PMEG

Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn kaj O-vortajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj estas rektaj priskriboj de ĉefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Necesas iel kompromisi. Aŭ oni forlasu da ĉe la O-vorta nombrovorto, aŭ oni uzu da ankaŭ post nombra vorteto. Iafoje oni povus akcepti frazojn kun du malsamspecaj objektoj.

Nombraj vortetoj kaj ON-vortoj kune

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).(FE.14)

Kaj kvar kaj duonon frankojn (kun du objektoj), kaj kvar kaj duonon da frankoj (kun da rilate al nombra vorteto), estas iom strangaj. Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finaĵo en ĉi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn. Tio estas rekomendinda.

Nombraj vortetoj kaj altaj nombrovortoj kune

10.300.978 $ = dek milionoj tricent mil naŭcent sepdek ok dolaroj. Mankas da antaŭ dolaroj, kvankam milionoj ĝin bezonus.

Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok dolarojn. Estas du malsamspecaj objektoj.

Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj. Da aperas post nombra vorteto.

Ne ekzistas fiksitaj reguloj, kiel elturniĝi en tiaj ĉi okazoj. Eble estas rekomendinde en tiaj miksitaj nombroj ĉiam uzi da: unu miliono (kaj) unu da dolaroj. Da post nombraj vortetoj estas ja nekutima, sed ne erara.

Ofte aperas la ideo solvi tiun ĉi problemon per transformado de la O-vortaj nombrovortoj en nombrajn vortetojn: *milion, miliard, bilion...*. Tio estus tro drasta ŝanĝo de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Leviĝus ankaŭ la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Ĉu oni diru *milIon* (laŭ la normala akcentoregulo), aŭ *miliOn* (kontraŭ la regulo)? Oni rimarku, ke *milIon* konfuziĝus kun la vorto milio + N-finaĵo. Se oni uzas apostrofon, miliOn', la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N).) Aliaj proponis *mIljon, mIljard, bIljon...*.