Ne normale staras ĝuste antaŭ tio, kion ĝi neas. Vidu "Neado". Logike estas do diferenco inter ne povi kaj povi ne, inter ne voli kaj voli ne, kaj inter ne devi kaj devi ne.
Zamenhof zorge distingis inter ne povi (ofte uzebla) kaj povi ne (uzebla nur malofte).
Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion.
Mi ne povas iri. Mankas povo iri.
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.(FE.33)
Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem.(FE.32)
La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon.(FE.34)
Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion.
Mi povas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.
Se la samovaro ne volas kanti, [...] ĝi povas ne kanti.(FA1.130) Ĝi povas eviti kantadon. Ĝi ne devas kanti.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon.(FE.27) Estas al ili permesate eviti la artikolon.
Eblas eĉ kombini la du signifojn al ne povi ne, kio signifas, ke mankas la povo eviti ion.
Mi ne povas ne iri. = Mi devas iri, ĉar mankas la povo eviti iradon.
Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.(FA2.53) Estis neeviteble ridi.
Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam "devi ne".
Oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem.(M.170) = Oni devas ne havi tro da konfido al si mem.
Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn - tion ŝi ja povis fari - sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari.(FA2.100) = ...kaj tion ŝi devis ne fari.
Pri gustoj oni disputi ne devas.(PE.2084) = Pri gustoj oni devas ne disputi.
Memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj.(FA1.109) = ...vi devas ne paroli...
Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.(M.58) = Mi devas ne agi kontraŭ mia konscienco.
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.(FE.31) La kontrasto inter tralegi kaj sed tralerni estas pli klara kun la logika vortordo devi ne.
La logikan signifon de ne devi Zamenhof normale esprimis per ne bezoni. Oni povas ankaŭ uzi ne esti necese.
Vi ne bezonas tiel rapidi.(FA1.6) = Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.
Kiu bone agas, timi ne bezonas.(PE.972) = Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas devo timi.
Ne estas necese, ke vi tien iru. = Ne ekzistas devo por vi tien iri.
Ĉion ĉi kaŭzis verŝajne, ke ne kutime staras antaŭ la ĉefverbo. Speciale influis la simileco al ne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu verbo. Ĉe devi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo. Normale oni ankoraŭ sekvas tiun Zamenhofan uzadon. Povus eĉ estiĝi konfuzo, se oni uzus ne devi en ĝia logika signifo, ĉar oni povus ĝin kompreni laŭ la kutima (mallogika) uzado. Estas do pli bone resti ĉe la Zamenhofa uzado.
En la parolo oni ofte distingas per akcentado. Se temas pri manko de devo, oni emfaze akcentas je devi. Alie oni akcentas alian vorton.
Vi ne devas iri tien. Akcento je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.
Vi ne devas iri tien. Akcento je iri. = Vi devas ne iri tien.
La diferenco inter ne voli kaj voli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzas ne voli.
Mi ne volas iri. Mankas volo iri, aŭ ekzistas volo ne iri.
Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.(FE.9)
Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.(FE.35)
Mi ne volas malhelpi vian ĝojon.(FA1.44)