PMEG

Komparaj esprimoj - ĉu mallongigitaj frazoj?

Komparaj kiel-esprimoj ne estas mallongigitaj frazoj, kiel oni foje asertas. Kelkfoje oni povas ŝanĝi ilin en plenajn frazojn kun ĉefverbo, sed ofte tio ne eblas.

Li uzas sian hejmon kiel laborejon. -> Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.

Mi elektis ŝin kiel prezidanton. -> Mi elektis ŝin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun ŝi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis ŝin. La kiel-esprimo do ne estas mallongigita frazo.

Iuj kredas, ke oni ĉiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Tia uzo estas ne nur maltradicia, sed povas ankaŭ foje fariĝi tre maleleganta.

Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. -> *Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.

Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. -> *Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi.* Prefere diru: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis.
-> *Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.*
Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko kiel mi.

Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. -> *Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.(M.106)

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ĝin enkonduki per rilataj kia, kiu, kiam k.t.p. (vidu "Aliaj rilataj KI-vortoj" precipe ĉe Rilata kia), sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen ĉefverbo), oni uzu komparan kiel.

Neniu postulas simile kompletigi ol-esprimojn al tutaj frazoj. Se oni ŝanĝas la ĉi-antaŭajn ekzemplojn en malegalecajn esprimojn, ne ekzistas alia vorteto ol ol por enkonduki la komparaĵon: aliajn urbojn ol Parizo; en alia urbo ol mi; en malsama tago kaj en malsama loko ol mi, alian veston ol tiam.