PMEG

montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke ĝi validas.

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi antaŭ nia nazo.(FE.33) Oni povus supozi, ke almenaŭ antaŭ la nazo oni ion vidus, sed ne.

Timulo timas sian propran ombron.(FE.37) Estas surprize, ke li timas sian propran ombron, sed tiel ja estas.

Li estas tre kredema: la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.(FE.41) Oni supozus, ke almenaŭ tiajn aferojn li ne kredus.

Li estas tre purema, kaj unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.(FE.41)

Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, se la tuta mondo batalus kontraŭ ni.(OV.410)

La pozicio de

staru ĉiam ĝuste antaŭ tio, kion ĝi koncernas. Vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe. Sed, kiam rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis post se, verŝajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed ĉar miskompreno praktike ne eblas, ne necesas kondamni tian uzadon.

La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara.(FAnt)