PMEG

Pasivigeblaj frazoj

Nur objektaj verboj povas pasiviĝi. Ĉu verbo estas objekta aŭ ne, estas ĉefe afero de signifo. Kelkaj verboj havas tian signifon, ke povas aperi objekto. Aliaj verboj ne havas tian signifon. Vidu pli pri tio en "Verboj kaj frazroloj".

La knabo batas ŝtonon. -> La ŝtono estas batata de la knabo. Bati estas objekta verbo. Tial eblas ĝin pasivigi.

La knabo staras sur la korto. Stari ne povas havi objekton. Pasivigo de la frazo estas do ne ebla.

Iafoje pro nacilingva influo povas aperi pasivigo de tute senobjekta verbo. Tiaj frazoj estas evitendaj, ĉar ili kontraŭas al la plej baza principo de pasivo.

"Mi krakas por ĉiuj!" asertis la krakpizo. "Ĉu por junuloj, ĉu por maljunuloj, ĉiam do *estas krakate*!" diris la kraĉujo.(FA3.85) Kraki neniam povas havi objekton. La frazo estas do malbona, kvankam Zamenhofa. Oni diru ...ĉiam oni do krakas... ...ĉiam vi do krakas... aŭ simile.

Similaj pasivoj tamen iafoje eblas ĉe verboj, kiuj estas objektaj, sed kies objekto ne ĉeestas en la frazo. Vidu "Pasivo - bazaj reguloj" ĉe "Pasivo kun E-finaĵo".

Stataj objektaj verboj

Kelkaj objektaj verboj, kiuj ne montras agon, sed pli vere staton, neniam aperas en pasiva formo. Tiaj verboj estas egali, simili kaj signifi. Oni ja diras aktive: Suspekto pruvon ne egalas.(PE.2373) Li similas sian patron. Kion tio signifas? Sed oni neniam diras: *Pruvo ne estas egalata de suspekto.* *Lia patro estas similata de li.* *De kio tio estas signifata?*. Estas rimarkinde, ke egali kaj simili tre ofte aperas kun al-komplemento anstataŭ objekto: Suspekto ne egalas al pruvo. Li similas al sia patro.

Havi

Oni apenaŭ uzas pasivajn frazojn kun la verbo havi, kvankam ĝi estas klare objekta verbo. Oni ne diras: *Ĝi estas havata de mi.* Sed oni ja uzas pasivajn participojn de havi: Mono havata estas pli grava ol havita.(FE.22) Kaj oni ankaŭ uzas ĉe havi la sufiksojn EBL, IND kaj END (kiuj donas pasivan signifon, "Sufiksoj"): La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj.(FA3.40)

Pasivigo de I-verboj

I-verbo povas havi objekton, ekz. ami virinon, kaj I-verbo povas havi pasivan formon, ekz. esti amata. Sed I-verbo ne povas havi propran subjekton (vidu "I-verboj"). Tial ĉe pasivigo de I-verbo la objekto ne povas fariĝi subjekto (ne eblas *virino esti amata*).

Se I-verbo aperas kune kun ĉefverbo, ekz. volas iri, povas dormi, devas resti, planas iri (vidu "I-verboj en aliaj frazroloj"), oni povas foje pasivigi la I-verbon sen forĵeti ĝian objekton. Tiam la objekto fariĝas subjekto de la ĉefverbo. Tio eblas nur kiam la senco tion permesas:

La knabo devas bati la ŝtonon. -> La ŝtono devas esti batata de la knabo. Ĉi tiu pasivigo eblas, ĉar la ŝtono povas esti subjekto de devas. La signifo iomete ŝanĝiĝas: la devo transiris de la knabo al la ŝtono, sed tio praktike ne faras diferencon.

La knabo povas bati la ŝtonon. -> La ŝtono povas esti batata de la knabo. La ŝtono estas subjekto de povas. Tio iom ŝanĝas la signifon: la povo transiris de la knabo al la ŝtono. En la aktiva frazo povas temi pri kapablo de la knabo. En la pasiva frazo temas pri eblo.

Sed en la sekvaj ekzemploj tia pasivigo ne eblas laŭsence:

La knabo volas bati la ŝtonon. -> *La ŝtono volas esti batata de la knabo.* La ŝtono ja ne volas ion ajn.

Mi planis inviti ilin al la festo. -> *Ili planis esti invititaj al la festo.* Ili nenion planis.

(Sed ja eblas: Bati la ŝtonon estas volate de la knabo. Inviti ilin al la festo estis planite de mi. Tiam la origina ĉefverbo estas pasivigata, kaj la I-verbo estas rigardata kiel ĝia objekto. Tiaj konstruoj estas tamen en la praktiko ekstreme maloftaj.)

I-verbaj objektoj

I-verbo povas esti objekto. Se la senca subjekto de tia I-verbo estas identa al la subjekto de la ĉefverbo (vidu "I-verboj"), oni malemas pasivigi.

Mi povas kuri. -> *Kuri estas povate de mi.* Kuri kaj povas havas la saman subjekton.

Li finis paroli. -> *Paroli estis finite de li.* Paroli kaj finis havas la saman subjekton.

Iuj verboj ĉiam havas samsubjektan I-verbon kiel objekton, ekz. povi, devi kaj kuraĝi ("I-verboj en aliaj frazroloj"). Pasivaj participoj de tiuj verboj estas do praktike neuzeblaj. Oni ankaŭ ne uzas la sufiksojn EBL, IND kaj END ("Sufiksoj") ĉe ili, ĉar tiuj sufiksoj ĉiam donas pasivan signifon: *povebla*, *devinda*, *kuraĝenda*...

La klarigo de tiu ĉi malemo eble estas, ke la ĉefverbo kaj la I-verbo en tiaj ĉi okazoj estas tre forte ligitaj unu al la alia. Ili formas kvazaŭ unu kunmetitan verbon, kiun oni ne volonte disigas. Oni ankaŭ rimarku, ke pasivigo kaŭzus nekutiman subjektan konfuzon. En ekz. *kuri estas povate de mi*, la verbo estas havas la I-verbon kuri kiel gramatikan subjekton, dum kuri kaj povi havas mi kiel sencan subjekton. Ĉio ĉi estas tro komplika por esti uzebla. Ĉe povi kaj devi oni uzas anstataŭe esprimojn kun esti eble, ebli kaj esti necese, necesi: Alie agi estis absolute ne eble.(OV.182) Por la lernado de ambaŭ estas necese pagi.(M.101) Ĉu eblas havi ion por manĝi ĉi tie? Necesas atendi dum kelkaj minutoj.

Se I-verba objekto havas alian subjekton ol la ĉefverbo oni ja povas pasivigi la frazon: Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo.(M.8) -> Al mi estis ordonite veni antaŭ la vesperiĝo.

Pasivigo de aliaj frazroloj

Aliaj frazpartoj ol objekto ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo. En kelkaj lingvoj oni povas pasivigi al-komplementon, sed tio ne eblas en Esperanto.

Oni donis al mi trinkaĵon. -> *Mi estis donita trinkaĵon.* Tia pasiva frazo estas klara eraro, ĉar la pasiva verbo havas objekton: trinkaĵon. Pasiva verbo ne povas havi objekton.

Mi sendos venigi kuracistojn.(Rt.124) -> *Venigi kuraciston estos sendite de mi.* Venigi estas ĉi tie ne objekto, sed por-komplemento: Mi sendos (iun) por venigi kuraciston. La vera objekto de sendi estas subkomprenata iu. Ĝusta pasiviĝo do estas: Iu estos sendita venigi kuraciston.

Kiam iafoje neobjekta komplemento aperas kiel subjekto de pasiva frazo, la klarigo estas, ke ĝi povus esti vera objekto.

Dolĉa estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita.(OV.591) Normale oni dirus aktive: ...kiam ni alvenos al la celo. Ŝajnas do, ke Zamenhof erare pasivigis al-komplementon. Sed fakte oni povus diri: ...kiam ni alvenos la celon. Tio estas pli malofta dirmaniero, sed korekta. Tial la pasiva frazo estas bona.

Tiu ĉi urbo estas dense loĝata. Normale oni dirus aktive: Oni loĝas dense en tiu ĉi urbo. Sed oni povas diri ankaŭ: Oni loĝas dense tiun ĉi urbon.

Vidu ankaŭ "Participoj kiel A-vortoj" pri pasivaj participoj de verboj kiel loĝi.