Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto.
vere rapide
tre rapide
ekstreme tede
pli rapide
tiel tede
iom tede
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto.
rilate al tio
rilate tion
pere de li
kaŭze de la akcidento
fare de ili
Se la E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo de ĝi montras la objekton de tiu ago. Vidu ankaŭ "N por objekto".
subtenante la kruĉon(FE.15)
elĵetante unu serpenton kaj unu ranon(FE.21)
trovinte pomon(FE.22)
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ĝi staras normale antaŭ la E-vorto.
je cent decibeloj laŭte
cent decibelojn laŭte
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel aŭ ol. Vidu "Kiel kaj ol". Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto.
longe kiel hieraŭ
tede kiel en la lernejo
same kiel mi
pli longe ol hieraŭ
pli tede ol mia instruisto
Por priskribi E-vortan participon oni povas ankaŭ uzi subfrazon ("Subfrazoj") kaj I-verbon ("I-verboj kiel rekta priskribo"). Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto.
Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.(FE.21)
Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino.(M.49)
Forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron.(M.60)