PMEG

Tabelvortoj je ES

  • kies = "(la) ... de kiu, de kiuj"
  • ties = "(la) ... de tiu, de tiuj"
  • ies = "(la) ... de iu"
  • ĉies = "(la) ... de ĉiu, de ĉiuj"
  • nenies = "(la) ... de neniu"

Tabelvortoj je ES ĉiam enhavas la signifon de la rolvorteto de, sed de havas plurajn signifojn (vidu "De"). El tiuj signifoj, la ES-vortoj havas ĉefe posedan aŭ apartenan signifon, sed povas ankaŭ montri sencan objekton aŭ sencan subjekton. La ES-vortoj havas do la samajn specojn de signifoj kiel la posedaj pronomoj (mia, via, lia..., vidu "Posedaj pronomoj").

ES-vorto, kiu estas rekta priskribo, aldonas difinitan signifon al sia frazparto. ES-vortoj do estas difiniloj (same kiel la posedaj pronomoj), kaj oni ne povas uzi la kune kun ili (vidu "Difiniloj"). Se oni anstataŭigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la. Vidu ekzemplojn ĉi-poste.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaŭ la priskribata afero, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste. Ĝuste tio estas la kialo, ke la ES-vortoj ekzistas, ĉar kelkaj specoj de frazoj funkcias pli bone, se poseda esprimo povas stari antaŭ la posedata afero. Vidu ekz. "Rilata kies".

ES-vortoj ne ricevas J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

Kies

Kies tombo tio ĉi estas?(H.147) = La tombo de kiu (persono) tio ĉi estas? Demanda kies.

Kies filino vi estas?(Gn.24)

- Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj? - De la norvego.(H.119) = ...de kiu (persono) estas tiuj ĉi soldatoj?... Mallongigita demando. La ĉefverbo mankas.

Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas.(M.105) Kies en demanda subfrazo.

Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.(PE.2204)

La vidvino ekvidis virinon, [...] kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo [...] montris, ke ŝi estas virino popolamasa.(M.10) Rilataj kies.

Ŝi [...] levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.(M.94)

Troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro.(FA1.145)

Nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi.(OV.102) Kies montras sencan objekton: kies akceptado -> la akceptado de kio -> la akceptado de ia ennovaĵo -> oni akceptus ian ennovaĵon.

Ties

Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, ŝia, ĝiailia). Ties estas uzata ĉefe por montri al antaŭa subfrazo, aŭ kunlabore kun kies.

Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj!(Rt.121) Ties montras al la subjekto de la antaŭa kiu-frazo.

Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.(PE.896) Ties montras al la antaŭa kies.

Ties estas ankaŭ uzebla, kiam oni devas distingi inter malsamaj personoj aŭ aferoj. Tiam prefere tio, kio antaŭe aperis kiel subjekto, estu reprezentita de lia, ŝia, ĝiailia, dum alia(j) persono(j) aŭ afero(j) estu reprezentita(j) per ties. Legu pli pri tiu distingo ĉi-antaŭe ĉe tiu.

La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ĝia.

Pri la ebloj forlasi ties vidu "Rilataj subfrazoj - forlaso de TI-vorto".

Ies

Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri aĵoj, ne pri pluraj aferoj).

Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.(SS.17) = ...pri la malfeliĉo de iu persono...

Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo?(BV.9)

En la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas.(FA3.45)

Ĉies

Ĉies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj.

Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj.(FA1.84) = ...sur la lipoj de ĉiuj personoj.

Ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo.(Rt.126)

Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.(PE.1128)

Nenies

Nenies estas kutime uzata nur pri personoj.

Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.(OV.388) = ...ke Esperanto estas la propraĵo de neniu persono.

Mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.(L1.114) Nenies montras sencan subjekton. = ...mi bezonas jam helpon fare de neniu persono.

Nenies opinion mi akceptas blinde.(OV.543)