PMEG

Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni povas tiajn "vortojn" libere krei laŭ momentaj bezonoj. La signifoklarigojn, kiujn oni trovas en vortaroj kaj ĉi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Ĉi tie nur mallonge menciiĝos tiuj neoficialaj ekkriaj vortetoj, kiuj troviĝas en PIV kaj PAG, plus kelkaj aliaj. La formoj kaj signifoj estas pli-malpli laŭ PIV kaj PAG, sed la efektiva uzo ja povas esti alia.

Sonimitoj estas la plej "sovaĝa" parto de ĉiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute laŭplaĉe kaj laŭbezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili ankaŭ ne ĉiam obeas al la sonreguloj. Ĉi- poste oni povas rimarki ekz. ŭa kaj kŭaks, en kiuj la litero Ŭ aperas en nenormala pozicio (vidu Bazaj elparolaj reguloj pri Ŭ).

Homaj vokoj kaj sonoj

lo = alvoko, normale uzata nur kune kun ha -> ha lo (Laŭ PAG lo estas O-vorta formo de la artikolo la. Tio estas fantaziaĵo. La kaj lo estas du tute senrilataj vortoj. Lo tute ne estas O-vorto, kaj tute ne devenas de la.)

hola = alvoko

stop = "haltu!" (el stop oni povas fari la verbon stopi = "haltigi")

hoj = alvoko
uhu = alvoko de malproksime
ts = alvoko al negrava persono
hej = kuraĝigo
hop = instigo al salto
bas = vigla mallaŭdo
ĉit, ŝŝ, ts = silentu!
ruk, ho ruk = instigo al fortostreĉo

baj baj, lu lu = lulado de infano

aha = konstato
ehe = ekkompreno
oho = surpriziĝo

= forta surprizo
aj, aŭ = doloro
ba, baf° = malŝata senzorgeco
be = konfuziteco
ej = dubeto, milda malaprobo
oj = bedaŭro

o kej° = konsento, bone!

hm = paŭzo por pripensi, kontraŭdiremo, necerteco, ĝenateco, konfuziteco, ŝajnigo de tuseto

pa = malkontenteco, ĉagreno, senzorgeco

ta ta ta, tra ra ra = senpacienca rifuzo plu aŭskulti
dirlididi = "tio estas bagatelo!"

pu = naŭziĝo
uf, fu = laciĝo, faciliĝo post laceco, penado k.s.
br, brr = frostotremo
hu = ektimo
huj = subita doloro

tra la la, la la la = kantado
tra ra ra = rapida babilado
hi hi = nerva rido, altvoĉa rido
fu = detenata rido
ŭa = krio de bebo

amen, haleluja, hosana = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en judismo kaj kristanismo

Vokoj al bestoj

hot, hot hoto = instigo al ĉevalo iri, al bovo forkuri k.s.
tpr = kvietigo aŭ ekscitado de ĉevaloj
fr = fortimigo de birdoj
huŝ, tju = fortimigo de bestoj

Sonimitoj bestaj

gik gak = bleko de anaso
glu glu = bleko de meleagro
hu = bleko de strigo
kluk kluk = bleko de kokino
kurre kurre = bleko de kolomboj
kŭaks, brekekekeks = bleko de bufo
kva, kvak = bleko de rano
kvivit = birda pepado
pip = bleko de muso, birdido k.s.
put put = sono de serĉanta kokino
ŭa = bojo de hundo

Aliaj sonimitoj

bam = sono de tursonorilo
bum = bruo de falo, kanono, tamburo k.s.
ging gang, giling gilang = sono de sonorilo
glu glu, kluk kluk = sono de akvo elfluanta el botelo
hu-u-u = sono de vento
puf, pum = bruo de falo k.s.
riĉ raĉ = sono de ŝiriĝanta ŝtofo k.s.
sss = sibla sono
tik tak = sono de mekanika horloĝo
tra ra ra = sono de marŝo, galopo k.s.
trateratra = sono de trumpeta fanfaro