PMEG

Kunmetitaj verboformoj

Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, daŭro, plenumiĝo k.t.p. Simplaj verboj kun AS, IS, OS, US kaj U estas ĉiam preferindaj, sed kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon.

Iuj el la ĉi-postaj formoj estas praktike apenaŭ uzeblaj. Ili montras tro strangajn aŭ tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn, kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimomanieroj. Fine de la klarigoj pri aktivaj formoj diversaj alternativaj esprimomanieroj estas montritaj.