PMEG

Personaj pronomoj

  • mi = la parolanto
  • ni = la parolanto kaj alia(j) persono(j)
  • vi = la alparolato(j)
  • li = la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso
  • ŝi = la priparolata ina persono
  • ĝi = la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto
  • ili = la priparolataj personoj, aĵoj, bestoj aŭ infanetoj
  • oni = neprecizigita(j) persono(j)
  • si = la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, nivi (aŭ ci)

Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci = "la alparolato" (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N ("La rolfinaĵo N"): Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.