Do montras, ke la diraĵo iel estas konkludo aŭ sekvo de antaŭa afero.
Vi vidas do, [...] ke vi ne devas kulpigi min.(M.90)
Mi finas do per la jenaj vortoj: [...](OV.46)
Ha, kia fripono li do estas!(Rz.70)
Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.(FE.25)
Do estas ankaŭ uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Foje la konkluda signifo restas, foje la nuanco estas nur emfaza.
Kio do fariĝis kun la gesinjoroj?(FA3.31)
Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?(M.31)
Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi?(Rz.27)
Nu, venu do al mi post unu horo... bone?(M.146)
Nu, aŭdu do, vi faru jenon: [...](Rz.18)
PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas tie. = ...por vidi, kiu troviĝas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro troviĝanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed konkluda do ja povas aperi ankaŭ ĉe rilata KI-vorto kontraŭe al la opinio de PIV kaj PAG, ekz.: Li scias nur la Anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la Angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraŭ do la KI-vorto kiu estas ĉi tie rilata, ne demanda.