I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-verbo ĉiam staras post la O-vorto.
Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo.(M.91) = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...
Mi ricevas grandan deziron edziĝi.(FA3.96) = Mi ekdeziregas edziĝi.
Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.(Rt.84)
Kabinetaj provoj [...] kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon.(FK.230) (Ĝi = la mondo).
Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita.
Neniu sentas la bezonon ŝanĝi ilin.(L2.38)
Mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero.(M.172)
Ŝi havas la ambicion fariĝi prezidanto. = ...la ambicion, ke ŝi fariĝu prezidanto.
Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon.
I-verbo povas ankaŭ esti rekta priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, precipe de aga A-vorto aŭ E-vorto.
Mi estas inklina ne fari tion.(LR.61) = ...inklinas ne fari...
Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.(M.57) ...kapablas instrui...
La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn.(Rn.14)
Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.(M.83)
Li estis kontenta manĝi nur bovleton da rizo.
Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin [...] vi nun eniras en la mondon.(BV.22)