En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.
Siatempe = "en tiu tempo, en la koncerna tempo, en konvena tempo". Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon.(LR.52) Tiam mi donos al via lando pluvon siatempe.(ReZ.11)
O-vorto + en si = "...tia, kia ĝi estas". Kiam temas pri tiu ĉi speciala signifo, oni uzas si eĉ se la koncerna afero ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...
Per si (mem) = "per propra efiko, sen ia rimedo". Oni uzas ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem. Vidu ankaŭ "Aliaj rolvortetoj" Per.
Inter si = "reciproke, unu kun la alia". En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: "Lingvo Internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.(FK.259)
Sia = "ĝia propra, kiu apartenas al ĝi speciale". Tian signifon havas sia ĉefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.(PE.20) Ĉio sia estas plej ĉarma.(PE.233) Sia estas kara pli ol najbara.(PE.2314)