La verba finaĵo US ofte havas specialan signifon ĉe la verboj devi, povi kaj voli. Normale US montras, ke temas pri nereala, imagata ago, sed povus, devus kaj volus plej ofte signifas, ke la devo, povo aŭ volo estas reala, sed ke oni verŝajne ne sekvas ĝin.
Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed verŝajne mi tamen ne laboros.
Mi povus foriri. = Eblas al mi foriri, sed mi verŝajne tamen restos.
Mi volus helpi al vi. = Mi ja volas helpi al vi, sed tio verŝajne ne eblas.
Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri.(FA3.89)
Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj.(Rt.73) Verŝajne mi tamen ne ĵuros, ĉar ne necesas.
Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.(PE.2616)
Foje tamen la US-finaĵo montras imagon, kiel normale.
En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis.(FA3.49) Estis nur ŝajno.
Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo.(M.129) Estis nura ŝajno, ke ŝi volis ion diri. Ankaŭ estis ŝajno, ke pro manko de voĉo ŝi nenion diris. Ke ĉio estis imago, klare montras kvazaŭ.