Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankaŭ neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novaĵoj, kiujn oni nepre evitu. Vidu ankaŭ "Neoficialaj ekkriaj vortetoj".
Proponita kaj iafoje uzata estas la nombra vorteto sis° anstataŭ ses. Ĝi povas esti uzinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile estas risko de konfuzo kun sep.
Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*°, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*°. Ili estas eraraj kaj strikte evitendaj. Tio estas detale klarigita en "Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?".
Por distingi unu specialan signifon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Ĝi apenaŭ estas uzata.
Verbaj tabelvortoj estas imageblaj, sed ne povas ekzisti: *kii*° (*kias*, *kiis*, *kios*, *kius*, *kiu*), *tii*° , *ii*° , *ĉii*° , *nenii*°. Vidu "Fari".
Anstataŭ la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel troviĝas kaŝe en la vorteto almenaŭ, sed *men* ne enuziĝis. Ankaŭ aperis diversaj proponoj por anstataŭi malplej, kiuj ĉiuj same malsukcesis. Oni restu ĉe la klaraj malpli kaj malplej.
El la rolvorteto malgraŭ oni plurfoje proponis krei la vorteton *graŭ*° = "mal-malgraŭ" (kvazaŭ malgraŭ havus la prefikson MAL). *Graŭ*° povus signifi ekzemple "dank' al", sed ĝi ne estas praktike uzata.
Anstataŭ supren kaj malsupren proponiĝis la vortetoj *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili apenaŭ estas uzitaj entute, sed *sor* trovis uzon kiel ordinara radiko: sori = "suprenflugi".
Anstataŭ la esprimo kaj/aŭ estas proponita la vorteto *kaŭ*°. Ĝi ne fariĝis ĝenerale uzata. Vidu Aŭ.
La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.
Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaŭ industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuziĝas. Ne gravas kiel ajn bonaj la novaj vortetoj estas teorie. Legu ankaŭ pri fermitaj kaj malfermitaj klasoj de vortelementoj.
Propraj nomoj, kiuj ne estas plene Esperantigitaj (kaj aliaj fremdaj vortoj) estas principe O-vortecaj vortetoj, ĉar ili povas roli O-vortece sen O-finaĵo. Vidu ĉefe "Ne-Esperantigitaj nomoj" kaj "Citaĵoj".
Ekzistas kelkaj fremdaj literoj, por kiuj oni ĉiam uzas plene Esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso (vidu ankaŭ "Helposignoj"). Sed aliaj, ekz. Grekaj kaj Hebreaj literoj, estas kutime nomataj per nur duone Esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.
Grekaj literoj: Alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taŭ, upsilon°, fi, ĥi, psi, omega. Ankaŭ eblas ilin plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekzemple: alfo°, beto°, gamo°, delto°, epsilono°, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo°, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roo°, sigmo°, taŭo°, upsilono°, fio°, ĥio°, psio°, omego°. (Ĉiuj duone Esperantigitaj nomoj de Grekaj literoj ĉi tie estas laŭ PIV krom epsilon°, omikron° kaj upsilon°. PIV nomas ilin epsila, omikra kaj upsila, sed tiuj strangaj formoj estas apenaŭ uzataj.)
Hebreaj literoj: Alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, ĥet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, sameĥ°, ain°, pe°, cadi°, kof°, reŝ°, ŝin°, tav°.
(En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kardinalaj nombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.)
Tiel nomataj solfeĝaj tononomoj estas senfinaĵaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto ĉefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, ĉar ĝi estas pli facile lernebla. La solfeĝaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstataŭ B (kaj B anstataŭ B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankaŭ specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: As°, Ais°, Bes°, Bis°, Ces°, Cis°, Des°, Dis°, Es°, Eis°, Fes°, Fis°, Ges°, Gis°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be, B di k.t.p.