PMEG

I-verboj - bazaj reguloj

La I-formo de verbo montras tute ĝenerale la ideon de farado de ago (aŭ estado en stato). I-verbo ne montras tempon aŭ modon (vidu "Verboj"). Ĝi tial nomiĝas neŭtrala modo.

I-verboj similas al agaj O-vortoj: kuri ~= kurado, sidi ~= sidado, esti ~= estado, marteli ~= martelado, lumi ~= lumado, fosi ~= fosado. Pri la diferenco vidu "I-verboj kaj agaj O-vortoj".

O-vorteca

I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. (vidu ĉi-poste). Foje I-verbo eĉ povas havi rolvorteton antaŭ si.

Tamen verbo

I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel ĉefverbo. Tial ĝi estas verbo.

manĝi rapide - E-vorta komplemento de maniero
multe manĝi - E-vorta komplemento de kvanto
tre voli - grada komplemento
veni tuj - tempa komplemento
manĝi per kulero - maniera komplemento
eliri el la domo - direkta komplemento
manĝi pomon - objekto
ion manĝi - objekto

Komplementoj de I-verbo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la I-verbo, ĉu proksime, ĉu longe for. Oni devas tamen konsideri la riskon de konfuzo kun la komplementoj de la ĉefverbo. I-verbo kaj ĝiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.

I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Normale tamen troviĝas subkomprenata subjekto, senca subjekto. Nur la kunteksto povas montri, kiu estas la senca subjekto. Principoj pri tio estos montritaj ĉi-poste.

Kompleksa verbo

Ofte ĉefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Tiel estas speciale pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.

La frazrolo de I-verbo

I-verbo ne povas (normale) esti ĉefverbo, sed povas anstataŭe roli en preskaŭ ĉiuj aliaj frazroloj. I-verbo havas tamen normale nenian rolmontrilon. Ĝian frazrolon montras la kunteksto. Pri I-verboj uzataj kvazaŭ ĉefverbo vidu "I-verboj kvazaŭ ĉefverboj".

I-verboj kaj ke-frazoj

Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne ĉiuj) I-verboj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj.

Mi ĝojas vin vidi!(H.15) = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!

Ŝi planis tuj reveni. = Ŝi planis, ke ŝi tuj revenos.

Oni konvinkis ŝin kuniri. = Oni konvinkis ŝin, ke ŝi kuniru.

Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.