Iuj Esperantistoj volas uzi AT kaj IT laŭ aliaj reguloj ol tiuj en "Elekto de pasiva participo - bazaj principoj" kaj "Elekto de pasiva participo - specialaj okazoj". Laŭ tiuj Esperantistoj AT signifu anstataŭe "ĝuste tiam", kaj IT signifu laŭ ili nur "antaŭ tiam". Ili uzas frazojn kiel: *Mi estis naskata en Januaro.* *La ŝlosilo estis perdata hieraŭ.* *Subite li estis trafata de kuglo.* Tian lingvaĵon oni kutime nomas "atismo". En normala Esperanto oni uzas IT en tiaj frazoj, kaj tial oni ofte uzas la esprimon "itismo".
Pri la ĝusta maniero uzi AT kaj IT en pasivaj frazoj okazis multege da diskutoj. En 1965 la Akademio de Esperanto faris oficialan decidon kontraŭ la atismo, kaj sekve por la itismo. La Akademio deklaris, ke la ĝustan manieron uzi la pasivajn participojn montras la ekzemploj en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. En 1989 la Akademio denove rezoluciis kontraŭ la atismo. La reguloj en "Elekto de pasiva participo - bazaj principoj" kaj "Elekto de pasiva participo - specialaj okazoj" estas konformaj al tiuj Akademiaj decidoj, al la uzado en la Fundamento, kaj al la maniero, en kiu Zamenhof uzis pasivajn participojn en sia tuta verkaro.
La demandon pri itismo kaj atismo definitive decidas tri modelaj frazoj en la Fundamento.
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.(FE.12)
Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.(FE.33)
Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.(FE.39)
La Fundamento estas la baza leĝo de Esperanto. Ĝiajn ekzemplojn oni rigardu kiel modelojn de korekta Esperanto, kaj ne kiel forklarigendajn problemojn.
Atistoj kritikas la Zamenhofan uzadon, ĉar la IT-formoj ne ĉiam montras la saman nuancon kiel la INT-formoj. Ili pravas, aktivo kaj pasivo efektive estas malsimetriaj. Sed la atismo estas same malsimetria pri AT kaj ANT. Vidu "Kunmetitaj verboformoj - pasivaj".