PMEG

O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj

O-vortecaj vortetoj rolas en frazo kvazaŭ ili estus O-vortoj. Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj, ĉar ili anstataŭas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin pronomecaj vortetoj. A-vortecaj vortetoj rolas same kiel A-vortoj. Tiuj ĉi roloj tamen intermiksiĝas.

Tabelvortoj je O estas O-vortecaj kaj pronomecaj. Tabelvortoj je U estas pronomecaj kaj A-vortecaj, tabelvortoj je A estas ĉefe A-vortecaj, sed iafoje pronomecaj.

O-vortecaj estas ankaŭ personaj pronomoj.

A-vortecaj kaj O-vortecaj estas la nombraj vortetoj.

Iel A-vorteca estas ankaŭ la difina artikolo la.