PMEG

I-verboj kun rolvortetoj

Rolvortetoj estas uzataj precipe antaŭ O-vortoj kaj pronomoj. I-verboj normale ne havas rolvorteton antaŭ si pro sia verbeco. Normale oni ne montras la frazrolon de I-verbo, sed lasas tion al la kunteksto. Tamen kelkfoje estas necese montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. N-finaĵon I-verbo tamen neniam povas ricevi.

El ĉiuj rolvortetoj tradicie nur por, anstataŭ kaj krom estas akceptataj antaŭ I-verbo. Sen fariĝas tamen pli kaj pli ofta antaŭ I-verbo. Uzado de aliaj rolvortetoj antaŭ I-verbo ne estus mallogika, sed povus krei miskomprenojn, pro la malkutimeco. Ĉe aliaj rolvortetoj ol por, anstataŭ, krom kaj sen, oni kutime serĉas alternativajn esprimomanierojn. Vidu ĉi-poste.

Por

Oni uzas por + I-verbon precipe kiam la I-verbo havas la saman subjekton kiel la ĉefverbo.

Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino.(FE.15) = por ke ŝi (la feino) vidu...

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.(FE.42)

Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon?(FE.34)

Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.(FE.41)

De du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.(FA1.27)

Se la du subjektoj estas malsamaj, oni uzas plej ofte I-verbon sen rolmontrilo, sed foje oni uzas por.

Ŝi invitis min trinki kafon. = ...por ke mi trinku kafon.

Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.(PE.1839) = ...ne por ke ĝi festenu, sed por ke ĝi trenu.

La gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni.(M.101) = ...por ke mi lernu.

Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen rolmontrilo, eĉ kiam la du subjektoj identas, sed oni povas ankaŭ uzi por.

Mi iros ripozi.(FA3.31) = Mi iros por ripozi.

Ŝi tuj kuris bati ŝin.(FE.21) = Ŝi tuj kuris por bati ŝin.

Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.(FE.34) = ...kaj iros por gliti.

Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, oni uzas por sendepende de la senca subjekto.

Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, [...] kie ne ekzistas akvo por trinki?(Nm.20) ~= ...kie ne ekzistas trinkebla/trinkota akvo.

Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn.(M.73)

En la domo estas jam nenio por manĝi.(M.19)

Pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere k.s. vidu "I-verboj kvazaŭ ĉefverboj".

Anstataŭ

La patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis.(M.101)

La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.(FA2.34)

Anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun.(OV.75) = Anstataŭ gajni ion... Anstataŭ, ke ĝi ion gajnus...

Krom

Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.(Rt.40)

Kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?(FA2.95)

Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki.(Pr.2)

Sen

Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro (vidu Lingvajn Respondojn p. 74). Sed sen + I-verbo estas tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon tion eviti. Tia uzado jam fariĝis ofta, kaj do apenaŭ povas kaŭzi problemojn de komprenado.

Mia patro neniam forvojaĝus sen diri al iu kien li iros.

Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion.

Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi.

Se oni tamen ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzu O-formon, aŭ ne + participon.

Mia patro neniam forvojaĝus nedirante al iu kien li iros.

Tion mi ne povus fari sen detruo de mia reputacio.

Sen manĝado kaj trinkado oni ne povas vivi.

Aliaj rolvortetoj

Inter antaŭ kaj I-verbo oni metas la vorteton ol.

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero.(FA1.14) = ...antaŭ ol oni venas al la rivero.

Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...

Vidu ankaŭ "Aliaj subfrazoj - apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol" Ol pri antaŭ ol.

Anstataŭ post + I-verbo, oni uzas INT-participon ("Participoj kiel E-vortoj"), aŭ post kiam + plenan subfrazon ("Aliaj rilataj KI-vortoj").

Dirinte tiujn vortojn, li foriris. Post kiam li diris tiujn vortojn, li foriris. (= *Post diri tiujn vortojn li foriris.*)

Teorie oni povus uzi post ol simile al antaŭ ol, sed tio ne okazas.

Post dum kaj ĝis oni uzas plenan subfrazon. Vidu "Aliaj subfrazoj - apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol".

Mi rigardis televidon, dum mi manĝis. (= *Mi rigardis televidon dum manĝi.*)

Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro.(FA1.104) (= *...ĝis veni...*)

Anstataŭ malgraŭ + I-verbo oni uzas participon, aŭ kvankam + plenan subfrazon, aŭ malgraŭ (tio) ke + plenan subfrazon.

falinte li batalis plu. Kvankam li falis, li batalis plu. Malgraŭ (tio) ke li falis, li batalis plu. (= *Malgraŭ fali li batalis plu.*)

Anstataŭ pro + I-verbo oni uzas participon, aŭ ĉar + plenan subfrazon, aŭ tial ke + plenan subfrazon, aŭ pro tio ke + plenan subfrazon.

Li ne povis skribi ne havante inkon. Li ne povis skribi, ĉar li ne havis inkon. Li ne povis skribi tial, ke li ne havis inkon. Li ne povis skribi pro tio, ke li ne havis inkon. (= *Li ne povis skribi pro ne havi inkon.*)

Post aliaj rolvortetoj oni uzas normale agan O-vorton anstataŭ I-verbo.

Rolvorteto antaŭ citata I-verbo

Se I-verbo estas citata, oni povas uzi ĉiun ajn rolvorteton. Tiam la rolvorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago aŭ simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo.(OV.422) = Inter la ago voli kaj la ago fari... Vidu "Citaĵoj" pri citaĵoj.