PMEG

Kvantaj vortoj

Kvantaj vortoj iafoje kondutas en aparta maniero. Vortoj kun kvanta signifo povas esti O-vortoj (multo, kelko...), A-vortoj (multa, pluraj...), E-vortoj (multe, kelke...), kaj E-vortecaj vortetoj (pli, tiom...).

Kvantaj estas ankaŭ la nombraj vortetoj (unu, du, dek, cent...).