PMEG

Nombraj vortetoj - formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj. Ili povas aperi sen finaĵo en frazo.

  • nul = 0
  • unu = 1
  • du = 2
  • tri = 3
  • kvar = 4
  • kvin = 5
  • ses = 6
  • sep = 7
  • ok = 8
  • naŭ = 9
  • dek = 10
  • cent = 100
  • mil = 1000

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj.

11 = dek unu
12 = dek du
13 = dek tri
14 = dek kvar
15 = dek kvin
16 = dek ses
17 = dek sep
18 = dek ok
19 = dek naŭ

20 = dudek
21 = dudek unu
22 = dudek du
23 = dudek tri
24 = dudek kvar
k.t.p.

30 = tridek
40 = kvardek
50 = kvindek
60 = sesdek
70 = sepdek
80 = okdek
90 = naŭdek

101 = cent unu
110 = cent dek
111 = cent dek unu
112 = cent dek du
k.t.p.

200 = ducent
300 = tricent
400 = kvarcent
k.t.p.

1001 = mil unu
1011 = mil dek unu
1111 = mil cent dek unu
1234 = mil ducent tridek kvar
k.t.p.

2000 = du mil
2678 = du mil sescent sepdek ok
k.t.p.

3000 = tri mil
4000 = kvar mil
k.t.p.

7777 = sep mil sepcent sepdek sep

88888 = okdek ok mil okcent okdek ok

999999 = naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ

Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj. Oni ne diras *unudek**unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

(La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataŭ ses. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ malmultaj konas sis.)

Kunskribado kaj disskribado

Laŭ Fundamenta regulo dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu elparolata kaj skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj. (Multaj pensas, ke la regulo estas: "Kunskribu multiplikojn. Disskribu adiciojn." La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.)

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dUdek, trIdek, dUcent, trIcent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dEk dU, dEk trI, cEnt dU, cEnt trI, cEnt dEk dU, dU mIl, trI mIl, dU mIl dEk dU.

Tiu ĉi simpla regulo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu, dektri, centdu, centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil, trimil, dekdumil, dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaŭ estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, ĉar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, ĉar neniu elparolas *cent-tridEk-du*. (Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.)

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaŭ mil povas stari ĉio ajn de du ĝis naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ, do ankaŭ plurvortaĵoj. Antaŭ dek kaj cent povas aperi nur du ĝis naŭ. Se oni kunskribus ankaŭ milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333000), kio estus tre maloportuna. La ĝusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaŭ ĉiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskaŭ ĉiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute ĝuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se al tiaj ĉi nombroj oni aldonas finaĵon, oni tamen povas, foje eĉ devas, kunskribi, eventuale kun dividostrekoj. Vidu "O-vortaj nombrovortoj" kaj "A-vortaj nombrovortoj".

Nul

Nul estis origine O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel nombran vorteton sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas eĉ oficialigita (vidu la Aktojn de la Akademio II, p. 13).

Un'

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un' anstataŭ unu. Vidu "Normala apostrofado".