PMEG

Datoj

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj.

Estis la tria (tago) de Decembro (en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu.

Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (en la jaro) mil naŭcent okdek naŭ.

Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (en la jaro) du mil dek.

Por jaroj oni ankaŭ povas uzi vicordajn nombrovortojn, sed tio fariĝas pli kaj pli malofta: Estas la lasta de Januaro (en la jaro) mil-okcent-okdek-sepa.

Inter la tago kaj la monato oni ĉiam uzu de, ĉar la vicorda nombrovorto ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majo = la unua tago de Majo, la dek-tria de Decembro = la dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj.

Rolmontriloj de dato

Por montri la daton, kiam io okazis, oni uzu taŭgan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finaĵon N.

Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de Marto.

La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon.(FA3.127) = En la unua (tago) de Majo...

Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek.

Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.

Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi.

Skribo de dato

Kiam oni skribas daton ekz. ĉe la komenco de letero, oni skribas kutime jene:

lundon la 26-an de Novembro 1997
merkredon la 9-an de Marto 2001

Rimarku la N-finaĵojn ĉe la semajntago kaj la monatotago. Vidu "N por tempopunkto".

Oni povas ankaŭ mallongigi, ekz. 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, ĉar mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en ĉiuj landoj (ĉu la 9-a de Marto aŭ la 3-a de Septembro?).