PMEG

Ajn

Ajn montras emfaze nedifinitecon aŭ indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj, ĉefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaŭ kun I-vortoj kaj ĈI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn ĉiam staras post la koncerna tabelvorto.

Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla!(FA3.79) Ne gravas, kie ŝi estas trovebla.

Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!(BV.45) Ne gravas, kiu ŝi estos.

Kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi (la maro) estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado.(FA1.106) Eĉ se estus tute senbrue kaj trankvile, estus tamen negranda moviĝo ĉe la bordo.

Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj.(Gm.63)

Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos.(BV.74)

Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi. Venu, kiam vi volas.

Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?(M.177) Sen tiu loko tute mankas eblo.

Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.

Antaŭ ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi ĈI-vorton aŭ I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon.(M.66) Pli bone: ĉian ajn, ian ajn.

Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn fariĝus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankoraŭ apenaŭ uzata.

Vortfarado

Ajna = "ĉiu ajn, iu ajn, arbitra": Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus ĉiun/ĉian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron.