PMEG

Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj kaj sonimitaj vortetoj estas ofte elparolataj kun alia akcento ol ili devus havi laŭ la skribo. Tiaj ĉi vortoj estas la plej "sovaĝa" parto de la lingvo, kaj tial normalaj skribaj kaj elparolaj reguloj eble ne estas same gravaj kiel ĉe ordinaraj vortoj, sed plej ofte tute bone eblas skribi laŭ la efektiva elparolo.

La vorton hura oni elparolu "hUra" (akcento je U). Sed multaj elparolas "hurA". Se oni tiel elparolas, oni skribu hu ra°.

Hola estas ofte elparolata "holA", kaj devas tiam esti skribata ho la°.

Aha, ehe kaj oho elparoliĝu "Aha", "Ehe" kaj "Oho". Ili estas tamen ofte elparolataj "ahA", "ehE" kaj "ohO", kaj devas tiam esti skribataj a ha°, e he° kaj o ho°.

O kej° estas ofte misskribata *okej*, kio devus elparoliĝi "Okej". La efektiva elparolo estas tamen ĉiam "okEj". Iuj proponis skribi *okej'* kun apostrofo, sed ja neniel temas pri O-vorto.

Dirlididi estas verŝajne elparolata "dIrlididI", kaj pli bone skribiĝu dirli di di. Trateratra estas supozeble elparolata "trAteratrA", kaj skribiĝu prefere trate ra tra.

La kata bleko miaŭ estas ofte elparolata "miAŭ", kaj tial eble mjaŭ° estus pli bona skribo.

En ging, gang, giling kaj gilang la G-oj devas plene elparoliĝi. Verŝajne gin°, gan°, gi lin°, gi lan° pli ĝuste redonus la sonon de sonorilo.