PMEG

E-vortaj nombrovortoj

Nombrovortoj kun E-finaĵo havas la samajn vicordajn signifojn kiel la respondaj A-formoj. La skribomanieroj estas la samaj kiel ĉe la A-vortoj.

unue = en la unua pozicio
due = en la dua pozicio
dek-due, dek due = en la 12-a pozicio
naŭcent-naŭdek-naŭe = en la 999-a pozicio

Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.(FE.14)

Kiu venis unue, muelas pli frue.(PE.1121)

ON-vortoj kun E-finaĵo

ON-vortoj kun E-finaĵo estas ordinaraj E-vortoj.

Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.

Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Monto Everesto. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Monto Everesto.

Iele, iome, duone malbone.(PE.747)

Altaj nombrovortoj kun E-finaĵo

Altaj nombrovortoj kun E-finaĵo estas ordinaraj E-vortoj. Komparu kun la A-finaĵaj formoj.