PMEG

Rektaj priskriboj de O-vorto

Difiniloj

O-vorta frazparto povas havi difinilon antaŭ si. Difinilo estas vorteto, kiu precizigas aŭ malprecizigas la identecon de la tuta frazparto.

La plej grava difinilo estas la difina artikolo la, sed difiniloj estas ankaŭ tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj, ambaŭ, kaj unu. Legu pli detale en "Difiniloj".

la nomo - tia nomo - tiu nomo - ties nomo - ĉiu nomo - iu nomo
la nomoj - tiaj nomoj - tiuj nomoj - ties nomoj - ĉiuj nomoj - iuj nomoj
la nomon - tian nomon - tiun nomon - ties nomon - ĉiun nomon - iun nomon
la nomojn - tiajn nomojn - tiujn nomojn - ties nomojn - ĉiujn nomojn - iujn nomojn

Nombrovortoj

Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn, kiuj montras, pri kiom da aferoj temas. Vidu pli detale en "Nombraj vortetoj".

unu tablo
du pordoj
tri hundojn
dudek kvin aŭtoj
cent mil dolarojn

A-vortoj

Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn. Se la O-vorto havas iun el la finaĵoj J kaj N, ankaŭ la rekte priskribanta A-vorto ricevas tiujn finaĵojn. Legu pli detale en "A-vortoj". Rekte priskribanta A-vorto staras normale antaŭ la O-vorto.

granda tablo
malfermita pordo
sovaĝaj hundoj
strangajn okazaĵojn

Oni povas ankaŭ uzi postmetitajn A-vortojn. Foje oni postmetas A-vorton por emfazi ĝin.

amo eterna
marteladon bruan

Alifoje oni postmetas A-vorton por klareco. Vidu ĉi-poste pri antaŭpriskriboj kaj postpriskriboj.

O-vortaj frazpartoj

Oni ankaŭ povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia priskriba frazparto staras ĉiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas ĉiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finaĵon.

viro kun ĉapelo
junulino el Francujo
instruisto pri la Japana lingvo
hundo sen vosto
pordo de malgranda domo
kurado laŭ vojo kampara
skribado per globkrajono
verkado de konataj aŭtoroj
verkado de la libroj
verkanto de libroj
iro en la preĝejon(FA4.166)

Rimarku, ke ne eblas uzi antaŭmetitan O-vorton sen rolmontrilo. Tiaj priskriboj eblas en iuj lingvoj, ekz. la Angla, sed ne en Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton aŭ postmetitan O-vorton kun rolvorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto, instruisto de lingvo(j), Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Berlino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton (kun aŭ sen dividostreko): Esperanto-kongreso, lingvoinstruisto. Pri tiaj kunmetaĵoj vidu "Precizigaj antaŭelementoj".

Identigaj priskriboj

Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo ne havu N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon. Vidu "Identiga priskribo".

la urbo Pekino
la monato Decembro
mia amiko Karlo
sinjoro Petro(FE.18)
tiu libro Ĉu vi kuiras ĉine?
la gazeto New York Times
Neniam uzu la vorton "amo".(OV.383)

I-verboj

O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon, precipe se la O-vorto havas agan signifon. Vidu "I-verboj kiel rekta priskribo".

la povon labori(M.38)
forta deziro venki
ĝojo esti la unua
la neceso eduki infanon

Komparaj esprimoj

Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo. Tia priskribo staras ĉiam post la O-vorto.

haroj kiel plumoj de korvo(M.141)
vizaĝo kiel lakto kaj sango(FA2.105)

En ĉi tiaj esprimoj oni ne uzu kia: Ne diru *haroj kiaj plumoj de korvo*. Vidu pli detale en "Kiel kaj ol".

Subfrazoj

Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon. La subfrazo ĉiam staras post la O-vorto. Vidu "Subfrazoj".

Jen estas la pomo, kiun mi trovis.(FE.6)

Li rakontis la novaĵon, ke ŝi finfine alvenis.

Lokaj kaj tempaj E-vortoj

Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj povas aperi kiel postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu troviĝas, kiu okazas, estanta, troviĝanta, okazanta aŭ similan esprimon. Ankaŭ lokaj kaj direktaj E-vortecaj vortetoj povas tiel aperi.

La floroj supre sur la tero odoras.(FA1.52) = La floroj, kiuj troviĝas supre...

El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno.(FA3.63) = El la preĝejo, kiu estis tute apude... El la tute apuda preĝejo...

La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere.(FA2.134) = La pordo, kiu troviĝis kontraŭe (en la kontraŭa domo)... La kontraŭa pordo...

La vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita.(FA1.130) = La vesperon, kiu estis antaŭe... La antaŭan vesperon...

Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano.(FA3.93) = Sur mizera lito, kiu troviĝis tie... Sur tiea mizera lito...

Alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen.(FA3.123) = ...la vojon, kiu kondukas hejmen.

La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen.(OV.123) = ...iradon, kiu direktiĝas antaŭen.

La vojaĝo ĉi tien estis tre agrabla. = La vojaĝo, kiu iris ĉi tien...

Ofte oni povas uzi ankaŭ postmetitan A-vorton kiel ĉi tian lokan aŭ tempan priskribon de O-vorto: la preĝejo tute apuda, la pordo kontraŭa, la vesperon antaŭan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.

Sed tia ĉi priskribo de O-vorto ofte mem havas precizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili troviĝas sude de Parizo), la vesperon antaŭe de la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la posta tago). Se oni uzus A-vorton, oni povus iafoje pensi, ke la preciziga priskribo rilatas al la O-vorto: la regionoj sudaj de Parizo = la sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas al Parizo), la vesperon antaŭan de la geedziĝo = la antaŭan vesperon de la geedziĝo (la geedziĝo okazas en tiu vespero).

Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la O-vorto, dum tia ĉi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antaŭan vesperon, la vesperon antaŭan, la vesperon antaŭe, sed nepre ne *la antaŭe vesperon*.

Ordo de priskriboj de O-vorto

En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj sekvas la jenan ordon.

Difinilo - Kvantaj priskriboj - Antaŭpriskriboj - (Ĉefvorto = O-vorto) - Postpriskriboj

Difinilo

Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambaŭ, unu.

Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon (vidu tamen "Pli ol unu difinilo"): la domo, tiuj tri domoj, kies grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambaŭ domoj.

La difinilo tia aperas foje post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. Tia ankaŭ foje troviĝas en postpriskriba pozicio, speciale kiam ĝi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.(FA3.114) Tia estas difinilo de arbo. La subfrazo kian ni... priskribas tia. Ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj.(M.20) Ankaŭ kiam tia staras en tiaj pozicioj, ĝi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun ĝi.

Kvantaj priskriboj

Kvantaj priskriboj estas ĉefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj ("Nombroj"): la tridek ruĝaj domoj, la dek tri ruĝaj domoj, la unua domo, mia tria ruĝa domo.

Ankaŭ iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antaŭ)lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta ŝtona domo (ne *la ŝtona tuta domo*), la alia ŝtona domo (ne *la ŝtona alia domo*), la sama ŝtona domo (ne *la ŝtona sama domo*).

Se oni uzas du aŭ pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jarojla dek lastaj jaroj, la aliaj du knabojla du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombrovorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.

Antaŭpriskriboj

Antaŭpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la ruĝa domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antaŭmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj Hindaj ĉemizoj. Oni tiam normale metas ĝeneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn pli poste (Hindaj).

Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj.(M.101) Oni povus ankaŭ diri: ...du el miaj pli junaj fratoj.

Antaŭmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte fariĝas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antaŭ ĝi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta Brazila ligno de tre alta kvalito.

Postpriskriboj

Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, frazparto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aŭ tempa E-vorto, loka vorteto.

Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la reciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antaŭ la subfrazo, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi aĉetis. Ĉu mi aĉetis la domon aŭ la lignon? Por klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Ĝi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi aĉetis, domo el tiu ligno kiun mi aĉetis.

Nekutima vortordo

Iafoje oni deflankiĝas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio eblas, kiam la diversaj finaĵoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas.

Ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn.(Rz.67) = Ili tie ĉi havas tre bonajn ĉevalojn. La N-finaĵo ĉe bonajn klare montras, ke ĝi estas rekta priskribo de ĉevalojn malgraŭ la nekutima vortordo.

Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.(M.178) = ...kaj nenian laborenspezon ŝi havis.

Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia ĉi vortordo troviĝas en la Esperanta himno "La Espero": Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion.(FK.298) = ...ĝi tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingvaĵo.