I-verbo povas ankaŭ dependi de aliaj ĉefverboj ol povi, devi kaj voli. I-verbo estas tiam objekto, por-komplemento, pri-komplemento aŭ perverba priskribo. Normale ankaŭ tiam la subjekto de la ĉefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.
En varmega tago mi amas promeni en arbaro.(FE.34) ~= ...amas promenon...
Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.(FK.229) ~= ...ne bezonas vastan parolon.
Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.(M.28) ~= Ŝi komencis sentadon de doloro...
Unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis.(FA1.52) ~= ...promesis rakontadon...
Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.(FE.17) ~= ...petos de vi trinkadon...
Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!(M.145) ~= ...provis kudristinan estadon.
"Ho jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.(BV.43) ~= ...daŭrigis diligentan kudradon. Vidu ankaŭ "Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi" pri daŭrigi + I-verbo.
Kiu kuraĝas rajdi sur leono?(FE.7) ~= *...kuraĝas rajdadon...* Kuraĝi estas en la praktiko uzata nur kun I-verba objekto, neniam kun O-vorta objekto.
Kvankam ĉi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo. Ne eblas diri: *De kiu estas kuraĝate rajdi sur leono.* *Ne estas de mi bezonate vaste paroli pri tio.* *Senti doloron estis komencite de ŝi.* Vidu "Pasivigeblaj frazoj".
Nun ili ĉiuj iris dormi.(BV.47) = ...iris por dormi.
Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.(FE.34) = ...iros por gliti.
Ŝi tuj kuris bati ŝin.(FE.21) = ...kuris por bati ŝin.
Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon.(FE.17) = ...iri por ĉerpi...
Mi rapidis veni ĉi tien.(OV.412) = ...rapidis por veni...
Pri por antaŭ I-verbo vidu "I-verboj kun rolvortetoj".
Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio?(Rt.19) ~= ...hontas pri fanfaronado...
Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron.(FA3.152) ~= ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.
Mi ĝojas vin vidi.(H.15) ~= ...ĝojas pri vidado de vi.
Ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero.(OV.147) ~= ...ĉesos pri laborado... Vidu ankaŭ "Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi" pri ĉesi + I-verbo.
Britain [...] ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio.(BV.20) = Li ŝajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.
I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaŭ havi alian subjekton ol la ĉefverbo. Vidu "I-verboj kun alia subjekto".