PMEG

Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje.

Alterna jen povas aperi kaj antaŭ tutaj frazoj, kaj antaŭ unuopaj frazpartoj.

Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.(FA1.96) La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.(M.159) La vizaĝo ŝanĝiĝadis.

Ĝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico.(FA4.68) Iufoje ĝi (sonorilo en fabelo) rakontas mallonge, alifoje longe.

Ĝi (la maro) estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua.(FA1.149) La koloro ŝanĝiĝis, aŭ estis malsama en malsamaj lokoj.

Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.(M.56)

Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio.(FA3.139)