PMEG

I-verboj kaj agaj O-vortoj

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed estas diferenco. I-verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, plej ofte la sama subjekto kiel la ĉefverbo, sed ankaŭ alia subkomprenata subjekto eblas ("I-verboj kun alia subjekto"). Aga O-vorto estas sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton.

Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.(FE.33) = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.

Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.

Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo. Ne gravas, kiu amuziĝos.

Kiam I-verbo rolas kiel subjekto, estas nur nuanca diferenco, se oni ŝanĝas la I-formon en O-formon.

Labori estas lacige. ~= Labor(ad)o estas laciga. Nura diferenco estas, ke la I-verbo klare montras, ke la laborado estas laciga ĝuste por tiu, kiu laboras. La O-formo diras, ke laborado estas laciga ĝenerale, eble ne nur por la laboranto.