Kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj normale estas memstaraj frazpartoj, sed povas ankaŭ esti rektaj priskriboj de alia frazparto. Vidu ankaŭ "Frazpartoj".
Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki O-vortecan frazparton.
Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.(FE.33) La malmoleco de la pano similas al la malmoleco de ŝtono.
Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj.(FA1.151) = Ŝiaj okuloj similis al du steloj.
Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.(FE.37)
Ili aspektas preskaŭ kiel floroj.(FA1.19)
Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian.(FA1.77)
Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.(Rz.59)
Lakto estas pli nutra, ol vino.(FE.10) = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco.
Mi havas pli freŝan panon, ol vi.(FE.10) = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove.(FE.22)
Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.(FE.22)
Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.(FE.31)
Kiel kaj ol povas enkonduki A-vorton, E-vorton aŭ E-vortecan vorteton.
Li estis kiel senviva.(FA4.189) = Lia eco similis al senviveco.
Ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si.(M.209)
Li estas tiel stulta, kiel bela.
Sentu vin tute kiel hejme.(FA2.37)
Mia persona opinio restas ĉiam ankoraŭ tia sama, kiel antaŭe.(OV.542)
Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.(M.106)
Ili tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa.(M.105) La longeco superis la larĝecon.
Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!(FA2.98)
Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe.(FA1.50)
Mi pli volonte estas ĉi tie ol tie.
Kiel kaj ol povas enkonduki I-verbon (kune kun eventualaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu I-verbo).
Disiĝi estas tiel same dolore, kiel enterigi.
Diskuti kun li estas same senutile, kiel draŝi venton.
Pli bone ne fari, ol erari.(PE.1973)
La reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo.(FA1.5)
Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn!(FA1.41) Vidu ankaŭ "Aliaj montriloj de komparo" pri komparaĵo ĉe preferi.
Komparaj kiel kaj ol povas ankaŭ enkonduki tutan subfrazon.
Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.(FE.18)
La afero ne estas tia, kiel oni pensas.(OV.152)
Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.(PE.1715)
Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri.(BV.81)
Ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun.(M.34) Kiel ne montras komparon tie ĉi, sed manieron. La komparon montras ol.
Li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo!(FA1.21) Ĉi tie ol enkondukas tempan subfrazon. La malsamecon montras antaŭ = pli frue. Vidu ankaŭ "Aliaj subfrazoj - apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol" pri tia uzo de ol.