PMEG

Participoj kiel O-vortoj

Aktiva participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton de la ago aŭ stato. Pasiva participo kun O-finaĵo montras la sencan objekton. Laŭ speciala regulo ili normale montras personon.

skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas
skribinto = skribinta persono, persono kiu antaŭe skribis
skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos

amato = amata persono, persono kiun iu amas
amito = amita persono, persono kiun iu antaŭe amis
amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos

Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.(FE.22)

La fuĝintoj kolektiĝis sur la kampo. -> La personoj, kiuj antaŭe fuĝis,...

La juĝotoj staris antaŭ la juĝisto. -> La personoj, kiujn oni intencis juĝi...

Oni ne aldonu la sufikson UL al tiaj vortoj, ĉar ili per si mem montras ulojn. Ne diru: *skribantulo*. Tio estus same erare kiel *virulo* anstataŭ viro. Tamen oni iafoje uzas vortojn kiel konatulo, instruitulo. Ili havas tre specialan signifon. Vidu ĉe la sufikso UL.

Iafoje O-finaĵa participo montras nepersonan aferon, kiu plenumas funkcion.

dividanto = persono kiu dividas, nombro kiu dividas (en matematiko)
dividato = persono kiun oni dividas, nombro dividata (en matematiko)

Se temas ne pri persono, sed pri aĵo, oni aldonu la sufikson AĴ: skribitaĵo, legataĵo, plenumitaĵo, plaĉantaĵo. Sed kiam ĉeestas AĴ, la participa sufikso ofte estas superflua. Normale sufiĉas skribaĵo, legaĵo, plenumaĵo, plaĉaĵo.

Oni uzas iafoje estonto, estinto, pasinto kaj similajn vortojn por tempoj ("estonta tempo", "estinta tempo", "pasinta tempo"...) Sed normale oni uzu la sufikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco...

Problemo pri O-finaĵaj participoj

La regulo, ke participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton aŭ objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Iafoje tio donas problemojn. El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu signifas "rilata al la persono". Tio ne eblas por O-vortaj participoj.

novulo -> novula kurso = kurso por novuloj
komencanto -> *komencanta kurso = kurso por komencantoj*

Komencanta kurso nepre signifas "kurso kiu komencas (ion)". Por esprimi "kurso por komencantoj" oni devas diri ĝuste kurso por komencantoj. Ne eblas uzi A-vorton.

sekretario -> sekretaria demando = demando de sekretario
prezidanto -> *prezidanta demando = demando de prezidanto*

Prezidanta demando nepre signifas "demando, kiu prezidas", kvankam tio estas plene absurda signifo.

Simila problemo aperas foje kun priskribo de participo. Se oni ŝanĝas la finaĵojn, oni povas ŝangi ankaŭ la signifon de la priskribo.

maljuste kondamnita -> maljusta kondamnito - La signifo ŝanĝiĝis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta. Se MALJUST ankoraŭ priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. maljuste kondamnita persono.

multe amanta -> multaj amantoj - Unue la amo estas multa. Poste la personoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankoraŭ priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.

malproksime loĝanta -> malproksima loĝanto - Unue iu loĝas malproksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu loĝas ie. Se MALPROKSIM ankoraŭ priskribu la loĝadon, oni teorie povas diri ekz. malproksimloĝanto, sed prefere oni diru malproksime loĝanta personopersono, kiu loĝas malproksime.

Foje oni vidas provojn elturniĝi per strange uzataj E-finaĵoj: *multe amantoj*, *malproksime loĝanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, ĝi devas mem fariĝi parto de tiu vorto: multamantoj, malproksimloĝanto. Tio ĉi baziĝas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas aĵojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-vorto povas esti aga, sed ĝi ne estas verbo.

La vorto Esperanto (kun majusklo) origine estis participo = "persono, kiu esperas", sed ĝi estas nun nomo de lingvo, kaj ne estas plu rigardata kiel participo. Oni do povas fari la A-vorton Esperanta = "rilata al la lingvo". La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraŭ participo.