la fraŭlino Berto.*

Doktoro Zamenhof kreis Esperanton. Ne *La doktoro Zamenhof...*

Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi.(M.41)

Sekve barono Brambeus estas vi?(Rz.46)

Laŭ la ordinaraj reguloj oni devus ja uzi artikolon antaŭ titolo, ĉar la ĉefvorto (la titolo) estas ordinara O-vorto, sed titoloj sekvas apartan regulon.

Ĉar titolo estas kvazaŭ parto de la propra nomo, oni povas ĝin skribi kun komenca majusklo: El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.(FE.42) Majuskla skribo estas tamen malofta en la praktiko.

Tia ĉi antaŭesprimo tamen ne nepre estas titolo, eĉ se ĝi aperas antaŭ propra nomo: La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.(FE.36) La esprimoj doktoredzino kaj gedoktoroj povas alifoje esti veraj titoloj, sed ĉi tie ili servas por informi, kiaj estas la homoj, kies nomoj estas mallongigitaj al A. kaj P. Nur se la parolanto sentas la tuton kvazaŭ propran nomon, temas pri titolo.

Se titoleca antaŭesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam ĝi ne plu estas titolo (krom se la A-vorto mem estas parto de la titolo, kio estas tre malofta): Li fianĉiĝis kun la juna fraŭlino Berto. La genia doktoro Zamenhof kreis Esperanton.

Pruntitaj artikoloj

Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu estas kvazaŭ parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon. Ekzemple Hago (urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto, kvankam en pluraj lingvoj ĝi havas artikolon, kiu estas firma parto de la nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l'Aia). Same oni uzas Havro sen artikolo, kvankam France estas ĉiam Le Havre kun artikolo. Arabaj propraj nomoj havas normale ĉiam difinan artikolon en la Araba, sed en Esperanto ili ne havu artikolon: Kairo, Riado°, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas tiajn artikolojn ankaŭ en Esperanto: la Himalajo(FA1.121), la Atlantiko, la Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas nekorekta, sed iafoje tolerebla. Propraj nomoj ja ofte rifuzas tute plene Esperantiĝi.

Ĉe iuj ĉi tiaj nomoj origina artikolo fariĝis parto de la Esperanta radiko: La-Pazo (aŭ Lapazo), La-Plato (aŭ Laplato), El-Salvadoro (aŭ Salvadoro), Los-Anĝeleso (aŭ Losanĝeleso), Alĝero. ("La", "el" kaj "los" estas Hispanaj artikoloj. "Al" estas Araba artikolo.) Pri dividostrekoj en ĉi tiaj nomoj vidu "Helposignoj".

Nomoj de tempodividoj

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brumero...) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laŭ la ĉi-antaŭaj reguloj. Vidu ankaŭ "Majuskloj ĉe propraj nomoj" pri monatonomoj.

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.(FE.12) Februaro estas difinita konata afero. Se ĝi ne estus normala propra nomo, ĝi nepre havus la.

Nomoj de festoj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Aŝuro°...) estas plej ofte traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kvankam iuj (ekz. Kristnasko) fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen tre varias.

Al Kristnasko venis letero de ŝia patro.(FA3.58) = Al la tiujara Kristnasko...

Post Aŝuro° li veturos al Teherano. = Post la ĉi-jara Aŝuro...

Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko.(Er.12)

Semajntagoj (lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo) ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la, kvankam difinitaj kaj konataj.

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: "Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis!"(FA2.101)

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.(FE.20) Oni ne uzas la, ĉar sabato kaj dimanĉo ĉi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri propraj nomoj.

Mi intencas veni Bulonjon ĵaŭdon.(L1.173) Difinita konata ĵaŭdo prezentata propranomece sen la.

"Dimanĉon ni nin vidos." [...] Venis la dimanĉo.(FA3.60) Temas pri la sama dimanĉo, same konata ambaŭfoje, unuafoje propranomece sen la, duafoje kun la.

Sezonoj (printempo, somero, aŭtuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto...) estas ĉiam ordinaraj O-vortoj. Laŭ iuj gramatikistoj ili foje estas uzataj propranomece, sed temas ĉiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo. Tial la estas nebezonata.

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.(FE.34) = ...en somera tempo... en vintra tempo...

En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.(FE.39) Ĉi tiu ekzemplo estas tute simila al la antaŭa, sed ĉi tie ja aperas la. Kiam oni parolas ĝenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aŭ forlasi la depende de la stilo. Vidu "La - specoj".

Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro.(FA2.96) = ...en vintra tempo, ...en iu vintro.

Fariĝis mateno.(FA2.131) = Fariĝis matena tempo.

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro.(FA1.110) Temas pri certa konata nokto. Tial la estas uzata, tute laŭ la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

Ĉirkaŭas min nokto.(FA1.79) ~= Ĉirkaŭas min mallumo.

Lingvonomoj

O-vortaj lingvonomoj (ekz. Esperanto) estas tute normalaj propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la ĉe ili. Vidu "La - specialaj uzoj" kaj "Nomoj de landoj kaj popoloj".

Mallongigitaj propraj nomoj

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj oni plej ofte traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias.

Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. -> Mi trovis tiun vorton en PIV. Antaŭ la plena nomo oni povas uzi la, sed antaŭ la mallongigo tio ne okazas.

Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereŭropa. -> Tiujare (la) UK denove estos ekstereŭropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj foje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

Ĉu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? -> Ĉu vi estas membro de UEA. Teorie oni povus uzi la antaŭ la plena nomo, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio apenaŭ okazas ĉe tiu ĉi tre konata nomo. Antaŭ la mallongigo la neniam aperas.